La Eksterordinara Lando Oz
- Автор: Baum Frank Lyman
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Broadribb Donald
- Жанр: Сказки народов мира
Электронная книга - «La Eksterordinara Lando Oz». Краткое содержание книги:
“Kaj ankaŭ la mia! ”diris la Ŝancel-Insekto; “ĉarMonedoj estas la grandaj malamikoj de mia raso! ”La aliaj tute ne timis; sed la Birdotimigilo tujdecidis savi la grupanojn kiujn eble damaĝus lakoleraj birdoj. Do li ordonis ke Tip deprenu la kaponde Joĉjo kaj kuŝu kun ĝi en la malsupro de la nesto, kaj kiam tio estis farita li ordonis ke la Ŝancel-Insektokuŝiĝu apud Tip. Noĉjo Hakisto, kiu sciis pro jamajspertoj precize kion fari, dispecigis la tutanBirdotimigilon —sed ne la kapon —kaj disŝutis lapajlon super Tipon kaj la Ŝancel-Insekton, tutekovrante iliajn korpojn.
Tio estis ĵus nur farita kiam la grego da Monedojatingis ilin. Rimarkinte la entrudiĝintojn en la nestola birdoj flugis al ili kolerege kriĉante.
ĈAPITRO XIX
La Famaj Dezirpiloloj de D-ro Nikidiko
La Stana Lignohakisto kutime estis pacema, sed kiamnecesis li povis batali feroce kvazaŭ Romia gladiatoro. Do, kiam la Monedoj preskaŭ renversis lin per sia subitaal flugo, kaj iliaj akraj bekoj kaj ungoj minacis damaĝilian brilantan kovraĵon, la Hakisto prenis sian hakilonkaj rapide cirkligis ĝin ĉirkaŭ sia kapo.
Sed kvankam multaj estis fortimigitaj tiumaniere, labirdoj estis tiom multaj kaj kuraĝaj ke ili daŭrigadis laatakon egale freneze kiel antaŭe. Kelkaj el ili pikis laokulojn de la Gumpo, kiu pendadis senhelpe super lanesto; sed la okuloj de la Gumpo estis el vitro kaj neestis vundeblaj. Aliaj Monedoj atakis la Seg-Ĉevalon, sed tiu besto, ankoraŭ sur sia dorso, tiom koleroplenebatadis per siaj lignaj kruroj ke li forpelis tiom daatakantoj kiom la hakilo de la Hakisto.
Trovinte sin tiel oponataj, la birdo ekatakis lapajlon de la Birdotimigilo, kuŝanta en la mezo de lanesto, kovranta Tipon kaj la Ŝancel-Insekton kaj lakapon de Joĉjo Kukurbokapo, kaj komencis forŝiri ĝinkaj for flugi kun ĝi, kaj disfaligi ĝin, pajleron postpajlero en la grandan abismon suban.
La kapo de la Birdotimigilo, ĉagrenate rimarkantetiun fidetruadon de lia interno, kriis al la StanaLignohakisto ke tiu savu lin; kaj tiu bona amikorespondis per nova fluo de energio. Lia hakilo senĉeseatakis la Monedojn, kaj feliĉe la Gumpo komencisrapide skuadi la du restantajn flugilojn fiksitajn al lamaldekstra flanko de ĝia korpo. La moviĝo de tiujflugilegoj plenteruris la Monedojn, kaj kiam laGumpo per sia energiego liberigis sin de la roka hokode kiu ĝi pendis, ĝi falis, skuante siajn flugilojn, surla neston, kaj ĝiskore alarmite la birdoj for flugiskriante trans la montojn.
Kiam la lasta birdo jam malaperis, Tip rampis elsub la sofoj kaj helpis la Ŝancel-Insekton lin sekvi.
“Ni estas savitaj! ”kriis la knabo, ĝojoplene. “Vere jes! ”respondis la Edukita Insekto, preskaŭame premante la rigidan kapon de la Gumpo pro siaĝojo; “kaj savis nin la skuiĝado de la Aĵo kaj la bonahakilo de la Hakisto! ”
“Se mi estas savita, do elprenu min! ”kriis Joĉjo, kies kapo ankoraŭ restis sub la sofoj; kaj Tip sukcesiselruli la kukurbon kaj remeti ĝin sur ĝian kolon. Liankaŭ ĝustigis la Seg-Ĉevalon, kaj diris al ĝi:
“Ni ŝuldas al vi multajn dankojn pro via bravabatalado. ”
“Mi kredas ke efektive ni tre bele eskapis, ”komentis la Stana Lignohakisto, fiertone.
“Tute ne! ”kriis kaveca voĉo.
Surprizite, ĉiuj turnis sin por rigardi la kapon dela Birdotimigilo, kiu kuŝas en lamalantaŭo de lanesto.
“Mi estas tuteruinigita! ”deklarisla Birdotimigilo, kiam li rimarkisi l i a n miregon.
“Ĉar kie estas lapajlo por plenigimian korpon? ”
Tiu timigademando alarmis ilin ĉiujn. Ili terurite ĉirkaŭrigardisen la nesto, ĉar eĉ ne unusola pajlero restis. LaMonedoj ŝtelintis eĉ la plej lastan eron kaj ĵetis ĉiomen la abismon kiu oscedis centojn da metroj suben.
“Mia povra, povra amiko! ”diris la StanaLignohakisto, preninte la kapon de la Birdotimigilokaj ameme karesante ĝin; “kiu supozus ke vin trafostia sorto? ”
“Mi agis por savi miajn amikojn, ”respondis la kapo; “kaj min ĝojigas ke mi pereis noble kaj malegoisme. ”“Sed kial vi ĉiuj estas tiom malgajaj? ”demandis laŜancel-Insekto. “La vestoj de la Birdotimigilo restasnedamaĝitaj. ”
“Jes, ”respondis la Stana Lignohakisto; “sed lavestoj de nia amiko estas senutilaj sen plenigaĵo. ”
“Kial ni ne plenigu lin per mono? ”demandis Tip.
“Mono! ”ĉiuj kriis koruse, mirigite.
“Certe, ”diris la knabo. “En la malsupro de la nestojestas miloj da unudolaraj biletoj —kaj dudolaraj —kajkvindolaraj —kaj dek-, kaj dudek-, kaj kvindek-dolaraj. Su fiĉe por plenigi dekon da Birdotimigiloj. Kial ne uzila monon? ”
La Stana Lignohakisto komencis dismovi la rubaĵonper la tenilo de sia hakilo; kaj, ja vere, kion ili antaŭesupozis nur senvaloraj paperaĵoj montriĝis esti biletojdiversvaloraj, kiujn la Monedoj dum multaj jaroj ŝteladisel la vilaĝoj kaj urboj kiujn ili vizitis.
Giganta riĉaro kuŝadis en tiuneatingebla nesto; kaj, post konsentode la Birdotimigilo, oni rapideplenumis la proponon de Tip. Ili prenis la plej novajn, plejpurajn b i l e t o j n kajapartigis ilin laŭ valoroj. Iliplenigis la maldekstran kruronkaj boton de laBirdotimigilo perkvindolaraj biletoj; l i a n dekstrankruron per dekdolaraj, kaj liankorpon ili plenplenigis per kvindekdolaraj, centdolaraj kaj mildolaraj biletoj tiom ke li apenaŭ poviskomforte butonumi sian jakon.
“Vi nun, ”diris la Ŝancel-Insekto, impone, kiam latasko estis finita, “estas la plej valora persono en lagrupo; kaj ĉar vi estas inter fidelaj amikoj, vi nebezonas timi elspeziĝon. ”
“Dankon, ”respondis la Birdotimigilo. “Mi estaskvazaŭ renaskita. Kaj kvankam unuavide oni povussupozi min bankkesto, mi petas memori ke mia cerboankoraŭ konsistas el la antaŭa materialo. Kaj miacerbo estas la posedaĵo kiu ĉiam faris el mi fidelanhelpanton dum krizoj. ”
“Nu, troviĝas nun krizo, ”komentis Tip; “kaj se viacerbo ne sukcesos savi nin, ni devos resti dum nia tutavivo en ĉi tiu nesto. ”
“Kion pri la dezirpiloloj? ”demandis la Birdo-timigilo, prenante la skatolon el sia poŝo. “Ni povosuzi ilin por eskapi. ”
“Nur se ni povos kalkuli deksepon per duoj, ”respondis la Stana Lignohakisto. “Sed nia amiko laŜancel-Insekto pretendas esti multe edukita, do certeli facile elpensos kiel fari tion. ”
“Ne temas pri edukiĝo, ”respondis la Insekto; “temas nur pri matematiko. Mi vidis la profesoronkalkuladi sur la nigra tabulo, kaj li pretendis ke onipovas fari ĉion ajn per x-oj kaj y-oj kaj a-oj, kaj tiaĵoj, kiam oni intermiksas ilin kun multaj plusoj kaj minusoj kaj egaloj, ktp. Sed mi tute ne memoras eĉunu vorton lian pri kalkulado de la malpara nombrodek sep per la para nombro du. ”
“Ĉesigu! ĉesigu! ”kriis la Kukurbokapo. “Vidolorigas mian kapon. ”
“Kaj la mian, ”diris la Birdotimigilo. “Viamatematiko al mi ŝajnas simila al botelo da miksitajpikloj —ju pli oni klopodas elpreni celatan piklon, desmalpli oni sukcesas. Mi certas ke se la tasko ja fareblas, ĝi fariĝas tre simple. ”
“Jes, ”diris Tip; “Mombaĉo ne sciis uzi x-ojn kajminusojn, ĉar ŝi neniam studis en lernejo. ”
“Kial ne komenci per duono de unu? ”demandis laSeg-Ĉevalo abrupte. “Tiel ĉiu ajn povas kalkulideksepon per duoj tre facile. ”
Ili interrigardis sin tre surprizite, ĉar la Seg-Ĉevaloopiniiĝis la plej stulta membro de la grupo.
“Vi tute hontigas min, ”diris la Birdotimigilo, profunde klinante sin antaŭ la Seg-Ĉevalo.
“Tamen, la besto pravas, ”deklaris la Ŝancel-Insekto; “ĉar duoble duono estas unu, kaj se oni atingas ununestas facile kalkuli ekde unu ĝis deksep per duoj. ”
“Mirigas min ke mi mem ne elpensis tion, ”diris laKukurbokapo.
“Ne min, ”respondis la Birdotimigilo. “Vi ne estaspli saĝa ol ni, ĉu? Sed ni tuj esprimu deziron. Kiu launua glutos pilolon? ”
“Vi mem, ”proponis Tip.
“Mi ne kapablas, ”diris la Birdotimigilo.
“Kial? Vi havas buŝon, ĉu ne? ”demandis la knabo.
“Jes; sed mia buŝo estas nur pentrita, neniu glutadoligiĝis al ĝi, ”respondis la Birdotimigilo. “Efektive, ”lipludiris, rigardante de unu al la alia kritikeme, “mikredas ke inter ni nur la knabo kaj la Ŝancel-Insektokapablas gluti. ”
Komprenante ke tio estas vera, Tip diris:
“Do mi entreprenos la unua fari deziron. Donu almi Arĝentan Pilolon. ”
Tion klopodis fari la Birdotimigilo; sed liaj gantojtro mallertis por teni tiom malgrandan objekton, do lietendis la skatolon al la knabo dum Tip elprenis kajglutis pilolon.