Eŭgeno Onegin
- Автор: Пушкин Александр Сергеевич
- Год: 1931
- Язык: эсперанто
- Год: Sennacieca Asocio Tutmonda
- Переводчик: Nikolao Vladimiroviĉ Nekrasov
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:
«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).
Перейти на страницу:
XXXV
Moviĝas seĝoj for kun knaro; La gastoj iras al salon’. Simile flugas abelaro Al kampoj kun zumanta son’. Kontenta pri regal’ de l’ festo, Najbar’ singultas je digesto. La sinjorinoj ĉe l’ kamen’, Fraŭlinoj en anguloj jen Murmuras; tabloj verdaj pretas; Bostonon[60] — hazardemular’, Lomberon — pli solidular’ Kaj viston[133] oni do dismetas; Ĝi estas kun avidsoif’ Idar’ de la enua viv’.XXXVI
Jam ok roberojn bonaranĝis La vist-herooj kun sukces’; Okfoje ili lokojn ŝanĝis; Nun pretas te’. Mi laŭ neces’ Difinas horon kun honesto Laŭ lunĉo, teo kaj siesto. Ni bone dum kampara loĝ’ Stonakon uzas je horloĝ’; En krampoj mi rimarku ankaŭ, Ke mi en mia strofkombin’ Rakontas pri festenoj, vin’ Kaj pri manĝaĵoj diversrangaj Samofte kiel vi, Homer’, Idol’ de l’ trimiljara ter’!XXXVII
[Rivali pretas mi sentime Kun vi pri faro de festen’; Sed mi konfesas grandanime, Vi venkis min sekvante jen: Sovaĝaj viaj herouloj, Bataloj viaj sen reguloj, Kaj Zeŭso via kaj Ciprid’[135] Superas certe laŭ kvalit’ Ol nia kamp-enuo muta, Kaj ol Onegin kun malvarm’, Kaj ol Istómina[41] kun ĉarm’, Ol nia modeduko tuta! Sed Tanjo (mi eĉ ĵuras jen) Pli bonas certe ol Helen’[175].XXXVIII
Neniu tion pridisputus, Eĉ kvankam Menela’ sen ĝen’ Centjare plue ekzekutus Frigian landon pro Helen’, Eĉ kvankam ree ĉe Priamo Maljunularo de Pergamo, Vidinte ŝin, decidus bis Por Menelao kaj Paris’[175]. Koncerne la batalojn, vere, Atendi nur vin petas mi: Bonvolu legi iom pli; Ne juĝu laŭ komenc’ severe, Batal’ okazos. Sen mensog’ Mi faros ĝin en taŭga lok’.][176]XXXIX
Apenaŭ ĉe la te-regalo Eksidis la fraŭlinoj ĵus, Subite el la longa halo Muzik’ eksonis por amuz’. For de la te-taset’ kun rumo, Tutprete por reamindumo Kaj ĝoje pro l’ muzik-ekblov’ Al Olga venas Petuŝkóv, Al Tanjo Lenskij, Ĥarlikova-n Troaĝan vokas nia franc’ — Poet’ Tambova al la danc’, Bujánov prenis Pustjakóva-n, Kaj ĉiuj venis al la hal’, Ekbrilis plene nun la bal’.XL
En la komenco de l’ romano (En la unua vidu part’) Mi skribi volis laŭ Albani[177] Pri Peterburga bal’ kun art’, Sed pro distrita korhumoro Mi skribis nur laŭ rememoro Pri piedetoj de l’ inar’. Ho, piedetoj, vag-erar’ Sur viaj ĉesu postesignoj! Kun la perfid’ al mia jun’ Pli saĝa mi fariĝu nun Kaj pli ordema laŭ la dignoj, Kaj kvinan parton tiun ĉi Senbalastigu ĉiel mi.XLI
Freneza, brua kaj sammova, Simila al la vivovent’, Turniĝas valso ventoblova; Turniĝas paroj per torent’. De l’ venĝ’ minuton aspirante, Onegin, en sekret’ ridante, Aliras Olga-n. Kun rapid’ Li gvidas ŝin en ĉies vid’, Sur seĝon poste ŝin sidigas, Kun ŝi babilas vigle; plu Tre baldaŭ, post minutoj du, Kun ŝi li valson redaŭrigas; Miregas ĉiuj. Lenskij mem Ne kredas kun ekĵaluzem’.XLII
Mazurko komenciĝis. Iam Dum bruis la mazurka danc’, Grandega hal’ skuiĝis tiam Kaj krakis planko je distanc’, Sonoris eĉ fenestroj skue; Nun jam ne samas: glitas flue Ni sur parget’ kun oportun’. Sed en provinco eĉ ĝis nun Konservis sian belon saman Mazurko laŭ la veraspekt’: Kalkanoj, saltoj kun efekt’ Restadas samaj: ilin tamen Ne ŝanĝis modo, la tiran’, De l’ novaj rusoj la malsan’.XLIII
[Samkiel pelas vip’ maneĝa Ĉevalojn laŭ streĉita kord’, Fraŭlinojn en la rond’ sieĝa Ekpelis viroj laŭ akord’. De Petuŝkóv la hufoferoj Kaj spronoj frapas senmodere; Kaj de Bujánov la kalkan’ Krevigas plankon sen human’; Klakado, tondro, brufrapado: Des pli da bru’, ju pli da bat’; Nun komenciĝis elmontrad’ De artifikoj en dancado. Ah, pli facile: pli je ŝpar’ Piedojn de l’ sinjorinar’!][178]XLIV
Bujánov, brava kuzo mia, Kun Tanjo kaj kun Olga jen Aliris al heroo nia: Kun Olga iris tuj Eŭgen’; Li ŝin kondukas delikate — Kaj flustras, kliniĝinte flate, Banalan madrigalon li, Eĉ manon ŝian premas, — pli Ruĝiĝas ŝiaj vangoj belaj. Rigardas Lenskij kun ĵaluz’ Al la Eŭgena lerta ruz’; Kun sentoj de l’ koler’ ribelaj Atendis li ĝis fin’ de l’ son’ Ŝin voki por kotilion’.XLV
Sed ŝi ne povas. Sed pro kio? Jes, kial? Ĉar promeson ŝi Jam al Onegin donis. Dio! Ĉu ĝuste tion aŭdis li? Cu eble? Nur infan’ apenaŭ, Sed jam koketulino plena! Jam ŝi ruzemas kaj laŭ sam’ Perfidi ŝi kapablas jam! Ne povas Lenskij eltoleri; Kun kor’ vundita kaj malben’ Li for eliras tuj kaj jen Forrajdas. Par’ de revolveroj, Du kugloj — kaj nenio pli — La sorton solvos nun por li.
Перейти на страницу: