Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Eŭgeno Onegin - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Eŭgeno Onegin

Электронная книга - «Eŭgeno Onegin». Краткое содержание книги:

«Estas verko apartenanta al la tutmonda literaturo. Estas amrakonto, en kiu finfine la amata heroino ne sekvas la voĉon de la naturo, sed sin fordonas al maljuna princo. Nekrasov faris tre diligentan laboron, plaĉe plaŭdas la rimoj.» (Aso, La Socialisto, 1931, p: 116).
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 36
Перейти на страницу:

XLIV

Samkiel Child-Harold, Onegin Maldiligentis laŭ konsci’: Post dorm’ rapidis li sin flegi Per ban’ en kuvo kun glaci’, Kaj poste hejme plenmedite Li sola, per baston’ armite, Du pilkojn ludas sur bilard’ Dum tuta tago kun hazard’. Vespero fine sin altrenas: Bilardo forgesitas jen, Nun tablo pretas ĉe kamen’, Eŭgen’ atendas: Lenskij venas En triĉevala veturil’; Do tuj tagmanĝon dum babil’!

XLV

Jen de Clicquot aŭ de Moëtte[149] Benita vin’ kun ĝua cel’ Sur tablo antaŭ la poeto Metita estas en botel’. Ĝi brilas kiel Hipokreno[150]; Per sia ŝaŭmo kaj sereno (Per tio kaj per tio ĉi) Ĝi ĉiam ravis min: por ĝi Mi ofte lastan lepton[151] pagis, Ĉu vi memoras, amikar’? Pro ĝia sorĉa flua klar’ Stultaĵojn multajn ni imagis, Kaj kiom da diskutoj kaj Poemoj, ŝercoj, sonĝoj, gaj’!

XLVI

Sed tamen ĝi stomakon mian Perfidas per la ŝaŭm’ kun bru’, Kaj tial mi Bordeaux[149] racian Pli multe jam preferas plu. Mi al Aï jam ne kapablas; Ĝi kvazaŭ amatin’ afablas Brilanta, pika kiel spic’ Kaj senenhava kun kapric’ … Sed vi, Bordeaux, similas male Je plej fidela kamarad’, En malfeliĉ’, en vea stat’ Servanta ĉiam plej lojale. Plej longe tial vivu do, Amiko nia, vi, Bordeaux!

XLVII

Fajr’ estingiĝis; cindro blua Tremetas sur la karba or’; Per nevidebla strio flua Leviĝas supren la vapor’, Kamen’ varmecon dolĉan spiras. El pipoj fum’ al tub’ sin tiras. Pokalo ŝaŭmas sur la tabl’. Vesper’ ekregas kun afabl’ … (Mi emas en amika grupo Al la amika vinpokal’ En temp’ nomata laŭ skandal’ La tempo inter hund’ kaj lupo; Pro kio, strangas por kompren’). L’ amikoj nun parolas jen:

XLVIII

«Nu, kiel fartas Olga via? Kaj Tatiana? Diru vi!» — Pli verŝu al pokalo mia… Sufiĉas do… La famili’ Bonfartas, sendas ĝi saluton. Ah, kiom Olga floras tuta Nuntempe, kia bela bust’! Animo kia!.. Laŭ la just’ Vi devas ilin nun viziti; Vi juĝu mem: dufoje nur Vi estis kaj kun malplezur’ Vi kvazaŭ penas jam eviti. Sed… preskaŭ mi forgesis min: Al fest’ invitas ili vin.—

XLIX

«Ĉu min?» — Jes, estos en sabato Nomtag’ de Tatiana. Vin Inviti estis mi petata De Olga kaj de la patrin’.— «Sed tie estos embaraso Pro plej diversa homamaso…» — — Ho, ne, neniu, certas mi! Nur estos propra famili’. Do venu kaj komplezon faru. Nu, kion? — «Bone.» — Dankon do! Kaj li toastis tuje pro La najbarino senkompara Kaj poste rebabilis jam Pri Olga: estas ja la am’!

L

Li ĝojis. Estis difinita Post du semajnoj jam la tag’. Sekreto de l’ geedza lito Kaj dolĉa kron’ de l’ ama pag’ Atendis liajn jam ekstazojn. De Himene’[134] malĝoj-okazojn Kaj vicon de l ’osceda pun’ Neniam sonĝis li ĝis nun, Dum ni konstatas plej ĉagrene En familia vivo nur Lacigajn bildojn sen plezur’ Laŭ teda stil’ de Lafontaine[152]... Ho, Lenskij, estis en naiv’ Naskita li por tia viv’.

LI

Amata estis li… almenaŭ Li kredis tion en feliĉ’. Feliĉas, kiu kredas plene, Venkinte menson en sufiĉ’, En dolĉ’ ripozas emocia, Samkiel vagabond’ ebria Aŭ kiel papili’ en kor’ De la printempa bela flor’; Sed ja mizeras, kiu vidas Antaŭon kun plej sobra nuk’ Kaj ĉiujn vortojn en traduk’ Malamas, fias kaj malfidas, Kaj kies kor’ pro vivospert’ Malvarmas sen konscioperd’!
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 36
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)