kaj ili ne mensogu al ni pri multaj aliaj similaj aferoj. Kaj ili ne
persvadu patrinojn teruri siajn infanojn per fiaj rakontoj pri Dioj kiuj
dum la nokto ĉirkaŭvagadas preninte la formon de fremduloj el
fremdaj lokoj—por ne blasfemi la Diojn kaj samtempe por ne mizerigi
la infanojn.”
“Ne,” li respondis.
“Sed ĉu,” mi demandis, “kvankam la Dioj mem ne kapablas ŝanĝi
sin, ili kredigas nin ke ili aperas kun ĉiaj formoj por trompi kaj sorĉi
nin?”
“Eble,” li respondis.
“Ĉu?” mi demandis. “Ĉu Dio volus mensogi per vortoj aŭ agoj kaj
prezenti fantomon?”
“Mi ne scias,” li diris.
“Ĉu vi ne scias,” mi demandis, “ke ĉiuj Dioj kaj homoj malamas
veran mensogon—se eblas uzi tian esprimon—?”
“Kion vi celas diri?” li demandis.
“Ĉi tion:” mi diris. “Neniu vere deziras mensogi en sia plej grava
parto kaj pri la plej gravaj aferoj. Oni plej timas okazigi tion tie.”
“Mi ankoraŭ ne komprenas,” li protestis.
“Estas ĉar vi supozas ke mi diras ion solenan,” mi diris. “Mi diras
simple ke ĉiu persono plej malakceptas kaj plej malamas falsi la veron
en sia menso. Oni malamas esti trompita kaj esti senscia kaj kredi
malveron.”
“Certe,” li respondis.
“Sed estus plej ĝuste, kiel mi ĵus diris, nomi la senscion de
trompito vera mensogo. Kio estas mensoge vortigita estas imitaĵo de
sento en la menso, de kio oni poste faras bildon, kaj ne pura mensogo,
ĉu ne?”
“Vi pravas.”
“Efektiva mensogo estas malamata ne nur de la Dioj sed ankaŭ de
la homaro.”
“Mi akceptas tion.”
“Kion pri vortigita mensogo? Ĉu foje ĝi estas valora kaj ne meritas
esti malamata? Ekzemple, kiam oni diras ĝin al oponantoj, aŭ al
supozataj amikoj kiuj pro frenezo aŭ ia mispenso provas fari ion
malbonan. Ĉu ĝi ne estas valora kiel medikamento por evitigi la agon?
Kaj en la fabeloj pri kiuj ni ĵus parolis, ĉu ni ne kiel eble plej
verŝajnigas la malveron por utiligi ĝin?”
“Ja estas tiel,” li diris.
“Kaj pro kiu el tiuj kialoj mensogo valorus por Dio? Ĉu ĉar Li ne
scias pri la pratempo do devas fari verŝajnantan mensogon?”
“Tiu sugesto estas ridinda,” li respondis.
“Do Dio ne havas la karakteron de mensoganta poeto.”
“Laŭ mi, ne.”
“Nu, ĉu Li mensogus ĉar Li timas Siajn malamikojn?”
“Tio ne estas ebla.”
“Nu, ĉu la mispensado aŭ frenezo de Liaj kunuloj?”
“Sed neniu mispensanto,” li respondis, “aŭ frenezulo havas
diamon.”[18]
“Do ekzistas nenio pro kio Dio mensogus.”
“Ne.”
“Do dieco ne povas mensogi.”
“Nepre ne.”
“Do Dio estas simpla kaj vera, age kaj vorte, kaj Li nek ŝanĝas sin
nek trompas aliajn, nek per perceptiĝo, nek per vortoj, nek per sendo
de signoj, nek dum vekiteco nek dum sonĝo.”
“Tiel mi mem kredas,” li respondis, “pro via parolado.”
“Do vi konsentas,” mi diris, “pri ĉi tiu dua tipo laŭ kiu oni devas
paroli kaj poezii pri Dioj: Ke ili nek estas sorĉistoj kiuj aliformigas sin,
nek ili mensogante miskondukas nin per vortoj aŭ per agoj.”
“Mi konsentas.”
“Do kvankam ni multe laŭdas Homeron, ĉi tion ni ne laŭdas: La
sonĝon senditan de Zeŭso al Agamemnono; nek Esĥilon, kiam Tetisa
diras ke kiam ŝi edziniĝis Apolono kantis ‘glorante ŝian beatan
idaron’—
malsanon ne konantan, kun grandeona vivo,
li nomis ilin ĉiujn diamatoj; pri mia sorto
li faris glorkanton, ĝojigante min.
Kaj mi la dian buŝon de Febo supozis
esti vera, plena de l’profeta arto.
Sed li, la kantanto mem, partoprenanta la festenon,
li mem ĉi tion diris, kaj li mem mortigis
mian filon—
Fragmento 359
kiam iu diros tiaĵon pri Dioj, ni koleriĝos kaj ne donos al li ĥoron[19]
kaj ni ne permesos instruistojn uzi ĝin por eduki la junulojn. Ĉar ni
intencas ke niaj gardistoj estu tiel diservantaj kaj diecaj kiel eblas por
homo.”
“Nepre,” li respondis, “mi konsentas pri tiuj tipoj kaj uzus ilin kiel
leĝojn.”
Parto Tri
“Ĉi tiaĵoj pri Dioj,” mi diris, “evidente estas aŭskultendaj kaj
neaŭskultendaj jam de infaneco, por ke oni honoru Diojn kaj gepatrojn
kaj ne malestimu interamikecon.”
“Mi kredas ke ni ĝuste indikis tion,” li respondis.
“Kaj kion, por ke ili estu kuraĝaj? Ĉu ne estas direnda kio plej
instigos ilin ne timi morton? Aŭ ĉu vi opinias ke oni povas fariĝi
kuraĝa havante tian timon?”
“Je Zeŭso!” li diris, “Ne mi.”
“Kion do? Se iu kredas je ekzisto en Hadeso kaj ĝiaj teruraĵoj, ĉu
vi kredas ke li estos sen timo pri morto kaj ke dum batalado li preferos
morton al esti venkita kaj sklavigita?”
вернуться
18
La greka teksto estas ambigua. Ĝi povas signifi “amas Dion” aŭ “estas
amata de Dio”.
вернуться
19
T.e. ne permesos publikan prezenton de la dramo. Ĥoroj estis necesa parto
de la rolantaro en la klasikaj dramoj.