Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » Verkaro de V.N. Devjatnin. 1
Verkaro de V.N. Devjatnin. 1 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Verkaro de V.N. Devjatnin. 1

Электронная книга - «Verkaro de V.N. Devjatnin. 1». Краткое содержание книги:

Vasilij Devjatnin (1862–1938), ruso, instruisto de Latino kaj de la rusa literaturo, eksvolapukisto, esperantistiĝis en 1891. Li estas unu el la eminentaj poetoj de la frua periodo, kaj interalie de la «Fundamenta Krestomatio». Devjatnin estis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato.
1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 26
Перейти на страницу:

(Eniras FRENEZULO, en fera ĉapo, pripendigita per ĉenoj kaj ĉirkaŭita per KNABETOJ.)

Knabetoj

Fera ĉapeto! Fera ĉapeto!…

Maljunulino

Forlasu lin, diabletoj. Preĝu, feliĉulo, por mi peka.

Frenezulo

Donu, donu, donu kopekon!

Maljunulino

Jen vi havas kopekon; preĝu do por mi.

Frenezulo (Sidiĝas sur teron kaj kantas):
    Luno veturas,     Kateto ploras,     Frenezulo, vin levu,     Dion preĝu!

(KNABETOJ ree lin ĉirkaŭas.)

Unu el ili

Bonan tagon, frenezulo, kial do vi ĉapon ne deprenas? (frapas lian feran ĉapon). Jen, kiel ĝi sonas!

Frenezulo

Jen, mi kopekon havas.

Knabeto

Ne estas vero! nu, montru.

(Deprenas kopekon kaj forkuras).

Frenezulo (ploras)

Oni prenis mian kopekon, oni ofendis frenezulon.

Popolo

Reĝo, reĝo iras!

(Reĝo eliras el preĝejo; bojaro antaŭe disdonas al malriĉeguloj almozon. Bojaroj.)

Frenezulo

Boris, Boris! Knabetoj ofendas frenezulon.

Reĝo

Donu al li almozon! Pri kio li ploras?

Frenezulo

Knabetoj min ofendas… Ordonu ilin forbuĉi, kiel vi forbuĉis malgrandan reĝidon.

Bojaroj

Iru for, malsaĝulo! Kaptu malsaĝulon!

Reĝo

Forlasu lin. Preĝu por mi, frenezulo. (Foriras.)

Frenezulo (tuj poste al li)

Ne, ne! Oni ne povas preĝi por reĝo-Irodo: Dipatrino ne permesas.

Sjevsko[1]

UZURPULO, ĉirkaŭita per siaj homoj.

Uzurpulo Kaptito kie?
Polo                 Tie ĉi.
Uzurpulo                           Alvoku!

(Eniras rusa kaptito.)

Vi kiu?
Kaptito           Mi—Roĵnov; nobelo Moskva.
Uzurpulo Ĉu longe servas vi?
Kaptito                     Monato pasis.
Uzurpulo Ĉu vi ne hontas, ke vi levis glavon Sur min, Roĵnov?
Kaptito                 Ne mia estas volo.
Uzurpulo Ĉu vi batalis sub Sjeverskij?
Kaptito                 Venis Mi post batalo jam, post du semajnoj.
Uzurpulo Boriso kio?
Kaptito                 Forte timigita Per perdo de batalo kaj per vundo De princ’ Mstislavskij,—kaj li princon Ŝujskij Alsendis al militistaro.
Uzurpulo                 Kial Devokis li en Moskvon Basmanov’on?
Kaptito Meritojn liajn rekompencis reĝo Per oro kaj honor’. En magistrato Li estas.
Uzurpulo             Ĉi li estis pli necesa. Nu, kio do en Moskvo?
Kaptito                     Tre kviete.
Uzurpulo Ĉu oni min atendas?
Kaptito                         Dio scias; Pri vi paroli oni ne kuraĝas. Al unu langon, al alia kapon Fortranĉas oni. Tia estas tempo, Ke ĉiutage oni ekzekutas; Malliberejoj tute jam pleniĝis; Sur placo, kie nur tri homoj estas— Spion’ jam tie ankaŭ ĉirkaŭsaltas, Kaj mem regnestro en libera tempo Sekretajn raportistojn demandadas. Pli bone, sekve, tute jam silenti.
Uzurpulo Ne enviinde vivas homoj moskvaj! Nu, kaj militistaro kio?
Kaptito                 Kio? Vestita estas ĝi kaj ankaŭ sata, Kontenta estas.
Uzurpulo                 Ĉu ĝi estas granda?
Kaptito Nur Dio scias.
Uzurpulo                 Tridek miloj estas?
Kaptito Eĉ povas vi kalkuli kvindek miloj!

(Uzurpulo enpensiĝas; ĉiuj rigardas unu alian.)

Uzurpulo Nu! kaj pri mi parolas oni kion?
Kaptito Pri via princa moŝto oni diras, Ke, se eĉ estus vi fripono, tamen Bravulo.
Uzurpulo (ridante)             Tion ĉi mi en afero Elmontros. Nu, amikoj, ne atendu Ni princon Ŝujskij; mi vin nun gratulas: Batalo estos morgaŭ. (Foriras.)
Ĉiuj                     Vivu Dmitrij!
Polo Batalo! Ili havas kvindek milojn, Kaj ni apenaŭ havas dekkvin milojn: Li freneziĝis.
Dua                 Nu, amiko: polo Eĉ sola povas venki kvincent rusojn.
Kaptito Vi venkos! En batal’, fanfaronulo, De unu eĉ forkuros vi rapide.
Polo Se glavon havus vi, arogantulo, Mi vin (montrante sian glavon) per tio ĉi ekhumiligus.
Kaptito Ho, rusoj tute ne bezonas glavon: Ĉu vi ne volas tion ĉi, sencerba!

(Montras pugnon. Polo fiere rigardas ĝin kaj silente foriras. Ĉiuj ridas.)

Arbaro

UZURPULO kaj PUŜKIN. (En malproksimo kuŝas mortanta ĉevalo.)

Uzurpulo Ĉevalo malfeliĉa! Kiel vigle Eksaltis ĝi hodiaŭ en batalon, Vundita min rapide kiel portis. Ĉevalo malfeliĉa!
Puŝkin (al si mem)                         Li bedaŭras Ĉevalon, dum militistaro tuta En polvon disbatita nun.
Uzurpulo                 Aŭskultu, Ĝi, eble, nur de vundo eklaciĝis Kaj ĝi ripozas?
Puŝkin                 Ne, ĝi malviviĝas.
Uzurpulo (iras al ĉevalo) Ĉevalo mia! Kion fari? bridon Forpreni kaj deseli. Malviviĝu En liberec’.

(Li deselas ĉevalon. Eniras kelkaj poloj.)

                Sinjoroj, bonan tagon! Sed kial mi ne vidas princon Kurbskij? Hodiaŭ mi lin vidis en batalo; Bravulon tuj ĉirkaŭis multaj glavoj, Similaj je flekseblaj feraj spikoj; Sed lia glavo levis sin plej supre Kaj forta krio ĉion supersonis. Li kie estas?
Polo                 Oni lin mortigis.
Uzurpulo Ho, estu paco al anim’ kuraĝa! Sed ni malmultaj post batalo restis! Kozakoj, perfiduloj malbenitaj, Krimuloj! vi, nur vi nin pereigis! Eĉ tri minutojn ili ne eltenis! Ni ilin punos: dekan mi pendigos! Rabistoj!
вернуться

[1]

Malgranda urbeto.

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 26
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)