La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Disciplino:
3000-metra obstaklokuro
B. Saltoj
Sur specialaj saltovegoj, post svingodona alkuro, la saltisto — konfome el sia disciplino — saltas alton aŭ longon kun, respektive sen helpilo. Post la plenumita salto la teratingo okazas sur mola sabla aŭ artmateria grundo. Cetere la saltovego devas esti instalita konforme al la specialaj bezonoj de la koncerna saltodisciplino kaj devas havi alkurejon kun antaŭskribita longo.
La rezulton de la salto, nome la saltitan longon oni mezuras per ŝtala mezurrubando, mallonge stalrubando (ĉe altosalto eventuale ankaŭ per ŝtala mezurstango), aprobita de ŝtata mezurilaproba instituto. Tiun parton de la ŝtalrubando, kiu montras la rezulton, devas teni ĉiam oficiala konkursa juĝisto, nome ĉe la forsalta linio. Mezurante oni akceptas ĉiam la pli malgrandvaloran entjeran centimetron. Frakcian centimetron (t.e. milimetron) oni ne registras.
Kaze de egalstato ĉe la altosaltaj disciplinoj tiu saltisto antaŭas la alian, kiu transsaltis kun malpli multe da provoj tiun alton, ĉe kiu ekestis la egalstato. Se tio ne ĉesigas la egalstaton, tiam oni ekzamenas, kiu el la egalstatuloj havis dum la tuta konkurso plej malmulte da sensukcesaj provoj, inkluzive de la lasta transsaltita alto. Se ankaŭ post tio restas la egalstato, oni ekzamenas, kiu el la egalatatuloj havis sume plej malmulte da ĉu sukcesaj ĉu senrezultaj provoj. Se ankaŭ tiu ekzameno ne donas solvon, tiam oni dividas la klasigon inter la egalstatuloj (ekz. l., 2., 2., 2., 5., 6.) escepte, se temas pri unualoka klasigo. Tiukaze la egalstataj konkursantoj saltas la koncernan alton ankaŭ kvaran fojon. Se tio ne donas solvon, oni metas la laton pli malalten, en la antaŭlastan pozicion, kaj tiel daŭras plu la konkurso ĝis decido.
Kaze de egalstato ĉe la longosaltaj disciplinoj oni konsideras la duan, se necese, la trian ktp provojn.
Por limigi la membronombron de la ensemblo de iu konkurs-disciplino kaze de tro multaj sinanoncintoj, oni aplikas la tn. selektan antaŭkonkurson. Ekzistas du elekteblaj variantoj: la efektivan konkurson eniras nur, kiuj atingis certanivelan rezulton, aŭ la efektivan konkurson eniras nur difinita nombro da konkursantoj.
La subbranĉo saltoj dividiĝas en kvar grupojn: a) altosalto, b) stangosalto, c) longosalto, ĉ) trisalto.
a) Altosalto
Post 15–18 metra svingodona alkuro (de antaŭe aŭ de flanke) la altosaltisto — sen ajna helpilo — transsaltas laton tenatan de du postamentoj en certa alto. Li saltas ekz. 185 centimetrojn, alivorte 185-centimetran alton. La forsalto okazas de sur la forsalta trabo, ĉiam per unu piedo. La altosaltisto rajtas komenci la salton aŭ ĉe la komenca alto (ĉe kiu alto oni komencas la konkurson), aŭ ĉe iu ajn pli supera alto. Ĉe ĉiu alto la konkursanto havas rajton pri tri saltoprovoj, mallonge provoj kaj post unu sukcesa transsalto de iu alto li povas daŭrigi la salton ĉe la sekva alto. (La centimetro-valoroj de la sinsekvaj transsaltendaj altoj estas jam antaŭ la konkurso oficiale difinitaj.) Post tri sinsekvaj malsukcesaj saltoj la altosaltisto elfalas el la konkurso. La restintaj ses avanaj konkursantoj kaj la egalstatuloj de la sesa loko havas jam ses provojn.
La salto validas ankaŭ, se la saltisto transsaltante ektuŝas la laton, sed tiu ne falas. La altosaltisto rajtas, eĉ estas rekomendinde, ke li precize elmezuru la alkuran distancon, por ke li sukcesu forsalti per la ĝusta piedo, el la ĝusta saltopunkto.
La latotenaj postamentoj — faritaj el ajna materialo — devas esti stabilaj. Sur ili ortangule elstaras 6×4 cm-a glitebla kaj fiksebla latotena plato. La du postamentoj devas esti tiel lokitaj, ke la du platoj staru vid-al-vide unu kontraŭ la alia, kio ebligas, ke la lato facile povas fali antaŭen aŭ malantaŭen, se la saltisto ektuŝis ĝin.
La lato estas 3,64 — 4 m-ojn longa, maks. 2 kg-ojn peza, kaj estas farita el ligno. Ĝia transversa sekco estas cirklo kun 25–30 mm-a diametro aŭ triangulo kun 30 mm-aj lateroj.
La mezuro de la sablokavo — aŭ artmateria surteriĝejo — estas almenaŭ 5×4 m-oj.
Disciplinoj:
1. Vira altosalto.
2. Virina altosalto.
b) Stangosalto (nur por viroj)
Post 40–45 metra svingodona alkuro sur skorikovrita alkurejo la stangosaltisto — helpante sin per longa, elasta stango — transsaltas laton tenatan de du postamentoj en certa alto. Post la plenumita salto la stangosaltisto atingas la teron sur 5×5 metrojn area surteriĝejo kovrita dike per molaj sablo aŭ artmaterio.
Difinitan distancon antaŭ la rando de la surteriĝejo estas sinkita en la tero — kun supra eĝo samnivela kun la tersurfaco — la tn. apogkesto. Ĉe la fino de la alkuro la stangosaltisto — ne bremsante sian impeton — puŝas la antaŭan ekstremon de la ambaŭmane kunportita saltostango en la apogkeston, kiu donas el la stango firman apogon dum la transsalto.
La saltisto havas la rajton transloki la du postamentojn maksimume 60 cm-ojn antaŭ aŭ post la linion de la malantaŭa ekstremo de la apogkesto.
La saltostango povas esti farita el ajna konvena naterialo kaj longas laŭ la bezono de la stangosaltisto.
Sensukcesa estas la salto resp. la provo de la konkursanto, sed validas kiel provo,
aa) se li debatis la laton;
bb) se li jam forkikis sin, kaj leviĝis en la aeron, sed ne transsaltis la laton;
cc) se post la forsalto de sur la tero li translokas la malsupran manon super la supran manon, aŭ se per la supra li faras novan, pli supran prenon;
ĉĉ) se antaŭ la forsalto li ektuŝas ĉu per la korpo, ĉu per la stango ajnan parton de la teritorio situanta post la imagita linio ĉe la malantaŭa kestovando, inkluzive ankaŭ la surteriĝejon.
La nombro de la provoj kaj la procedo kaze de egalstato estas la sama kiel ĉe altosalto.
Disciplino:
Stangosalto
c) Longosalto
Post 40–45-metra svingodona alkuro la longosaltisto saltas sen ajna helpilo certalongan distancon, konforman al sia forto. Li saltas ekz. 620 centimetrojn, alivorte 620 centimetran longon. La forsalto okazas de sur 122 cm-ojn longa, 20 cm-ojn larĝa kaj 10 cm-ojn dika forsalta trabo, kiu estas sinkita en la tero, 1 m-on antaŭ la rando de la sablokavo, samnivele kun tiu kaj kun la skoriokovrita alkurejo. La sablokavo estas minimume 2,75 m-ojn larĝa, 9 m-ojn longa kaj enhavas sablon almenaŭ 50 cm-ojn profundan.
La kavoflanka rando de la forsalta trabo estas la forsalta linio. La longon de la salto oni mezuras — ĉiam perpendikle — ekde la forsalta linio ĝis la plej proksima spurorando en la sablo.
Erara, sensukcesa estas la salto resp. la provo, se la longosaltisto post la forsalto, sed antaŭ la teratingo, aŭ post la senforsalta alkuro, per ajna parto de la korpo ektuŝas la grundon malantaŭ la forsalta linio.
Tuj post la forsalta trabo, laŭ ties tuta longo estas lokita sur la tero mallarĝa tabulo kovrita per plastileno aŭ sablo delikate glatigita samnivela kun la trabo. Se la konkursanto ĉe la forsalto «enpaŝas», lia piedspuro postrestas sur la mola materialo. Tia salto estas sensukcesa, sed kiel provo validas. Male al ĉi tio: la forsalto de antaŭ la trabo estas valida, nur la longon oni mezuras ankaŭ ĉikaze ekde la forsalta linio.
Ĉiu longosaltisto havas la rajton fari 3 saltojn, inkluzive enkaŭ la sensukcesajn provojn. Oni taksas la plej bonan rezulton. Kaze de malpli ol 6 konkursantoj ĉiu havas 6 saltojn.
Disciplinoj:
1. Vira longosalto.
2. Virina longosalto.
ĉ) Trisalto (nur por viroj)
La trisalto estas speco de longosalto, kie la konkursanto, nomata trisaltisto, — sen ajna helpilo — post 40–45 metra alkuro faras tri sinsekvajn saltojn, farante la unuan kaj duan saltojn per la sama, kaj la trian per la alia piedo. La forsalta trabo estas lokita 11 m-ojn distance de la pli proksima rando de la sablokavo. La salto ne estas regula, konsekvence ne estas valida, se la vicordo de la forsaltantaj piedoj ne estas laŭ la antaŭskribo; krome kiel ĉe longosalto. Koncerne ĉion ceteran validas same la reguloj de la subgrupo longosalto.