La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
Se en la finalo, ĉe la unualoka klasigo ekestas egalstato, tiam — se eble — la konkursantoj kuras ankoraŭfoje la finalon. Sed se tio ne estas ebla, kaj same se la egalstato estas ĉe la ceteraj klasigoj de la finalo, tiam la egalstatuloj ricevas la saman klasigan vicnumeron. Ekz. jene: 1., 1., 3., 4., 5., 6. aŭ jene: 1., 2., 3., 3., 5., 6.
Cetere estas menciinde, ke ĉe pli gravaj konkursoj, kie celfotilo fotas la alceliĝon, oni povas konstati sendube kaj nekontesteble la precizan alvenan vicordon, kio ekskludas egalstatecon.
Al la subbranĉo kuroj apartenas la disciplinoj de 7 diversaj kurkategorioj. La kurdistancoj de tiuj disciplinoj varias inter 80 kaj 42 195 m-oj.
a) Mallongdistancaj ebenkuroj, alinome sprintoj
Por atingi kiel eble plej bonan temporezulton dum la relative mallonga distanco, la mallongdistanca kuristo, alinome sprintisto startas el speciala startpozicio, per helpo de startkavetoj aŭ startapogilo. La sprintaj disciplinoj estas disciplinoj kun elmezuritaj kurlenoj, kio signifas, ke ekde la starto ĝis la celo la konkursanto devas kuri en sia propra leno, tiun li ne rajtas forlasi.
Disciplinoj:
1. 100-metra vira ebenkuro aŭ 100-metra vira sprinto.
2. 100-metra virina ebenkuro aŭ 100-metra virina sprinto.
3. 200-metra vira ebenkuro aŭ 200-metra vira sprinto.
4. 200-metra virina ebenkuro aŭ 200-metra virina sprinto.
5. 400-metra vira ebenkuro aŭ 400-metra vira sprinto.
6. 400-metra virina ebenkuro aŭ 400-metra virina sprinto.
b) Mezdistancaj kuroj
La mezdistanca kuristo kuras mezajn distancojn, nome 800 aŭ 1500 metrojn. La starto okazas en stara pozicio, sen starthelpilo. Ĉe la 800-metra ebenkuro la startejo estas ĉe la komenco de unu el la du vegokurboj. La unuan kurbon ĉiu konkursanto devas kuri en sia propra leno, poste ili rajtas daŭrigi la kuron en la plej interna leno.
Ĉe la 1500-metra ebenkuro la starto okazas en stara pozicio, sen starthelpilo. Ĉe la startejo startas pli multaj konkursantoj ol kiom da lenojn havas la kurvego. Ili startas en unu, eventuale en du vicoj kaj post la starto ili tuj enkuras la plej internan kurlenon.
Disciplinoj:
1. 800-metra vira ebenkuro
2. 800-metra virina ebenkuro
3. 1500-metra ebenkuro (nur por viroj)
c) Longdistancaj kuroj (nur por viroj)
La longdistanca kuristo kuras longajn distancojn, nome 5000 kaj 10 000 metrojn, aŭ la 42 195-metran maratonan distancon. La starto okazas kiel ĉe la 1500-metra ebenkuro.
Disciplinoj:
1. 5000-metra ebenkuro
2. 10 000-metra ebenkuro
3. Maratona kuro
Ĉe tiu ĉi lasta disciplino la starto kaj la celatingo okazas en la atletikejo (stadiono), la ceteran distancon la konkursanto kuras laŭeble sur landvojo aŭ sur apudvoja pado, sena je malhelpaĵoj kiel digoj, fosoj ktp. La vojlinio devas esti precize indikita. Ĉe la 11ª km kaj poste ĉe ĉiu 5ª km la aranĝistoj devas instali refreŝigajn staciojn, kie la konkursantoj ricevas refreŝigan nutraĵon kaj povas lavi sin.
c) Stafetkuroj
La kuristoj de la kvarmembra stafetteamo, nomataj stafetkuristoj, stafetkuras, t.e. kuras po 100, 200 aŭ 400 metrojn, ĉe kies fino ili kurante transdonas la stafetbastonon al la sekva kuristo, respektive la lasta kuras en la celon. Ĉe ĉiuj kurdistancoj la kuristoj devas plenumi la tutan kurumon ne forlasante sian propran kurlenon.
La limoj de la partaj distancoj, t.e. de la distancoj kurendaj fare de unu kuristo (100, 200, aŭ 400 m) estas indikitaj per kalkolinio kruce tra la kurvego. Po 10 m-ojn antaŭ kaj post tiuj limlinioj aliaj, alikoloraj linioj indikas la tn. ŝanĝozonon. La transprenonto rajtas ekkuri jam 10 m-ojn antaŭ la ŝanĝozono, sed la bastontransdono, nomata bastonŝanĝo, mallonge ŝanĝo, devas okazi nepre ene de la ŝanĝozono.
La stafetbastono estas ĉ. 30 cm-ojn longa, ĉ. 4 cm-ojn diametra, almenaŭ 50 gr-ojn peza, glata, ambaŭekstreme fermita ligna aŭ metala tubo.
La unua stafetkuristo rajtas uzi starthelpilon.
Disciplinoj:
1. 4×100-metra (kvaroble centmetra) vira stafeta ebenkuro
2. 4×100-metra virina stafeta ebenkuro
3. 4×200-metra vira stafeta ebenkuro
4. 4×200-metra virina stafeta ebenkuro
5. 4×400-metra vira stafeta ebenkuro
6. 4×400-metra virina stafeta ebenkuro
d) Barierkuroj
Ekde la starto ĝis la celo ne forlasante sian kurlenon, la barierkuristo kure transpasas super 10 (ĉe la 80-metra distanco: super 8) renverseblaj barieroj kaj klopodas atingi la celon kiel eble plej rapide. La neintenca ektuŝo, surpaŝo aŭ renverso de la bariero ne rezultigas malavantaĝajn poentojn. Al ĉiu kurdistanco apartenas alia barielalteco. La interdistanco inter la barieroj kaj la distanco de la unua kaj lasta barieroj disde la startejo resp. celo estas precize antaŭskribitaj.
Disciplinoj:
1. 80-metra barierkuro (nur por virinoj) Barieralteco: rondcifere 76 om-oj.
2. 100-metra barierkuro. (nur por virinoj) Barieralteco: rc. 84 cm-oj.
3. 110-metra barierkuro. (nur por viroj) Barieralteco: rc. 107 cm-oj.
4. 200-metra vira barierkuro. Barieralteco: rc. 76 cm-oj.
5. 200-metra virina barierkuro. Barieralteco: rc. 76 cm-oj.
6. 400-metra barierkuro. (nur por viroj) Barieralteco: rc. 91 cm-oj.
e) Obstaklokuro (nur por viroj)
La obstaklokuristo kuras certan distancon kaj dume li lerte transpasas difinitan nombron de obstakloj, klopodante atingi la celon kiel eble plej rapide.
La obstaklokonkurso disvolviĝas ĝenerale sur la uzata, minimume 400 m-ojn longa ovala kurvego de la ceteraj kuraj disciplinoj, kun iom modifo, nome la akvofoso (unu el la du uzataj obstaklotipoj) situas aŭ ekster la kurlenoj de la konstanta kurvego, aŭ interne de ili, ĉe unu el la du kurboj de la ovalo. Proksimiĝante al la akvofoso, la obstaklokuristo forlasas do la skorian kurvegon, transpasas la akvofoson kaj poste daŭrigas la kuron, reirante sur la skorian kurvegon. La ceteraj obstakloj — sume kvar — estas lokitaj sur la kurvego mem, sur ties interna flanko tiamaniere, ke 30 cm-a parto de la obstaklo kuŝas ekster la interna rando de la kurvego.
Dum la 3000 metrojn longa kuro la obstaklokuristo devas sukcese transpasi 35 obstaklojn, nome 7 akvofosojn kaj 28 obstaklojn. Praktike li kuras sep rondojn kaj tiel li transpasas sepfoje la akvofoson kaj la kvar obstaklojn.
La obstakloj estas ĉ. 91 cm-ojn altaj kaj 396 cm-ojn larĝaj samformaj trabobarieroj konsistantaj el 13×13 cm-ojn dika trabo sur stabila postamento. Ili pezas 80–100 kg-ojn kaj estas transporteblaj de unu loko al la alia.
La akvofoso estas po 366 cm-ojn longa kaj larĝa. Ĉe ĝia antaŭa ekstremo (rigardanta al la proksimiĝanta kuristo) staras ĉ. 91 cm-ojn alta heĝo. Tuj post ĝi sekvas la foso kun 76 cm-a komenca profundeco, kiu deklive malpliiĝas, ĝis tute ĉesas ĉe la transa ekstremo. La foso estas plena de akvo.
En unu kurumo kuras laŭeble 12 konkursantoj. La starto okazas el komuna startlinio. Post la starto la konkursantoj daŭrigas la kuron en la plej internaj kurlenoj.
La unua obstaklo situas 200–270 m-ojn distanca de la startejo. Atinginte tiun unuan obstaklon la ensemblo jam konsiderinde distiriĝis, ke la konkursantoj povas transpasi ĝin sen tumulto, unu post la alia aŭ 2–3 konkursantoj samtempe, laŭ alvena vicordo.
La obstaklokuristo venkis la obstaklon, se li transpasis ĝin ĉu transsalte, ĉu surpaŝe. Tio ĉi koncernas ankaŭ la heĝon de la akvofoso, ĉar ene de la heĝo troviĝas ligna kadro fiksita en la grundo.
Kiam la ensemblo trakuris tiun unuan 200–270 m-an komencan sekcion de la vego, nur tiam oni metas la kvaran obstaklon sur ĝian definitivan lokon ene de tiu sekcio.