Kien ci iras?
- Автор: Сенкевич Генрик
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Lidja Zamenhof
- Жанр: Историческая проза
Электронная книга - «Kien ci iras?». Краткое содержание книги:
La pola originalo titolita «Quo vadis» (latine tio signifas «Kien ci iras?») unue aperis en 1896. Ĝi temas pri la frua kristanismo sub la romia imperiestro Nerono. Ĝi akiris tutmondan sukceson, estas tradukita en pli ol 57 lingvojn kaj eldonita en pli ol 70 landoj. En la jaro 1905ª la aŭtoro ricevis Nobel-premion pri literaturo «pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo».
En 1933 sub la sama latina titolo aperis la esperanta traduko de la romano fare de Lidja Zamenhof’ (1904–1942), la plej juna filino de d-ro Esperanto. Krom la evidenta arta valoro de la verko, tiu traduko prezentas grandan intereson filologian, ĉar la tradukistino fidele kaj kohere esperantigis la verbajn aspektojn de la originala teksto pollingva. Pli detale pri tio, kaj pri la problemo de nomoj propraj oni povas legi en la reta komentario de Sergio Pokrovskij.
En la pola originalo abundas latinaĵoj (komencante per la romantitolo). Tamen Senkeviĉo multajn latinaĵojn uzas en asimilita (poligita) aŭ duonasimilita (transliterita) formo. Lidja Zamenhof’ koherigis la tekston per konsekvenca latinigo. Ĉi tiu revizio koherigas inversmaniere, per esperantigo. Krome, en la reviziita eldono estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj. La ŝanĝo en la tradukprincipo postulis ŝanĝon de la titolo. Tamen la verbosistemo de la verko restas netuŝtita.
Iafoje li haltis por rigardi pli precize jen iun virgulinon, kies sino komencis siblokraki en la fajro, jen konvulsie torditan vizaĝon de infano, kaj denove li veturis pluen, kondukante post si la frenezan kaj senbridan sekvantaron. Iafoje li salutis la popolon, aŭ, klininte sin posten, kuntiradis la kondukilojn kaj interparolis kun Tigeleno. Fine, atinginte grandegan fontanon, starantan en la mezo de du kruciĝantaj vojoj, li deiris de la kvadrigo kaj, doninte signon al la akompanantoj, miksis sin kun la amaso.
Oni salutis lin per krioj kaj aplaŭdoj. La bakĥantinoj, nimfoj, senatanoj, aŭgustanoj, pastroj, faŭnoj, satirusoj kaj soldatoj ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo, kaj li, havante unuflanke Tigelenon, aliflanke Ĥilonon, paŝis ĉirkaŭ la fontano, apud kiu brulis kelkdek torĉoj, haltante antaŭ ĉiu, farante rimarkojn pri la viktimoj, aŭ mokante la maljunan grekon, sur kies vizaĝo bildigis sin senlima malespero.
Fine ili ekstaris antaŭ alta masto, ornamita per mirtoj kaj ĉirkaŭplektita per konvolvuloj. Ruĝaj flamlangoj atingis la genuojn de la viktimo, sed la vizaĝon oni ne povis distingi, ĉar freŝaj brulantaj branĉetoj vualis ĝin per fumo. Post momento tamen facila nokta vento forblovis la fumojn kaj malkovris kapon de maljunulo kun longa barbo falanta surbrusten.
Je tiu vido Ĥilono subite kuntordiĝis, kiel vundita rampaĵo, kaj el lia buŝo eliĝis krio, simila pli al grakado ol al homa voĉo:
— Glaŭko! Glaŭko!…
Efektive de sur la brulanta paliso rigardis lin Glaŭko la kuracisto.
Li vivis ankoraŭ. Lia vizaĝo estis dolorplena kaj klinita, kvazaŭ li volus lastfoje rigardi sian persekutanton, kiu lin perfidis, senigis je la edzino, je la infanoj, sendis kontraŭ lin murdonton, kaj kiam ĉio tio estis al li pardonita en la nomo de Kristo, ankoraŭfoje lin transdonis al torturistoj. Neniam unu homo faris al alia maljustaĵojn pli terurajn kaj pli sangajn. Kaj jen la viktimo brulis sur la peĉa paliso, kaj la persekutanto staris ĉe ĝiaj piedoj. La okuloj de Glaŭko ne deturnis sin de la vizaĝo de la greko. Iafoje vualis ilin la fumo, sed kiam la vento ĝin forblovis, Ĥilono vidis denove tiujn pupilojn, fiksitajn sur li. Li leviĝis kaj volis forkuri, sed ne povis. Subite ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto antaŭ tiu ĉi paliso. Kaj li ŝtoniĝis. Li sentis nur ke io lin troplenigas, io elbordiĝas, ke sufiĉe li havas da torturoj kaj sango, ke venas fino de la vivo kaj ke ĉio malaperas apude: la imperiestro, kaj la kortego, kaj la popolo, kaj ekĉirkaŭas lin nur ia senfunda, terura kaj nigra malpleno, en kiu li vidas nur ĉi tiujn okulojn de la martiro, vokantajn lin al juĝo. Kaj Glaŭko, klinante la kapon ĉiam pli malalten, rigardis senĉese. La ĉeestantoj divenis, ke inter tiuj ĉi homoj io okazas, sed rido morthaltis en iliaj buŝoj, ĉar en la vizaĝo de Ĥilono estis io terura: tordis ĝin tia timego kaj tia doloro, kvazaŭ la flamaj langoj brulvundus lian propran korpon.
Subite li ŝanceliĝis kaj, etendinte la brakojn supren, vokis per terura, korŝira voĉo:
— Glaŭko! En la nomo de Kristo! Pardonu!!!
Ĉirkaŭe ekregis silento: tremo trakuris la ĉeestantojn kaj ĉies okuloj malgraŭvole leviĝis supren.
Kaj la kapo de la martiro moviĝis facile, poste oni ekaŭdis de la mastosupro voĉon, similan al ĝemo:
— Mi pardonas!!…
Ĥilono sin ĵetis survizaĝen, hurlante, kiel sovaĝa besto, kaj preninte en ambaŭ manojn terpolvon, ĝin ŝutis sur sian kapon. Dume la flamoj ekŝprucis supren, ĉirkaŭprenis la bruston kaj la vizaĝon de Glaŭko, displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo kaj kaptis rubandojn sur la supro de la paliso, kiu ekbrilis tuta per grandega, akra lumo.
Sed Ĥilono leviĝis post momento kun vizaĝo tiel ŝanĝita, ke al la aŭgustanoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas alian homon. En liaj okuloj flamis neordinara brilo, de la sulkoplena frunto radiis ekstazo: la antaŭ momento kaduka greko aspektis nun kvazaŭ pastro, kiu, inspirite de sia dio, volas malkaŝi nekonatajn verojn.
— Kio estas al li? Li freneziĝis, — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.
Sed li, turninte sin al la popolo kaj etendinte supren la dekstran brakon, komencis deklari, aŭ pli ĝuste kriegi, tiel laŭte, ke ne nur la aŭgustanoj, sed ankaŭ la amaso aŭdu lian voĉon:
— Roma popolo! Je mia morto mi ĵuras, ke pereas senkulpuloj, kaj la brulmetinto estas — ĉi tiu!!
Kaj per la fingro li almontris Neronon.
Sekvis momento da silento. La korteganoj rigidiĝis. Ĥilono staris ĉiam kun etendita, tremanta brako kaj kun fingro turnita al Nerono. Subite ekregis konfuzo. La popolo, kvazaŭ ondo, puŝata de subita vento, ĵetis sin al la maljunulo, volante rigardi lin pli bone. Tie kaj ie aŭdiĝis la voĉoj: «Kaptu lin» aliloke: «Ve al ni!» En la amaso eksonis fajfoj kaj krioj: «Ahenobarbo! patrinmurdinto! Brulmetinto!» La malordo kreskis kun ĉiu momento. La bakĥantinoj, kriegante tutgorĝe, komencis rifuĝi sur la veturilojn. Subite kelkaj konsumitaj palisoj renversiĝis, disŝutante ĉirkaŭen fajrerojn kaj pligrandigante la ĥaoson. Blinda, svarma ondo de popolo kaptis Ĥilonon kaj kunportis lin en la fundon de la ĝardeno.
Ĉie jam la palisoj komencis konsumiĝadi kaj faladi transverse de la stratoj, plenigante la aleojn per fumo, fajreroj, brulodoro de ligno kaj per la odoro de homa graso. Estingiĝadis la lumoj pli kaj malpli proksime. En la ĝardenoj mallumiĝis. La amasoj, maltrankvilaj, malserenaj kaj timigitaj sin premis al la pordegoj. La famo pri tio, kio okazis, pasadis de buŝo al buŝo, ŝanĝate kaj pligrandigate. Kelkaj rakontis, ke Nerono svenis, aliaj, ke li mem konfesis, ke li ordonis bruligi Romon, triaj, ke li grave malsaniĝis, aliaj fine, ke oni forportis lin, kvazaŭ mortintan, sur veturilo. Tie kaj ie aŭdiĝis voĉoj de kompato por la kristanoj: «Ne ili bruligis Romon, kial do tiom da sango, torturoj kaj maljusteco? Ĉu la dioj ne venĝos pro la senkulpuloj, kaj per kiaj kulpoferoj oni povos elpeti ilian pardonon?» La vortoj: «innoxia corpora!» ripetiĝadis ĉiam pli ofte. Virinoj laŭte kompatis la infanojn, kiujn tiel amase oni ĵetis al sovaĝaj bestoj, alnajlis al krucoj aŭ bruligis en ĉi tiuj malbenitaj ĝardenoj. Kaj fine la kompato sin ŝanĝis en insultojn kontraŭ la imperiestro kaj Tigeleno. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, haltante subite, demandis sin mem aŭ aliajn: «Kiu estas tiu dio, kiu donas tian forton kontraŭ torturoj kaj morto?» Kaj ili revenis hejmen pensemaj…
Ĥilono dume vagis ankoraŭ tra la ĝardenoj, ne sciante, kien iri kaj kien sin turni. Nun li eksentis sin denove senforta, kaduka kaj malsana maljunulo. Iafoje li falpuŝiĝadis pro netute brulintaj korpoj, puŝetadis bruletantajn ŝtipojn, kiuj sendadis post li amasojn da fajreroj, iafoje li sidiĝadis, rigardante ĉirkaŭen per senkonsciaj okuloj. La ĝardenoj iĝis jam preskaŭ tute mallumaj; inter la arboj sin movis nur la pala luno, per malforta brilo prilumante la aleojn, nigriĝintajn ŝtipojn, kuŝantajn transverse de ili, kaj brulrestaĵojn de la viktimoj, ŝanĝitajn en senformajn masojn. Sed al la maljuna greko ŝajnis, ke en la luno li vidas la vizaĝon de Glaŭko kaj ke liaj okuloj ankoraŭ rigardas lin senĉese, li do sin kaŝadis de la lumo. Fine li tamen eliris el la ombro kaj malgraŭvole, kvazaŭ puŝate de iu nekonata forto, komencis direkti sin al la fontano, apud kiu Glaŭko spiris sian lastan spiron.
Subite iu mano tuŝis lian ŝultron.
La maljunulo turniĝis kaj, vidante antaŭ si nekonatan figuron, ekkriis kun teruro:
— Kiu estas ĉi tie? Kiu ci estas?
— Apostolo, Paŭlo el Tarso.
— Mi estas malbenita!… Kion ci volas?
Kaj la apostolo respondis:
— Mi volas cin savi.
Ĥilono sin apogis sur arbo.