Originalaj poemoj
- Автор: Hanhimäki Jussi M.
- Год: 1929
- Язык: эсперанто
- Год: INKO
- ISBN: 91-7303-150-4
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Originalaj poemoj». Краткое содержание книги:
Eŭgeno Miĥalski (1897–1937) estas de multaj opiniata la plej granda poeto el la skolo de la proletaj esperantistaj verkistoj el la komenco de la 20ª jc. De lia plumo aperis tri poemaroj: «La unua ondo» (1918); ĉi tiu «Prologo» (1929); kaj «Fajro kuracas» (1932).
Перейти на страницу:
Eŭgeno Miĥalski
Prologo
1918–1928
Enkonduko
Al Vi, nekaptebla «os»,
neniam kaj ĉiam as’anta,
mi sendas poemojn de pensoj-ĥaos’
el mia menso serĉanta.
«Is», «As», «Os» —
tri elementoj de Tuto —
finito, vivato,ĥaos’ —
problemo de Absoluto.
Triunuo de hom-superstiĉ’,
triunu’ de profeta humano,
Vi tra vivo miljaris fetiĉ’,
Vi — amboso por di’ kaj satano.
Vi — serĉata de l’viv’ eliksir’,
viva akvo, fabel-talismano,
paroksisma freneza delir’,
temp-maŝino de Wells’a romano.
Sub sekcanta mens-analiz’
de progresanta scienco
kun ĝusta skrupula preciz’
iam klariĝos esenco.
«Is — as» = estiv’
sekvigas «os»-energion,
tiel socia viv’
produktas konscion.
Al Vi, sfinkse-enigma «os»,
ĝis la scienco Vin solvos,
kun poezia patos’
mi florojn-poemojn disvolvos.
Sintezante en vorto-parol’
ĝiajn fortojn de l’en’ kaj ekstero,
mi la menson risortos je Vol’
sur la vojo al plena libero.
«Is» — «As» — «Os»
tri elementoj de l’Tuto,
finito, vivato, ĥaos’, —
problemo de Absoluto.
Перейти на страницу: