Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 94 95 96 97 98 99 100 101 102 ... 125
Перейти на страницу:

Sopiri. — 1. Senti bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri: sopiri al la trankvilo, sopiri al la patrolando. — 2. Esprimi sian bedaŭron pri io perdita kaj fortan deziron ĝin reakiri per forta longa enspiro, akompanata de plenda tono: La malsanulo jen ĝemis, jen sopiris. Sopiro. Sento, enspiro de tiu, kiu sopiras. Sopire. Kun sopiro: sopire rigardi.

Soprano. Alta voĉo de virino aŭ de juna knabo.

Sorbi. Entiri fluidaĵon en la buŝon, en la porojn: Oni uzas specialan paperon por sorbi la inkon. Sorba. Kiu sorbas: sorba papero.

Sorĉi. — 1. Per satana povo havi supernaturan efikon je io: sorĉi iun besto. — 2. Ravi, inspiri pasion, ĉarmi: La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto. Sorĉo. Ago de tiu, kiu sorĉas. Sorĉa. Kiu .sorĉas. Sorĉisto. Homo, havanta sorĉan povon. Sorĉistino, — 1. Virino, havanta sorĉan povon. — 2. Maljuna, malbela virino.

Soriko (Zool.). Malgranda mambesto el la vico de la insektomanĝaj (Sorex vulgaris).

Sorpo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la pomacoj (Sorbus).

Sorto. Povo, kiu decidas kaj direktas de antaŭe, kio devas okazi: Neniu povas eviti la sorton.

Sortimento. Kolekto de komercaĵoj de la sama speco: sortimento de kolumoj.

Sovaĝa. Vivanta, restanta en tia stato, en kia ĝin kreis la naturo; ne civilizita, ne kulturita, ne hejmigita: sovaĝa besto, sovaĝa popolo, sovaĝa tero. Sovaĝeco. Eco de tio, kio estas sovaĝa. Sovaĝulo. Sovaĝa homo: La sovaĝuloj de Afriko.

Spaco. — 1 . Tio, en kio laŭ nia imagado, troviĝas ĉiuj korpoj: La spaco estas senlima. — 2. Ĝia parto tridimensia, okupata de korpo: La ŝranko okupas multe da spaco en mia ĉambro. Interspaco. Spaco inter du objektoj, distanco: interspaco inter du urboj.

Spado. Mallarĝa, rekta, akrepinta glavo: spado de ŝtata oficisto. Komparu: Rapiro, sabro.

Spaliro. — 1. Vico de arboj aŭ arbetoj, formanta kvazaŭ parion. — 2. Vico de homoj, starigitaj laŭlonge de strato, de vojo,

Spasmo (Med.). Aŭtomata, longedaŭra streĉo de muskolo. Komparu: Konvulsio. tetano.

Spato. Generala nomo de multaj mineraloj de lamena strukturo (multaj karbonikaj, kelkaj silikatoj k.t.p.).

Speco. Aro de estaĵoj aŭ objektoj, posedantaj komunan karakterizan trajton; subdivido de gento: la homa speco.

Speciala. Destinita por unu aparta celo: speciala vesto, speciala procedo, speciala instrumento. Speciale. En speciala maniero. Specialo. Scienco, arto, laboro, per kiu oni sin speciale okupas: La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. Specialisto. Homo, sin okupanta speciale per arto, scienco, k. t. p,: specialisto en la aerveturado. Komparu: Metio, ofico, profesio.

Specimeno. Peco de ŝtofo, malgranda kvanto de komercaĵo, montrata, sendata al la aĉetontoj.

Spegulo. Polurita surfaco, reflektanta la radiojn de la lumo kaj donanta bildojn de l’ objektoj.

Spektaklo. Tio, kion oni ludas, montras en teatro, en cirko.

Spektro (Fiz.). Bildo de luma radio, disigita en kolorojn per vitra prismo.

Spekuli. Fari komercajn aferojn, esperante profiton, bazitan sur cirkonstancoj, ne dependantaj de la entreprenanto: spekuli je la greno. Spekulo. Ago de tiu, kiu spekulas.

Spekulacio. Spekulo, spekulado.

Spekulativa (Filoz.). Bazita sur pure teoria esploro, sur rezonado: spekulativa kaj empiria filozofio.

Spermo. Vira fruktiga fluidaĵo.

Spermaceto. Blanka grasa substanco, trovata en la kranio de la kaŝaloto.

Sperta. Posedanta konojn akiritajn per longa praktiko kaj observo: sperta generalo, sperta kuracisto. Sperto. Konoj akiritaj per longa praktiko kaj observo.

Spezo. Pago aŭ akcepto de mono: elspezo kaj enspezo. Spezi. Pagi aŭ akcepti monon: elspezi kaj enspezi.

Spici. Aldoni al la manĝaĵoj kaj trinkaĵoj vegetaĵajn substancojn, aromajn kaj akre gustajn por fari ilin pli bongustaj. Spicaĵo. Tio, per kio oni spicas: kariofilo, muskato.

Spiko (Bot.). Supra parto de grena kreskaĵo, enhavanta la grajnojn.

Spino (Anat.). Vertebra kolono.

Spinaco (Bot.). Herba vegetaĵo manĝebla el la familio de l’ kenopodiacoj (Spinacia oleracea).

Spiono. Homo, kies okupo estas sekrete observi ies agojn. Spioni. Sekrete observi ies agojn: spioni la malamikan armeon.

Spiri. Enpreni aeron kaj eligi ĝin, post kiam ĝi refreŝigis la sangon: enspiri kaj elspiri. Spiro. Ago, agoj de tiu, kiu spiras.

Spiralo (Geom.). Kurba, nefermita linio, kiu pli kaj pli malproksimiĝas de sia komenca punkto, rondirante ĝin. Spirala. Havanta la formon de spiralo.

Spirito. — 1. Nemateria parto de la homo: alta spirito. — 2. Nemateria supernatura estaĵo: la spirito de la malbono, Spirita. De spirito, koncernanta spiriton.

Spiritismo. Kredo je la ebleco havi rilatojn kun la animoj de l’ mortintoj kaj la procedoj por alvoki la animojn kaj interrilati kun ili.

Spiritisto. Homo, kiu sin okupas per la spiritismo.

Spiritualismo. Filozofia doktrino asertanta, ke ekzistas nur la spiritaj estaĵoj, kaj la tuta materia mondo estas nur produktaĵo de la sentoj kaj pensoj.

Spite. Prepozicio kun la senco: intence kontraŭ la volo de aliaj: Por inciti la guverniston, la knabo sin banis spite lia malpermeso. Komparu: Malgraŭ.

Spleno. Patologia stato de la animo, karakterizata de konstanta enuo kaj indiferenteco al ĉio.

Splito. Maldika peco de fendita ligno. Spliti. Fendi lignon en maldikajn pecojn. Komparu: Fendi, krevigi.

Spondeo. Dusilaba versmezuro, konsistanta el du longaj silaboj aŭ el unua akcentita kaj dua neakcentita.

Spongo. Substanco malpeza, facile kunpremebla, pororiĉa, forte sorbanta la fluidaĵojn: lavi per spongo. Sponga. De spongo, el spongo.

Sporo (Bot.). Reprodukta organo de la sensemaj vegetaĵoj.

1 ... 94 95 96 97 98 99 100 101 102 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)