Fundamenta krestomatio
- Автор: Zamenhof Ludoviko Lazaro
- Год: 1903
- Язык: эсперанто
- Год: Hachette et Cie
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Fundamenta krestomatio». Краткое содержание книги:
Frua kolekto da diversaj iam modelstilaj verkoj en Esperanto,
originalaj kaj tradukitaj. (Nun tiu kolekto ne plu estas modelstila,
pro ties multaj eraroj; sed ĝi ja havas la historian valoron de
literatura monumento.)
«Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.» (El la Antaŭparolo de Zamenhofo).
En la Krestomatio unue aperis la Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Malgraŭ sia epiteto, ĉi tiu Krestomatio ne apartenas al
la Fundamento de Espesranto (kvankam ĝi entenas
unu ties tekston, la fundamentan Ekzercaron).
originalaj kaj tradukitaj. (Nun tiu kolekto ne plu estas modelstila,
pro ties multaj eraroj; sed ĝi ja havas la historian valoron de
literatura monumento.)
«Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas.» (El la Antaŭparolo de Zamenhofo).
En la Krestomatio unue aperis la Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Malgraŭ sia epiteto, ĉi tiu Krestomatio ne apartenas al
la Fundamento de Espesranto (kvankam ĝi entenas
unu ties tekston, la fundamentan Ekzercaron).
Перейти на страницу:
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo:
La famon oni faris, ke en tempo
De mia dormo en ĝardeno mia
Serpento mordis min; kaj oni trompas
Per la mensoga fam’ pri mia morto
L’orelon de la regno; tamen sciu,
Ho, nobla mia filo: la serpento,
De kies mordo mortis via patro,
Nun portas lian kronon.
HAMLETO
Mia onklo!
Ho, la profeta mia antaŭsento!
SPIRITO
Jes, tiu plej malnobla adultulo
(Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!)
Delogis la reĝinon ŝajne virtan
Al la plezuroj de malnobla amo.
Hamleto mia! Ho, kia defalo!
De mi, kies la amo estis sankta,
Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro,
Farita en la tago de l’ edziĝo, —
Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun
Per ĉio la naturo ja malbenis!
Sed kiel virton peko ne delogas,
Se ĝi eĉ en ĉiela vest’ aperas,
Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo
Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ
Kaj serĉas ion novan… Sed silentu!
Mi sentas jam aeron de mateno, —
Mi mallongigos la rakonton. Kiam
En la ĝardeno laŭ kutimo mia
Mi dormis post tagmezo, via onklo
Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis
Al mi en la orelon plej teruran
Venenon el malgranda boteleto,
Venenon tian, kiu tre rapide
Trakuras tuj la tutan homan korpon
Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto,
Momente malbonigas en la korpo
La tutan puran sangon. Mi pereis,
Kaj lepro mian tutan glatan korpon
Tuj kovris per abomeninda ŝelo,
Kaj tiel mi perfide en la dormo
Per frata mano estis senigita
De l’ vivo, krono kaj edzino kune,
Mi estis mortigita en florado
De miaj pekoj, sen konfesodono,
Sen komunio sankta; la kalkulon
Ne resuminte, estis mi sendita
Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo
Al granda, fina juĝo.
HAMLETO
Ho, terure!
SPIRITO
Se havas vi animon, ne permesu,
Ke reĝa lito de Danujo servu
Por sangomiks’ adulta kaj volupto.
Sed kiel ajn vi volos tion fari, —
Vi ne makulu vian filan koron:
Nenion faru kontraŭ la patrino, —
Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj
De ŝia propra koro. Nun adiaŭ!
La paliĝado de l’ lumanta vermo
Anoncas la aperon de l’ mateno.
Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.)
HAMLETO
Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ
L’ inferon voki? — Fi, halt’, mia koro!
Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo,
Fortike vi min portu! Vin memori?
Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe,
Ĝis mia kapo perdos la kapablon
De ĉia memorado! Vin memori?
Sed de l’ tabulo de memoro mia
Forviŝos mi nun ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo;
Ordono via vivos tute sola
De nun en mia cerbo, ne miksita
Kun io malpli inda. Ho, ĉielo!
Virino malhonesta kaj perfida!
Fripono! Vi, fripono ridetanta!…
La tabuleton donu! Mi enskribos,
Ke oni povas ĉiam ridetadi
Kaj tamen esti friponeg’. Almenaŭ
En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.)
Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia
Deviz’! «Adiaŭ kaj memoru min!»
Mi ĵuris.
HORACIO (post la sceno.)
Princo! Princo!
MARCELLO (post la sceno.)
Princ’ Hamleto!
HORACIO (post la sceno.)
Ho, Dio lin defendu!
HAMLETO (decide, al si mem.)
Tiel estu!
MARCELLO (post la sceno.)
He! Princo! He!
HAMLETO
He! kara mia, he!
Al mi, birdeto mia, he! mi estas.
(Horacio kaj Marcello venas.)
MARCELLO
Nu, kio do sinjoro?
HORACIO
Kio nova?
HAMLETO
Ho, tre mirinde!
HORACIO
Diru, kara princo.
HAMLETO
Vi elbabilos.
HORACIO
Ne, pro la ĉielo!
MARCELLO
Mi ankaŭ ne.
HAMLETO
He, kion vi parolas?
Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos?
HORACIO kaj MARCELLO
Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo!
HAMLETO
En tuta la Danujo vi ne trovos
Friponon, kiu estus hom’ honesta.
HORACIO
Spirito ne bezonis ja sin levi
El tombo, por sciigi nin pri tio.
HAMLETO
Vi estas prava. Tial mi nun pensas,
Sen plua disputado ni jam povas
Al ni la manojn premi reciproke
Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas
Vin la aferoj kaj deziroj viaj —
Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas —
Mi ankaŭ, la mizera, iros fari
Aferon mian, — mi nun iros preĝi.
HORACIO
Malklare kaj tre strange vi parolas.
HAMLETO
Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas,
Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro.
HORACIO
Vi ne ĉagrenas nin.
HAMLETO
Ne, Horacio,
Ĉagren’ ĝi estas, pro Patriko sankta …
Pri la spirito do mi al vi diros,
Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta.
La scivolecon pri la estintaĵo
Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj,
Amataj kunlernantoj kaj amikoj,
Malgrandan unu peton mi vin petos.
HORACIO
Parolu, princo, ni ĝin certe faros.
HAMLETO
Neniu devas scii pri l’ apero
De nuna nokto.
HORACIO kaj MARCELLO
Ni promesas, princo.
HAMLETO
Sed ĵuru!
HORACIO
Pro honoro, mi silentos!
MARCELLO
Mi ankaŭ, pro honor’!
HAMLETO
Sur mia glavo!
MARCELLO
Ni ĵuris jam, sinjoro.
HAMLETO
Sed mi petas,
Sur mia glavo ĵuru al mi.
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, mia kara! Vi al ni alrampis?
Nu, bone! La bravul’ aŭskultas. Ĵuru!
HORACIO
Sed kiel ĵuri?
HAMLETO
Ke neniam vi
Parolos eĉ per unu sola vorto
Pri tio, kion en la lasta nokto
Vi vidis. Ĵuru sur la glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon!
Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn
Denove sur la glavon kaj ripetu,
Ke vi neniam al neniu diros
Pri la apero de la nokto. Ĵuru
Pri tio ĉi sur mia glavo!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ha, brave, mia talp’! Vi bone fosas!
Pli malproksimen do, amikoj!
HORACIO
Dio!
Tre strange kaj neniel kompreneble!
HAMLETO
Plej bona estos, se vi ĝin forgesos!
Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero
Pli da aferoj, ol en la lernejoj
Instruas filozofoj, Horacio.
Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove
Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj
Al vi agado mia poste ŝajnos,
Se eble poste trovos mi utila
Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, —
Neniam vi kunmetu viajn manojn
En tia formo, nek la kapon vian
Balancu tiel, nek per parolado
Dusenca montru, ke vi ion scias, —
Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus,
Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli
Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»…
Ne helpu al vi Dio en mizero,
Se tion ĉi vi faros. — ĵuru!
SPIRITO (sub la tero.)
Ĵuru!
HAMLETO
Ripozu, ho, spirito malfeliĉa!
Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas
Al vi kun mia tuta amikeco.
Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas
Al vi alporti aman kaj amikan,
Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos.
Ni iru! Kaj denove mi vin petas,
La fingron ĉiam tenu sur la buŝo!
Ni vivas en terura tempo! Ve,
Ke mi naskiĝis esti la punanto!
Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune.
(Ĉiuj foriras.)
Перейти на страницу: