Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 95 ... 125
Перейти на страницу:

Romano. Literatura verko, pentranta la homan vivon kaj havanta ordinare kiel temon amon de du personoj.

Romanco. Muzika verko kun kortuŝanta temo.

Romantiko. Literatura doktrino de la fino de l’ XVIIIª kaj de la komenco de la XIXª jarcento, kies adeptoj liberiĝis de la stilo, de la maniero verki de l’ klasikaj aŭtoroj kaj zorgis pli pri la ideoj de siaj verkoj, ol pri perfekta formo. Romantika. De romantiko; fantazia, revplena. Romantikulo. Adepto de la romantiko.

Rombo (Geom.). Egalflanka kvarangulo.

Rompi. Apartigi subite kaj superforte per fleksado aŭ batoj partojn de malmola korpo: rompi bastonon, rompi vazon. Rompo. Ago de tiu, kiu rompas. Rompiĝi. Fariĝi rompita: La poto rompiĝis. Rompebla. Kiu povas esti rompita: rompebla kiel vitro. Interrompi. Rompi la kontinuecon: interrompi ies vortojn, interrompi iun, interrompi elektran fluon. Interrompo. Ago de tiu, kiu interrompas. Komparu: Ŝiri.

Rondo — 1. (Mat.). Ebeno, limigita de cirklo. — 2. Ĉirkaŭo de tia ebeno, cirklo. — 3. Aro de homoj, societo: amika rondo. Ronda. Havanta formon de rondo. Rondeco. Eco de tio, kio estas ronda. Rondigi. Fari ion ronda. Rondiri. Iri de unu loko al alia, de unu persono al alia, de tiu al tria, k.t.p., por fine reveni al la unua.

Ronki. Dum la dormo brue en- kaj elspiri. Ronko. Sono, kiun faras la ronkanto.

Roso. Malgrandaj gutoj de vaporo, fluidiĝinta nokte sur la supraĵo de herbo, de floroj k.t.p. Rosa. De roso, el roso.

Rosmaro (Zool.). Mara raba mambesto kun du longaj elstarantaj dentoj. (Trichechus rosmarus).

Rosmareno (Bot.). Arbeto ĉiam verda el la familio de l’ labiatoj, kun pale bluaj bonodoraj floroj (Rosmarinus officinalis).

Rosti. Prepari manĝaĵon per la varmego en forno (en ĝia fermita spaco): rosti kokidon. Rostaĵo. Rostita viando. Komparu: Baki, kuiri, friti.

Rostro. Longigita tubforma nazo aŭ buŝo (de elefanto, de insekto).

Roto. Taĉmento de soldatoj, parto de bataliono.

Rotondo. Ronda konstruaĵo kun kupolo.

Rozo (Bot.). Arbeto el la samnoma familio kun belaj bonodoraj floroj (Rosa).

Rozacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj multepetalaj vegetaĵoj.

Rozario. Vico de malgrandaj truitaj globetoj, kunigitaj per ŝnuro, por kalkuli la diritajn preĝojn.

Rubo. Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo.

Rubando. Longa, mallarĝa teksaĵo el silko, lano, uzata precipe, kiel ornamo. Komparu: Strio.

Rubeno. Multvalora ŝtono de ruĝa koloro.

Rubiacoj (Bot.). Familio de dukotiledonaj unupetalaj vegetaĵoj: kafarbo.

Rubidio (Ĥem.). Ĥemia elemento, alkalia arĝente blanka metalo, analogia kun la kalio.

Rublo. Rusa monero, valoranta 2,66 fr.

Rubriko. Sekcio, fako de notlibro, de gazeto, enhavanta samspecajn objektojn: Via sciigo taŭgas nur por la rubriko de la anoncoj.

Rubuso (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la rozacoj (Rubus fruticosus).

Rudimento. — 1. Komencaj, elementaraj konoj de scienco aŭ arto: la rudimentoj de la gramatiko. — 2. Organo, kiu fariĝis nenecesa por organismo kaj atrofiis de la nefunkciado: la vosta osto de l’ homo. Rudimenta. De rudimento, havanta la ecojn de rudimento: rudimenta membro.

Ruĝa. Havanta la koloron de la sango. Ruĝo. Ruĝa koloro. Ruĝigi. Fari ion ruĝa. Ruĝiĝi. Fariĝi ruĝa: ruĝiĝi de la honto. Ruĝeco. Eco de tio, kio estas ruĝa. Flavruĝa. Havanta koloron mezan inter la flava kaj ruĝa: flavruĝaj haroj.

Ruino. Disfalinta, detruita, rompita konstruaĵo. Ruinigi. Fari ion ruino, detrui, pereigi. Ruiniĝi. Fariĝi ruino.

Rukti. Kun bruo eligi gasojn el la stomako. Rukto. Eligo de gasoj el la stomako kun bruo.

Ruli. Sur ebeno movi objekton ĝin turnante ĉirkaŭ ĝi mem: ruli sur la tero feran tubon. Ruliĝi. Moviĝi, turniĝante ĉirkaŭ si mem. Rulfali. Fali ruliĝante: rulfali de monto. Komparu: Turni.

Rulado (Muz.). Gamo, rapide kantata sur la sama silabo.

Rumo. Alkohola trinkaĵo, produktata el sukera kano.

Rusto. Ruĝa, oranĝe-flava substanco, kovranta per maldika tavolo feron, restantan en malseka aero. Rusti. Kovriĝi de rusto: La plugilo ne rustas dum la laboro.

Ruŝo. Vesta ornamaĵo el dense faldita tulo.

Ruto (Bot.). Herba vegetaĵo el la samnoma familio, kun forta odoro (Ruta graveolens).

Rutenio (Ĥem.). Ru. Ĥemia elemento, malpeza blanka metalo de la platena grupo.

Rutino. Scio, akirita pli per la praktiko, ol per teoriaj studoj. Rutinulo. Homo, posedanta rutinon.

Ruza. Scianta uzi rimedojn por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj: ruza homo, ruza ago. Ruzo. Ago, rimedo, por atingi la celon, ne rimarkite de aliaj: milita ruzo. Ruzi. Uzi ruzon. Ruzulo. Homo ruza. Superruzi. Venki ruzon per ruzo.

S

Sabato. Sepa tago de la semajno.

Sablo. Speco de tero, konsistanta el tre malgrandaj grajnoj, ne kunigitaj unu kun alia: sablo de la dezerto. Sabla. De sablo, el sablo. Sablaĵo. Sabla malprofundaĵo en maro, en rivero. Sablero. Grajno de sablo.

Sabro. Longa hakarmilo kun unutranĉa arkforma klingo. Komparu: Glavo, rapiro, spado.

Safiro. Malhele blua multvalora ŝtono.

Safrano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ iridacoj; ĝiaj floroj estas uzataj kiel spicaĵo (Crocus sativus).

Sago. Stangeto, pintita ĉe unu ekstremo kaj kun plumoj ĉe la alia, kiun oni ĵetas per la pafarko: rapide, rekte, kiel sago. Sagujo. Ujo por sagoj. Sagforma. Havanta formon de sago.

Sagaca. Posedanta penetreman spiriton. Sagace. En sagaca maniero. Sagaceco. Eco de tiu, kiu estas sagaca.

Saguo. Faruno el la medolo de hinda palmo.

Saĝa. Posedanta subtilan spiriton, havanta la kapablon juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas: saĝa homo, saĝa konsilo. Saĝo. Kapablo juĝi la aferojn tiaj, kiaj ili estas. Saĝulo. Homo, karakterizata de granda saĝo: Sokrato. Malsaĝa. Posedanta malfortan spiritan kapablon. Malsaĝo. Malforta spirita kapablo.

1 ... 87 88 89 90 91 92 93 94 95 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)