Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
De kulturaj movadoj estis eldonitaj: Espero, Homaro Oficiala Bulteno de L’Unio Satziokrata (Brazilo kun iom ŝanĝita E), Monista-Samideano, La Unuigita Tuthomaro (jan. 1919 ĝis hodiaŭ), Ora Epoko E-ista, poste La Ora Epoko (aperas ankoraŭ hodiaŭ), La Kolportisto kaj La Rozumata Kruco poste kunigitaj al Inter Ni, poste Kristana Servado, La nova tago (bahaa), Oomoto kaj Oomoto Int. kunigitaj en jan. 1933, Nova Ekonomia Politiko, Nova Kulturo kaj Frateco (Bulg.), Revuo Kultura (Jap.), Bahaismo kaj E (Persujo), Konsolo, Etnografia Revuo (of. org. de Int. Ligo Frateco, Utrecht, Marich), Vegetarana, La Bontemplano, La Int. Abstinenta Observanto, Universala Unuiĝo, Verda Kruco (E-ista Tabakkontraŭula Asocio).
Plue la jenaj korporacioj: I.C.K.: Cirkulero, Int. E-Servo, Int. Gazetara Servo. — Int. Federacio de E-istaj Trafik- kaj Transportlaboristoj: Cirkulero. — Int. Transportlaborista Federacio: Komunikoj por la Gazetaro. Int. Laboroficejo (Ĝenevo): Informservo, Bulteno (aldono al „E“), Int. Cseh-Instituto de E (Den Haag), «Bulteno», «Konversacia Gazeto» kaj de jan. 1932 la monata «La Praktiko».
Kongresoj. Ekzistas tiom multaj kongresgazetoj, ke indas noti nur la plej valorajn: «Kongresa Gazeto» (4-a UK), «Revuo de la Kongresoj kaj Paroladoj», poste «Int. Revuo de la K. kaj P.» (ekspozicio en Bruselo 1910), «Kongresa Gazeto» (7-a UK), «Gazeto de la Deka Kongreso», «Kongreso» (Unua Skandinava Kongreso 1918) «La XIII-a» (1921), «Boletin del 2-a Congreso de E-istas Ibericas» (Bilbao 1924), «Kongresa Bulteno» (16-a UK), «La Gazeto de la XXIV-a». La gazeto de kelkaj kongresoj estis aldonoj de «E».
Diversaj gazetoj. Pri «Revuo Int.», tiu valora kaj bela gazeto, kiu jam post la 5-a n-ro devis morti, oni legu detale en BIL. Sekvas «Revuo Universala», «E-a Abelo» (multaj kajeroj kun tre diversspecaj temoj, ekz.: aeorologio, friula popolo, urbpriskriboj, komerco ktp.), «E-a Int. Revuo», «Verda Stelo Int.», «La Propagandisto», «La Kroniko», «Vekiĝo», «Politika Malliberulo», «Telegramo», «Fundamento» (organo de «Parkurbo E» en München), «Varietea Mondo», «Informilo» (Moskvo), «La E-isto» (organo de E-a Universitato Popola), «E Triumfonta», kiu poste nomiĝis «Heroldo de E» (unu el la plej gravaj E-gazetoj) kun multaj aldonoj, «Nova Eŭropo» (Praha), «Nova Tagiĝo» (organo de la Int. Rondo E-ista ĉe la Sekr.-ejo de la Ligo de Nacioj), «E-io», «Nova Tempo» (Vieno), «Por la Indiĝenoj», «La Lumturo», «La E-a Gazeto» (ĉiusemajna, Amsterdam), «Libero», «Verda Stelo» (eld. de HDE), «La Inventisto» (blukopioj de elpensaĵoj), «USE-Eĥo».
Nombro de la E-gazetoj ĝis 1929 laŭ BIL estas 689; tiu ĉi nombro enhavas ankaŭ la tute negravajn, efemerajn gazetojn, sed ne la unuope aperintajn, neregulajn manskribitajn kaj similajn gazetojn aŭ foliojn.
Noto. Pri la iom gravaj gazetoj v. apartajn rubrikojn laŭ aboca vico. Krome 1. BIL, p. 305–354 kaj «Katalogo de la E-a Gazetaro» de Takacs, reviziita kaj kompletigita de Tarnow, (nun sub presado). P. TARNOW.
GEA. Germana E-Asocie. (v. Germanujo).
Geedziĝoj E-istaj. Inter samnaciaj E-istoj, plej ofte anoj de la sama E–grupo, okazas ofte geedzaj interligoj. Sed tio estas kutima maniero trovi geedzan paron; kio ne bezonas apartan esploron. Pli interesaj estas tiuj geedziĝoj, kiuj okazis inter diversnacianoj pere de E, aŭ kiel sekvo de korespondado, aŭ kiel tiu de kongresa renkontiĝo. La «kolektadon» de tiuj E–istaj geedzoj komencis L. Kökény, daŭrigis E.E. Yelland, per kies multaj klopodoj sube troviĝas informoj pri 56 geedzoj. Laŭ la ricevitaj respondoj la granda plimulto de la geedzoj uzas E-n kiel familian lingvon. Kelkaj problemoj postulas apartajn esplorojn, ekz. ĉu la infanoj lernas E-n kiel unuan lingvon kaj kiujn E-ajn vortojn ili kreas, kiajn «spontanee» estiĝantajn formojn uzas la geamantoj, ktp. E kiel «edzperanto» povas esti ankaŭ taŭga argumento pri la «praktika valoro» de E.
EdzoEdzinoJaro kaj loko de geedziĝo Andersson K.G. (sveda)Aak Anastazia (estona)? ? Blaise Paul (belga)Jones Margaret (angla)1910, Liverpool Blinov Eŭgeno (rusa)Maitinsky Klara (hungara)1931, Moskva Chomette Charles (usona)Van der Veken Germaine (belga)1929, Antwerpen Della Savia Giovanni (itala)Mandel Blanka (hungara)1927, Budapest Ditrichstein Viktor (hungara)Peyrard Juliette (franca)1929, Lyon Egg Alfred (svisa)Wells Jennie (angla)1922, Basel Eriksson Henri (sveda)Rubay Piroska (hungara)1932, ? Evstifeieff (rusa)? (hungara)? ? Faulhaber Frits (nederlanda)Čiškovská Evja (ĉeĥa)1926, Amsterdam Fransen W. (nederlanda)Hitzler Christine (germana)1931, Valkenswaard Friis Lorenz (dana)Cor Lignian (nederlanda)1930, Amsterdam Giesen Alois (germana)Boijadjieva Sonja (bulgara)1930, Rusĉuk Golachowski A. (pola)Kiere Albertine (belga)1930, Lida (Pola) Hague (angla)Samson Paule (franca)1933, ? Haider Haver (germana)Castellvi Palmira (hispana)1933, Barcelona Hamvai Janos (hungara)Kurbatova Olga (estona)1933, Budapest Hansen Th. Knud (dana)Gerisch Hildegard (germana)1928, Auerbach Huber Ferd. Peter (aŭstria)Thomson Mary D. (skota)1927, Habana, Kubo Janson Martin B.E. (sveda)Ungam Meta R. (estona)1933, Tallin Jackson-Coleman Stanley (angla)Schönau Muzza (hungara)1926, London Jakubek Frantiŝek (ĉeĥa)Pirts Milda (latva)1932, ? Jochmann Rudolf (ĉeha)Spasova Dafinka (+) (bulgara)1929, Langenau Kataszek Gustav K. (pola)Laffield Gertie (angla)1928, London Kerr Kenneth C. (skota)Tordoff Eliz (?)1915, Bradford Kopecky (?)Robinson Effie (angla)? ? Krestanov Ivan H. (bulgara)? (germana)? ? Langlet Valdemar (sveda)Blomberg Signe (1921 †) (finna)1899, Abo « «Borovko Nina (rusa)1925, Stockholm Maier Wilbelm (germana)Bevel Alice L. (belga)1929, Frankfurt a. M. Major József (hungara)Sampson Cecillia (angla)1926, Paris (eksedziĝis) Malmkvist Artur (sveda)Janson Ksenja (estona)1933 (?), Ljugara Morariu Tiberio (rumana)Anderson Lizzie (sveda)1931, Stockholm Moseley William (angla)Ozols Elza (latva)1930, London Mŭller Trygve (norvega)Mann Hertha (germana)1926, New-York Neyer Maurice (belga)Kneisl Irma (hungara)1932, Budapest Nix John L. (angla)Herix (belga)? ? Novosad Martin (ĉeĥa)Laban Azraela (germana)1933, ? Parrish Donald E. (usona)Grave Poula E. (dana)1912, Kopenhago Pettersson Folke (sveda)Prostova Nina (rusa)1932, Eskilstuna Reim Kristoph Ferd. (estona)Chlumsky Antonie (ĉeĥa)1927, Tallin Rosner Robert (germana)Mizzi Nejedly (ĉeĥa)1926, Osseg (Ĉeĥ.) Schäper Hans (germana)Hewitson Mabel (angla)1928, Blackburn Staritsky D. (rusa)Sevenhuysen N. (holanda)1924, Holando Strasser Robert (germana?)Melis Maria Chr. (holanda)1923, ? Stromboli Alfred (itala)Vandenkerckhove Maria (belga)1912, Antwerpen Taylor Frank V. (angla)Hughes Adelaide E. (aŭstrala)1924, Kurri-Aŭstralio Thilander Harald (sveda)Järvanppä Varma (finna)1928, Stocksund Todd William (angla)Hugai Julia (hungara)1929, Gyöngyös Tunbn Karl (sveda)Rammi Olga (estona)1932, Holvandi Vajda Viktor (hungara)Salamon Klara (austra)1925, Roubaix (Franc.) Virkkala Ilmari (finna)Anner Selma (germana)1925 ? Whittaker J.W. (angla)Dehornois Raymonde (franca)1932, Villeneuve Witlin F. (pola)Lapp L. (franca)1933, ? Yelland Ernest Edward (angla)Suĵadinoff Theresa (rusa)1921, London Zapater Baldomero (hispana)Chalmot Henriette (†) 1910, Barcelona (nederlanda)