Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 74 ... 125
Перейти на страницу:

Muziko. Arto kombini la sonojn en maniero, agrabla por la orelo. Muzika. De muziko, kiu rilatas la muzikon: muzika instrumento. Muzikema. Kiu amas la muzikon. Muzikisto. Homo, kies profesio estas la muziko.

N

N. Fleksio de l’ akuzativo: patron, bonajn, min.

Nacio. Aro de homoj, loĝantaj la saman teritorion kaj havantaj komunan devenon kaj lingvon. Nacia. De nacio, kiu koncernas nacion: nacia karaktero, nacia lingvo. Nacieco. Eco, ecoj karakterizantaj nacion. Internacia. Komuna por kelke da nacioj, por multaj nacioj: internacia juro.

Nadiro (Astr.). Punkto de la ĉiela sfero, kiun trafus rekta linio, pasanta de la punkto, kie ni estas, tra la centro de la tero.

Nafto. Kruda petrolo, trovata en Kaŭkazo kaj Ameriko.

Naftalino (Ĥem.). Solida karbonhidrato de forta odoro, uzata kontraŭ la tineoj.

Naĝi. Sin movi antaŭen sur aŭ en akvo, en fluidaĵo.

Naiva. Kredema kaj malkaŝema, kiel infano. Naive. En naiva maniero. Naivulo. Homo naiva.

Najado. Greka diino de la akvoj.

Najbaro. Homo, nacio, loĝanta apude: La Hispanoj kaj Portugaloj estas najbaroj. Najbaro, loĝanta en apuda bieno. Najbaro, loĝanta en apuda ĉambro. Najbara. Loĝanta, estanta apude: najbara lando.

Najlo. Akrepinta fera aŭ ligna maldika peco, per kiu oni fiksas aŭ sur kiu oni pendigas objektojn. Najli. Fiksi per najlo. Najlotirilo. Ilo, por eltiri najlojn.

Najtingalo (Zool.). Kantobirdo el la familio de l’ turdoj (Luscinia).

Nankeno. Kotona flava teksaĵo.

Napo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la kruciferoj, kulturata en ĝardenoj (manĝaĵo) kaj kampoj (paŝtaĵo) (Brassica napus).

Narciso (Bot.). Bulba vegetaĵo el la familio de l’ amarilidacoj kun belaj bonodoraj blankaj floroj (Narcissus).

Narkoti. Fari nesentema, dormigi per medikamentoj: sin narkoti per la morfino. Narkotaĵo. Narkotanta medikamento.

Narvalo (Zool.). Mara mambesto el la familio de l’ delfenoj, kun tre longa (2-3 m.) dento de la supera makzelo. (Monodon monoceros).

Naso. Ilo por fiŝkapto, konsistanta el konusforme kunplektitaj vergoj.

Naski. — 1. Produkti idon: La geedzoj naskis kvin infanojn. — 2. Kaŭzi: naski disputojn, naski malpacon. Naskiĝi. Veni en la mondon (pri ido): Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859.

Natro (Ĥem.). NaHO. Hidrato de natrio, tre forta alkalio, multe uzata por industriaj celoj.

Natrio (Ĥem.). Na. Ĥemia elemento, alkalia metalo; al ĝiaj saloj apartenas natriklorido.

Naturo. — 1. Tutaĵo de la objektoj, kiuj efektive ekzistas: La tri regnoj de la naturo: la bestoj, la vegetaĵoj kaj la mineraloj. — 2. Kunnaskitaj ecoj, esencaj ecoj de estaĵo: la homa naturo. Natura. Kreita de la naturo, normala, ne artefarita: natura floro. Nature. En natura maniero.

Naturalismo. — 1. Filozofia doktrino, atribuanta al la naturo la esencon de ĉia ekzisto. — 2. Realismo en la arto kun prefero pentri la fizikan kaj moralan malbelon.

Naŭzo. Malagrabla sento de l’ vomonto. Naŭzi. Kaŭzi naŭzon.

Navo. Meza parto de templo. Komparu: Transepto.

Navigi. Veturi, vojaĝi sur akvo. Navigado. Veturado, vojaĝado. sur akvo.

Navigacio. Navigado.

Nazo (Anat.). Superstaranta parto de la vizaĝo inter la buŝo kaj la frunto; flarorgano. Naztuko. Malgranda tuko por viŝi la nazon. Nazumo. Okulvitroj, kiujn risorto tenas sur la nazo.

Ne. Partikulo, esprimanta foreston, mankon de ago, de eco: ne ami, ne bona.

Nebulo. Densaj, videblaj vaporoj super la tero.

Necesa. Kiun oni absolute bezonas: La aero estas necesa por ĉiu vivanta estaĵo. Neceso. Absoluta bezono. Necesejo. Loko, kie oni kakas kaj pisas.

Negativa. Prezentanta rezultaton, kiun oni ricevas, deprenante kvanton pli grandan de malpli granda: 5 — 7 = — 2;2 estas nombro negativa.

Negliĝo. Hejma vesto, kiun oni portas post la leviĝo kaj antaŭ kuŝiĝo.

Negoco. Afero, entrepreno, kies celo estas mona profito. Komparu: Komerco.

Neĝo. Glaciiĝintaj akvaj vaporoj, falantaj teren. Neĝi. Fali (pri la neĝo): La tutan nokton neĝis.

Nek. Konjunkcio kun la senco: kaj ne: Li ne kantas nek ludas.

Nekrologo. Artikolo kun sciigo pri ĵus mortinta persono kaj mallonga priskribo de ĝia vivo.

Nektaro. Trinkaĵo de l’ dioj; tre bongusta trinkaĵo.

Nenia. Nea adjektiva pronomo de l’ kvalito: Kian vinon vi deziras: blankan aŭ ruĝan? Dankon, nenian.

Nenial. Pro neniu kaŭzo.

Neniam. En neniu tempo.

Nenie. En neniu loko: Nenie oni matenmanĝas tiel abunde, kiel en Anglujo.

Neniel. En nenia maniero.

Nenies. De neniu, apartenanta al neniu: nenies konsilojn.

Nenio. Nea substantivo pronomo por objektoj, aferoj, ideoj: Li manĝis nenion. Nenio povas konsoli la patrinon post la morto de la filo.

Neniom. Nenia nombro, nenia kvanto; nenian nombron, nenian kvanton (malofte uzata).

Neniu. — 1. Nea pronomo persona substantiva: Kiu venis? Neniu venis. — 2. Nea adjektiva pronomo: Neniun helpanton plu mi deziras.

Neologismo. Nova vorto aŭ esprimo.

Nepo. Filo de filo aŭ de filino. Nepino. Filino de filo aŭ de filino.

Nepotismo. Trouzo de sia povo, por doni oficojn al siaj samfamilianoj.

Nepre. En maniero neevitebla, absolute necesa: Por vivi oni nepre devas manĝi.

Nervo (Anat.). Blanka fadenforma organo, servanta kiel kondukilo por la sentemo kaj movado de l’ bestoj. Nerva. De nervo, koncernanta la nervojn: nerva malsano.

Nesto. Konstruaĵo, kiun faras la birdoj. kelkaj insektoj kaj fiŝoj, por tie loĝi, meti la ovojn kaj kovi la idojn.

Neto. Definitive redaktita skribaĵo sen korektoj kaj makuloj. Malneto. Skribaĵo ne definitive redaktita kun korektoj kaj makuloj.

Neŭralgio. Forta doloro de nervo.

Neŭtra (Gram.).Nek aktiva, nek pasiva; nek vira, nek virina: neŭtra verbo, neŭtra sekso.

Neŭtrala. — 1. Ne partoprenanta en batalo, en disputo de du partioj: resti neŭtrala. — 2. (Ĥem.). Nek acida, nek alkalia: neŭtrala solvaĵo.

Nevo. Filo de frato aŭ de fratino. Nevino. Filino de frato aŭ de fratino.

1 ... 66 67 68 69 70 71 72 73 74 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)