El la vivo de bervala sentaugulo [En Esperanto]
- Автор: Бокер Луи
- Язык: эсперанто
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «El la vivo de bervala sentaugulo [En Esperanto]». Краткое содержание книги:
Kiel mi poste eksciis de Joĉjo, la «sablero» pezis 230 funtojn kaj estis la 56-jara onklino de s-ino Flora. Ŝi provizore deĵoris en la librejo anstataŭ la malsaneta nevino. Vidante la diklipan rideton, ombratan de nigraj lipharoj, kaj la afablan strabadon de la grasulino, Joĉjo opiniis, ke mia priskribo de s-ino Flora ne tute kongruas kun la realaĵo. Sed ne estis tempo por senutila cerbumado. Unue la plano. Kaj konforme al la direktivo Joĉjo demandis:
- Sinjorino, ĉu vi povus montri al mi la Fundamenton?
La imponega karna turo malrapide pivotis kaj klinis sin super amason da polvaj broŝuroj. Joĉjo fermis la okulojn antaŭ la amplekso de la atakendaĵo. Sed, murmurante: «Antaŭen! Por Esperanto!», li laŭplane metis la dekstran manon sur la vastan postaĵon kaj liberigis per la maldekstra mano sian atakilon. Jam de multaj jaroj la onklino ne sentis tiel agrabian viran tuŝon. Interrompante la serĉadon al la Fundamento, ŝi turnis sian duoblan, dubeman rigardon al la juna kliento. Jes, evidente ŝin li avidas. Ŝin! Zamenhof diris en sia Proverbaro: «Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita». Ŝi do abrupte kaptis la kapon kaj malaperigis la viran buŝon sub siajn lipharojn. Poste ŝi apogis sin dorse al la vendotablo kaj suprenlevis la jupojn kun invita mieno.
La eksmoda tolaĵo kaj la kotonaj ŝtrumpoj pene retenantaj la tremetadon de la femura gelatenaĵo igis Joĉjon pensi, ke eĉ por Esperanto sinofero iafoje estas troa, kaj li ŝtele rigardis al la pordo, indignante, ke la esperantistoj vere ne estas legema popolo. Per unu okulo la onklino observis lian kapon, dum la alia okulo konstatis heziton ankaŭ en la glita parto menciita de la proverbo.
Per kubuto ŝi forbalais de la vendotablo stakon da libroj ĵus liveritaj de UEA,[7] kaj, ne atentante la averton de Zamenhof, ŝi kaptis la okazon ĉe l' vosto, opiniante ĝuste ties glitecon oportuna. Malgraŭ la baraktoj de Joĉjo, la potenca onklino renversis lin sur la vendotablon, translevis siajn 230 funtojn al lia nivelo kaj zorgis per helpa mano pri sukcesa kluĉo en la labirinto de la subjuparo.
Dume, malpacience paŝante kaj repaŝante malantaŭ la Sankta Netuŝebleco, mi atendis virinan krion, por ludi mian rolon de atestanto. Je la 10a kaj kvarono mi decidis interveni, kaj, estinginte mian cigaredon, mi transiris la straton kaj puŝis la pordon de la librejo.
Antaŭ la neatendita spektaklo mi restis sur la sojlo kun la klinko en la mano kaj kun konsterno en la okuloj. Komence mi ne vidis Joĉjon. La tutan butikon plenigis blanka, giganta, minaca, grasa paro da gluteegoj, kiuj ondadis super la vendotabio. El sub tiu monto da skuiĝanta karno apenaŭ elvidiĝis la kruroj de la perfortata junulo, implikitaj ĉe la maleoloj de lia mallevita pantalono kaj kunpremitaj sub kolosa pista, muela movado.
Kiam la monstra karakolantino komencis plengorĝe heni kaj ululi, mi fermis la pordon kaj reiris hejmen ridante, ridegante, tenante mian ventron per ambaŭ manoj, perdante la spiron pro gajegeco kaj balbutante al ĉiuj mirantaj pasantoj, ke ili lernu la internacian lingvon, fonton de feliĉo.
Vespere Joĉjo prenis sian valizon, insultante min kaj ĵurante, ke li neniam revenos al Bervalo.
Dum la sekvantaj semajnoj, kun esperantistaj esperantaj sentoj, la onklino de s-ino Flora ofte anstataŭis sian nevinon en la librejo, kaj ŝi certe rakontis sian travivaĵon al samaĝaj amikinoj («Mi konfidas tion al vi, sed gardu la sekreton»), ĉar de tiu tempo tri kvaronoj de nia esperantista grupo konsistas el maljunaj fraŭlinoj.
Sesa epizodo:
KIEL LA LABORO DE ETERNE SOIFANTA KOLEGARO DISSALTIGIS,
PER SANKTA HARMONIO DIVIDITA DE LOKO AL LOKO, LA OBSTINAJN BAROJN FORTE STARANTAJN
INTER LA DILIGENTE MILITANTA FAMILIO DE LA ESPERANTOJ
Kia ĝoja festo!
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10)
«La estonto estas nia» nomiĝis la nord-bervala Esperanto-klubo. En la sudo de la urbo kunvenis la membroj de la grupo «Esperanto venkos».
La suduloj organizis letervesperojn, observis la «Semajnon de Amikeco», poŝtkarte salutis ekzotikajn samideanojn, diligente kolektis poŝtmarkojn kaj regule dormetis dum la rerefoja projekciado de diapozitivoj pri la antaŭlasta kongreso.
Kaj kion faris la norduloj dum siaj kunvenoj, antaŭ ol disiĝi post kantado de la himno? Ĝuste la samon: ili poŝtkartumis, diapozitivumis kaj salivumis pri gravaj problemoj: Ĉu la kunvenoj okazu marde aŭ vendrede? Ĉu oni ne antaŭvidu modifon de la kluba statuto? Ĉu la kotizo estu 110 aŭ 120 steloj? Ktp.
Do unuavide regis perfekta harmonio inter «La estonto estas nia» kaj «Esperanto venkos». Ho ve! Ŝajno trompas. Se la norduloj kaj la suduloj flegis plej amikajn leterajn rilatojn kun esperantistoj loĝantaj en Zululando aŭ Kamĉatko, male ambaŭ grupoj nutris jam de pluraj jardekoj reciprokan malamon. Kapuletoj kaj Montaguoj de Bervalo! Tiu bedaŭrinda antipatio havis ja almenaŭ la avantaĝon ebligi viglan konversacion dum la kunvenoj, antaŭ aŭ post la diapozitivtimado: « - tiuj fiaj reformistoj - ili nur krokodilas - ili forte inklinas maldekstren - ili uzas -io anstataŭ -ujo - ili aplombe disdonis siajn fuŝajn Esperanto-propagandilojn en nia kvartalo - ilia biblioteko estas plena de pornografio...»
Estas ofte malfacile retrovi la originon de tia pramalamo. Oni klaĉis, ke antaŭ la unua mondmilito iu fraŭlino Ida el Nord-Bervalo estis la amatino de Beaufront, kiu pruntis aŭ, pli precize, luigis ŝin al Couturat kaj al aliaj membroj de la Delegitaro.[8] Aliaj rememorigis onin pri malĉasta petolulo el Sud-Bervalo, kiu dum la Antverpena Kongreso en 1911 publike pinĉis la postaĵon de la edzino de la vicprezidanto de la Akademio.[9]
Kiel Kapuletoj kaj Montaguoj havis siajn Romeon kaj Julietan, tiel niaj norduloj kaj suduloj havis du bervalanojn, kiujn ligis ne amo, sed profunda amikeco: Krukon kaj min. Kruko estis ano de «La estonto estas nia»; mi loĝis en la havenkvartalo kaj apartenis do al «Esperanto venkos». Ĉiufoje, kiam ni renkontis nin, ni bedaŭris la malvastan spiriton de niaj malsamideaj samideanoj, kiu bremsis ĉian propagandon kaj vere ne helpis prezenti Esperanton kiel idealan komprenilon. Tial, por konsoliĝi pri tiel stulta konduto, ni aliris al la plej proksima drinkejo. Tie, sidante antaŭ botelo da boĵoleza vino, ni gape observis kaj laŭte priskribis la ĉarmojn de la preterpasantaj belulinoj.
Okazaĵo tamen ege konfuzis nian optimismon kaj eĉ ekscitis nian koleron. Se la stulteco ne nur ĝenas, sed plie kontraŭas la disvastigon de Esperanto, ĝi estas nepardoninda kaj senkompate ekstermenda. Tio, kio tiel malkvietigis niajn animojn, estis jeno: la urbestraro de Bervalo, baptonte placon en nova kvartalo situanta okcidente de la urbo, petis niajn grupojn doni al tiu placo nomon, kiu eternigos la internacian lingvon. La norduloj proponis «Esperanto-placo»'n. La suduloj kompreneble malaprobis tiun elekton kaj preferis «Zamenhof-placo»'n. Ekestis nova temo en la klubaj konversacioj. Fine freŝa fojno maĉota de la nordaj kaj sudaj azenoj! Unuj blekis: «Tiuj idiotoj ne rimarkis, ke pri Esperanto aŭdis jam multaj homoj, kiuj tute ne konas Zamenhof». La aliaj malbenis la kretenojn, kiuj ne kapablas kompreni, ke la vorto Esperanto ĝenerale elvokas ian religian sekton.
7
Tute hazarde temis pri Paŝoj al plena posedo.
8
La arĥivo de Bervalo estas vera informujo por ĉiuj seriozaj interlingvistoj. Oni skribis tiom da stultaĵoj pri la genezo de Ido!
9
Multaj ĝis nun vane cerbumis pri la eksesperantistiĝo de Kabe. Tio estu nur modesta aludo pri la netaksebla historia valoro de mia verko.