Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Биографии и мемуары » Vivo de Zamenhof [en Esperanto]
Vivo de Zamenhof [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vivo de Zamenhof [en Esperanto]

Электронная книга - «Vivo de Zamenhof [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

Averto de l’ aŭtoro
Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.
La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia; nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.
Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l’ mortinto, ĉiam viva per inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumon.
E. Privat
Ĝenevo, julio 1920.
1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 20
Перейти на страницу:

La 9. de aŭgusto [11] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun edzino li komencis dissendadon de l' broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l' komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo.

Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi estas, se ŝi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la soleco Zamenhofa.

Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si mem. Laŭ lia espero "la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno, kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ alia persono".

Tiel li skribis en la Dua Libro, kiun li eldonis nur en la lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro ĝenerala.[12]

"Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis en antaŭparolo, "la bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj… viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo."

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj Puŝkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la "lingvo de Esperanto" baldaŭ nomiĝis "Esperanto" tute simple. Al ĝi konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan La Esperantisto. Ĝi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.

Samtempe la maldolĉo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en loĝejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en ĉefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de La Esperantisto, laŭ deziro de l' samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj, kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de l' organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso. "Se la trunko ĉesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "ĉiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi… Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco."

Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro. Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj fratigitaj!

Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. "Sen Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia necesaĵo por helpi geniulon.

Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for. La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis transloĝi al Grodno.

Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastiĝis tra la mondo. Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter si.

Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. "Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legadi en la lingvo… Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo." (Jasnaja Poljana, 27. aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en La Esperantisto, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja Kredo kaj Prudento. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj. Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove baraktadis kun akraĵoj de l' vivado.

Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro saman jaron eliris Lingvo Internacia. Upsala Klubo Esperanta eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis iam plu.

ĈAPITRO VI. Idealista profeto.

Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto de malriĉuloj. — Vespera verkado. — "Al la fratoj". — Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — Internacia fratiĝo. — Profeta parolado. — Preĝo al Forto mistera. — Horo neforgesebla.

вернуться

11

1887

вернуться

12

D-ro Esperanto: Dua Libro de l' Lingvo Internacia. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro)

1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 20
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)