Verkaro de V.N. Devjatnin. 1
- Автор: Девятнин Василий Николаевич
- Серия: Verkaro de V.N. Devjatnin #1
- Год: 1906
- Язык: эсперанто
- Год: Librairie Hachette
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Verkaro de V.N. Devjatnin. 1». Краткое содержание книги:
Vasilij Devjatnin (1862–1938), ruso, instruisto de Latino kaj de la rusa literaturo, eksvolapukisto, esperantistiĝis en 1891. Li estas unu el la eminentaj poetoj de la frua periodo, kaj interalie de la «Fundamenta Krestomatio». Devjatnin estis korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson kaj fariĝis membro de la Lingva Komitato.
Перейти на страницу:
VII.
Mi sen konscio longe restis,
Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,—
En malsanejo mi jam estis.
Vespero jam alproksimiĝis…
Nenion tute mi komprenis…
Tre longe kuŝis mi silente
Kaj ion rememori penis…
Jen venis iu. Tre atente
Li ekrigardis min kaj diris:
«Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»
Li tute ĝis mi mem aliris,
Murmuris: «bone, mi kontentas…»
Proksime li de mi sidiĝis
Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto,
Vi eble jam ekprudentiĝis?
Respondos jam al esploristo?»
Je tio ĉi mi tre ekmiris
Kaj ne respondis; li daŭrigis:
«Al mi pli frue vi ja diris,
Ke lin sendube vi mortigis…»
Subite ĉion mi komprenis…
Ekkriis laŭte mi, ekpenis
Min levi,—kaj denove svenis:
Malsana korpo ne eltenis!…
VIII.
Terure tempon mi pasigis!
Kaj mia korpo kaj animo
Suferis… ho, de viv’ senigis
Mi homon!… Kun senfina timo,
Malpacience mi atendis
Severan juĝon,—mi ploradis,
Al Dio mi petegojn sendis,
Mi ĝemis, mi freneziĝadis!
Sed baldaŭ tute mi saniĝis,
Suferojn parte mi eltenis
Kaj nun pli forta mi fariĝis.
Kaj jen terura tago venis:
Nun mi, anstataŭ malsanejo,
Kun malmodera tremo vidis,
Ke en majesta mi juĝejo
Sur benko de juĝatoj sidis.
Min puno tute ne timigus,
Mi ĝin eĉ volis en animo,
Ĉar sole ĝi min liberigus
De min preminta ŝarĝa krimo…
Sed mi timegis, ke ĵurintoj
Min sen bedaŭro ekkulpigos
Kaj de aliaj mortigintoj
Min tute ne diferencigos.
Ho, Dio! mi, honesta homo,
Eterne estos kondamnita
Kaj mia senmakula nomo
De ĉiuj estos mallaŭdita!…
IX.
Jen ekparolis prokuroro;
Mi tre atente aŭskultadis,—
Sed frapis forte mia koro,
Kaj mi nenion komprenadis…
Li finis; advokat’ komencis
Pravigi min,—li multe penis;
Kaj lin kompreni mi intencis,
Sed vane: ree ne komprenis!…
Nur tion bone mi sciiĝis,
Ke nun mi estas en juĝejo,
Ke malbonulo mi fariĝis
Kaj estos en malliberejo…
X.
Ĵurintoj iris konsiliĝi,
Post ili ankaŭ nun juĝantoj
Eliris,—eble por nutriĝi…
Mi restis sola kun gardantoj.
Duono pasis nur da horo,
Ĵurintoj dum konsiliĝadis,
Sed mia malfeliĉa koro
Centjaron kvazaŭ suferadis!
Priskribi, kio min turmentis
En tiu temp’—ne estas eble,
Kaj kion tiam mi trasentis,
Por mi eĉ mem ne kompreneble!
Se povas vi vin mem prezenti
Starantan antaŭ pafilego,
Ekpafi preta,—kion senti
Vi devus,—mia jam timego,
Kredeble, estos komprenita;
Alie—tute kun nenio
Ĝi povas esti komparita!
Esperis sole mi je Dio…
Subite pordo malfermiĝis:
Ĵurintoj kaj juĝantoj venis…
Al mi kapturno komenciĝis,
Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis…
XI.
Konsciiĝinte, mi min trovis
Sur lito, hejme; min domanoj
Ĉirkaŭis,—mi do movi povis
Nek per piedoj, nek per manoj,
Ĉar tute mi ekmalfortiĝis…
De ŝarĝa krimo pravigita,
Honesta ree mi fariĝis,
Sed longe estis mi premita
Per tio, ke animo mia
De krimo estas pravigita
Per juĝo homa, sed ne Dia!
De tiu tempo mi forlasis
Jam tute ĉason kun pafilo,
Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasis
Jam kun nenia batalilo…»
Li eksilentis. Jam finiĝis.
Malluma nokto, kun rideto
Mateno roza proksimiĝis,
Nebulo flugis sur lageto…
Kaj jen, levinte nin, de lago
Ni kun akiro nun foriris.
Nur kiam venis hela tago,
Al domo mia mi aliris.
Перейти на страницу: