Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 125
Перейти на страницу:

Leĝo. — 1. Deviga regulo por la regnanoj, proklamita de la ŝtato: severa leĝo kontraŭ la mortigo. — 2. Nepra kondiĉo, nepra sekvo, devenanta de la naturo de la objekto: la leĝoj de la naturo. Leĝa. Koncernanta leĝon. Leĝforta. Deviga, kiel leĝo: leĝforta decido. Leĝdoni. Redakti kaj proklami leĝojn. Leĝoscienco. Scienco pri la leĝoj. Komparu: Juro, rajto.

Leki. Tuŝi per la lango: La hundo lekas la manon de sia sinjoro. La infano lekas bombonon.

Lekanto (Bot.). Multjara herbo el la familio de l’ kompozitoj kun malgrandaj floroj (Bellis perennis).

Leksikono. Vortaro.

Lenso. Rondforma optika vitro.

Lento (Bot.). Vegetaĵo el la familio de la fabacoj, kies semoj estas manĝeblaj (Eryum lens).

Lentugo. Flavruĝa makulo de la haŭto de l’ vizaĝo aŭ de la manoj.

Leono (Zool.). Granda raba besto el la familio de l’ katoj, la reĝo de la bestoj (Felis leo).

Leontodo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kompozitoj (Leontodon).

Leopardo (Zool.). Afrika raba besto de la familio de l’ katoj, kun nigraj makuloj (Felis pardus).

Leporo (Zool.). Mambesto manĝebla el la vico de l’ mordantoj (Lepus).

Lepro (Med.). Infekta haŭta malsano, kaŭzata de la bacilo de Hansen kaj karakterizata de progresantaj ulceroj aŭ de nesentemo kaj gangreno de la membroj. Leprulo. Homo, malsana je la lepro.

Lerni. Akiri sciojn en scienco, arto, metio k.t.p.: lerni la aritmetikon, lerni la pentrarton, lerni glitkuri. Lernanto. Tiu, kiu lernas: lernanto en la liceo. Lernejo. Loko, kie oni lernas. Lernolibro. Libro por la lernantoj.

Lerta. Posedanta la kapablon rapide kaj facile uzi siajn membrojn, la spiritajn fortojn, por atingi la celon: lerta dancanto, lerta salto, lerta verkisto. Lerte. En lerta maniero. Lerteco. Eco de tiu, kiu estas lerta. Mallerta. Malfacile, malrapide uzanta siajn membrojn, siajn spiritajn fortojn por atingi la celon. Mallerte. En mallerta maniero.

Lesivo. Alkalia akvo, solvaĵo de sodo aŭ de potaso, por lavi tolaĵon.

Letargio. Profunda, longedaŭra dormo, tute similanta la morton; ŝajna morto.

Letero. Skribita komunikaĵo: Leterojn oni sendas nun preskaŭ ekskluzive per la poŝto. Letera. Komunikata per letero: letera invito. Letere. Per letero.

Leŭkocito. Blanka globeto de la sango.

Leŭtenanto. Oficiro, unu rangon pli malsupera, ol la kapitano.

Levi. — 1. Movi, transmeti supren: levi manon, levi kurtenon. — 2. Meti rekte tion, kio estis klinita: levi la kapon. Levilo. Instrumento, maŝino, por levi. Leviĝi. Moviĝi, transmetiĝi supren. Mallevi. Movi, transmeti malsupren.

Levido. Ano de la gento de Levi.

Levkojo (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’ kruciferoj kun belaj, bonodoraj floroj (Matthiola).

Lezo (Med.). Patologia difekto de organo: vundo, kontuzo, ostrompo. Lezi. Difekti organon.

Li. Vira pronomo de la tria persono de de l’ ununombro: La patro diris — li diris.

Liano (Bot.). Tropika volve rampanta vegetaĵo.

Libelo (Zool.). Insekto el la vico de l’ rektoflugilaj (Libellula).

Libera. — 1. Kiu povas agi laŭ sia volo: libera civitano. — 2. Neokupita: libera horo, libera loko. Vespere mi ĉiam estas libera. - 3. Ne submetita aclass="underline" libera de zorgoj. Libereco. Stato de tiu, kiu estas libera. Liberigi. Fari iun libera: liberigi sklavon. Liberiĝi. Fariĝi libera: liberiĝi de teda gasto. Libertempo. Serio da tagoj, destinitaj por la ripozo de lernantoj, de oficistoj: somera libertempo. Komparu: Forpermeso. Liberpensulo. Homo sendependa en la religiaj demandoj. Mallibera. Kiu ne povas agi laŭ sia volo. Mallibereco. Stato de tiu, kiu estas mallibera. Malliberejo. Domo, kie estas enŝlositaj personoj, kondamnitaj al la perdo de la libereco. Malliberulo. Persono, restanta en malliberejo laŭ verdikto.

Liberala. Favora al la politika libereco kaj sendependeco de la opinioj.

Liberalismo. Liberala doktrino.

Libro. Multaj folioj de papero, kunigitaj en unu tuton: presita libro, komerca libro. Librejo. Butiko, kie oni vendas librojn. Libristo. Homo, kiu vendas librojn. Librotenado. Enskribado de kalkuloj la komercajn librojn. Librotenisto. Specialisto en la librotenado.

Liceo. Mezgrada lernejo, gimnazio.

Lieno (Anat.). Granda glando en la ventro, maldekstre de la stomako.

Lifto. Levilo por personoj kaj por iliaj pakaĵoj: Ĉiuj bonaj hoteloj posedas lifton.

Ligi. — 1. Kunigi kaj fiksi per ŝnuro: ligi vergojn, ligi beston. — 2. Kunigi: Komuna laboro ligas la homojn. Ligo. Societo, asocio, unuiĝo. Ligano. Membro de ligo. Alligi. Ligi al io: alligi kaprinon al arbo. Interligi. Ligi unu kun alia, reciproke ligi. Malligi. Liberigi de la liganta ŝnuro.

Ligno. Malmola substanco, el kiu konsistas la trunko kaj la branĉoj de l’ arboj kaj arbetoj. Ligna. El ligno: ligna skatolo. Lignaĵisto. Metiisto, kiu faras tablojn, benkojn el ligno.

Likeno (Bot.). Vegetaĵo kriptogama, kreskanta sur ŝtonegoj, arboj, muroj (Lichen).

Likvidi. Reguligi la kontojn, ĉesigante komercan aferon.

Likvoro. Trinkaĵo el alkoholo, aromaj vegetaĵoj kaj sukero: la likvoro «chartreuse».

Lilio (Bot,). Multjara bulba herbo el la familio de l’ liliacoj (Lilium).

Liliacoj (Bot.). Familio de unukotiledonaj vegetaĵoj: asparago, konvalo, bulbo, poreo, ajlo.

Limo. Linio, apartiganta du najbarajn teritoriojn, landojn: limo de vilaĝo, landlimo. Limigi. Fari limon de io: Oriente la landon limigas rivero. Senlima. Ne posedanta limon, tre granda. Templimo. Tempo, momento, antaŭ kiu io devas esti farita: templimo de kambio, templimo de konkurso. Komparu: Ekstremo, fino.

Limako (Zool.). Molusko kun malgranda konko, kaŝita en ĝia haŭto (Limax).

Limfo. Flaveta aŭ senkolora fluidaĵo, konsistanta el la fluida substanco de la sango kaj el leŭkocitoj, cirkulanta en la histoj.

1 ... 57 58 59 60 61 62 63 64 65 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)