Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Прочая поэзия » Sekretaj Sonetoj
Sekretaj Sonetoj - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Sekretaj Sonetoj

Электронная книга - «Sekretaj Sonetoj». Краткое содержание книги:

La temo de la «Sekretaj sonetoj»estas eterna kiel la vivo mem: la amo. Klasika, senriproĉa formo el 52 sonetoj, 2 rondeloj kaj balado-epilogo (la virtuozan poezian teknikon de la aŭtoro konas ĉiu leganto!) prezentas tute eksterordinaran enhavon — «la ardan amon trans ĉemizo».
Verdire, se oni traktas Sekretajn Sonetojn sen antaŭjuĝoj — la ciklo estas tute ĉasta kaj altspirita. Ĝi ne liveras pornografiaĵojn, ne reklamas perversojn, sed traktas la veran amon, ĉar «la vera am’ neniam ja perversas» (XXII), «tabuo ne ekzistas por la am’» (XXX).
Ĝenerale, por legi la libron oni bezonas ne nur libere posedi esperanton kaj esti ne surda al poezio, sed ankaŭ — havi krom ĉio cetera bonan senton de humuro. Preskaŭ ĉie en la versoj de Kalocsay ĉeestas milda ironio, kaj tio donas al atentema leganto apartan plezuron.
La «Komplezaj klarigoj» estas duonŝerca glosaro de kelkaj raraj vortoj kaj neologismoj, inter kiuj enkondukitaj de la aŭtoro (ekzemple pugo). Tradicia parto de multaj esperantaj libroj, la glosaro, ĉi tie estas senriproĉe versita per kvinjamboj (kvankam senrime), kaj havas apartan artan valoron. Laŭ la diro de la aŭtoro,
1 2 3 4 5 6 7
Перейти на страницу:
Agapo estas amregalo sankta, komuniiĝo de l’ prakristanaro.
Aperti? Jen la senc’: malmalmalfermi.
Ascendi estas supreniri monton, suriri tramon, trajnon, veturilon, eĉ oni povas diri ankaŭ tion, ke ĉevalinon virĉeval’ ascendas.
Cico: karesa nomo de mampinto; la suĉinfano nutras sin cicante.
La damo estas simple sinjorino, sed malpli longa kaj internacia, do kial signu nur kartludan damon ĉi bela vort’, havanta kaŝan sencon, ĉar damo en si kaŝas ja la amon.
Deflori estas dolĉa vort’: prepari per sanga operacieto karnlanceta baritan vojon de virgulineto por posta ofta, pli komforta iro.
Kaj drasta estas krudefika, signas efikon de tro fortaj laksigiloj, sed ankaŭ krudan kaj sentaktan agon.
Ni diras drivi, se la akvofluo el la direkto ŝipon deflankigas. Ekzemple, se kunsidas en boato junul’ kaj junulin’, kaj la junulo remilon sian ĵetas el la mano, kaj inter kisoj per remil’ alia klopodas remi en pli dolĉan rodon, la bark’ feliĉa drivas per la fluo.
Ekrano estas forna ŝirmtabulo, aŭ meblo, por forbari ĉambroparton; por trovi ĝin pli poezia, post ĝi imagu belulinon en ĉemizo.
La faltoj estas sulkoj sur la haŭto, malbelaj ili estas sur l’ vizaĝo, sed dolĉe tiklas en la ingo ina.
La feto estas ido en utero, naĝanta dolĉe en la fetfluido.
Kaj fiki? Ĝena vort’, sed ĝin abunde klarigas la soneto tridekkvina.
Ni fuĝas, kiam ŝtele ni forkuras de l’ teda edzo aŭ rigora patro, fuĝigas la amanto amatinon.
Generi estas fiki, sed efike, aŭ per popola dir’, infanon fari.
La glano estas kverkofrukto, kaj ĉi-sence estas ĝi oficiala, sed estas ankaŭ medicina vorto; butonon signas de la vira klabo,
kaj por klareco plena ni malkaŝas, ke klabo estas batalbastonego.
La senc’ de hasti estas rapidegi. Ekzemple, oni hastas am-avide, se oni ne malvestas delikate la amatinon, sed malpacience per kruda man’ disŝiras de la brusto ĝis la genuoj robon kaj ĉemizon.
Humida estas la volupta buŝo, humida estas la malsupra, dolĉa virinpordeto dum la ekscitiĝo, humida estas la lit-tol’ de l’ knabo, se li sonĝante, ĝuis en duopo, kion maldorme sola li ĝuadas, melkante ĉuron el la kakaceto. (La vorton ĉuro certe vi divenas: ĝi estas suk’ virinon asperganta.) Sed kial klarigadi plu sen fino, oficiale estas ĝi malseka.
Impeta estas forte, arde viva, sinĵete, salte vigla, fervorega. Okazis jam, ke tro impeta Bubo detruis, kion ĝi antaŭe faris.
La kaco estas la vulgara nomo de l’ virorgano (el itala cazzo). Ni havas ja «penison», sed ĝi estas scienca vort’, sen familiareco; aŭdante ĝin ni sentas kuracistan odoron (ne agrablan ĉi-rilate). Nur «kaco» taŭgas en parol’ de viro, kaj ankaŭ en buŝeto de virino. (Ne miskomprenu min, mi nur aludas tiujn sekretajn interparoladojn, dum kiuj la anĝelaj ĉarmulinoj porketas inter si kun granda ĝuo, kaj per la sukaj vortoj kaj esprimoj konkuras meritplenan kaporalon.) Eĉ, mi proponus por infanpeniso, por tiu ĉarma, kurba vermiĉelo, kaŝanta en si tiom de esperoj, apartan vorton, ludan, ŝercan, ĉarman, kun duobligo de l’ silab unua nomante ĝin petole kakaceto. Kaj kaki? Nu, mi nomu ĝin malmanĝi, sed ne per vomo, tute male, sube, aŭ per esprimo pleba: naski merdon.
Klozeto estas bela konkeraĵo de la kulturaj tempoj higienaj. La angloj tute rajte ja fieras pri la eltrovo de l’ akvoklozeto, signita per la du literoj WC. Kaj tre sendanke estas malhonori ĉi trankviligan ejon per du nuloj.
Kondomo (en la SAT-vortar’ kondono) estas surtuto guma, kiun portas la Bubo, se ĝi timas nazkataron, kaj ĝi malhelpas naskon; sed atentu: ekzistas homoj, kiuj dankas sian ekziston al kondomo ŝiriĝinta.
Kriĉi signifas: akcipitre krii.
Langvora oni sternas sin en lito post la kaj-tiel-plua amnumero (rigardu la soneton dudeksesan). Precizklarige do «langvoro» estas la korpa kaj anima malstreĉiĝo.
Lasciva: voluptama aŭ fik-ama.
Libido: seksinstinkto, seksimpulso.
Kulmino estas la plej alta punkto, ekzemple, dum amumo la orgasmo. Kaj la orgasmo? Mi klarigos sube.
Lingamo estas hinda nom’ de l’ Membro, la virsimbol’ de l’ hinda dio Ŝiva. Ĝin la hindinoj kultas en la templo; virinoj niaj, saĝe, nur en lito.
Masturbi estas seksvolupti sola, aŭ tre obscene melki sian voston; aŭ pri virino: fingri sian ingon, per knaba vort’ familiara: ĉuri. La SAT-vortaro nomas ĝin «onani», kaj tio estas tre komuna vorto, kvankam la bona Onan el Biblio ja ne onanis, sed regule fikis; li nur eltiris membron antaŭ ŝpruco, ĉar li domaĝis la valoran ĉuron al la gravedigenda bofratino.
Mergi signifas meti en fluidon, enprofundiĝi.
Nupto estas bela kaj poezia nom’ de geedziĝo, signante krom la festo, la esencon.
Obscena estas malĉasteme kruda.
Obskura estas la feliĉa ĉambro post la esting’ de l’ lampo superflua, ĉar nek por manĝo, nek por am’ necesas la lumo. Ĉiu ja, eĉ en obskuro trafas la respektivan aperturon.
La onomatopeo, poezia fakvorto, signas vorton aŭ esprimon, kiu subpentras sencon sonsimile. Ekzemple estas onomatopeo: el pufa pugo puŝi plurajn puojn.
1 2 3 4 5 6 7
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)