Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 125
Перейти на страницу:

Kopeko. Rusa monero, valoranta 2,5 centimojn (precize — 2,66).

Kopio. Reprodukto de skribaĵo, de pentraĵo: Ofte oni trompas naivulojn, vendante kopiojn anstataŭ originaloj. Kopii. Fari kopion. Kopilibro. Libro, en kiu oni kopias leterojn.

Koro. — 1. Ĉefa, centra organo de la cirkulado de la sango: La homa koro konsistas el kvar kavoj. — 2. Centro de la sentimentoj: bona, nobla koro. — 3. Centro, ĉefa punkto: Parizo estas la koro de Francujo. Kora. Amika, sincera: kora akcepto, kora saluto. Kore. En kora maniero. Kortuŝi. Tuŝi la sentimentojn: kortuŝanta sceno.

Koralo. Kalka kovraĵo, formiĝanta sur la korpo de samnoma mara besto, el kiu oni produktas juvelojn: La maro apud Sicilio estas riĉa je koraloj. Korala. — 1. El koralo: korala juvelo, korala insulo. — 2. De la koloro de koralo, ruĝa: koralaj lipoj.

Korano. Sankta libro, enhavanta la religian leĝon de Mahometo.

Korbo. Portebla ujo el salikaj vergoj, el metalfadenoj.

Kordo. Fadeno el bestaj intestoj, el metalo por muzika instrumento: La kordojn de la violono oni frotas per arĉo, la kordojn de la fortepiano oni frapas per marteletoj. Korda. Havanta kordojn: korda instrumento.

Kordono. Vico de militistaj postenoj por gardi limon, por malhelpi penetron de epidemio.

Korekti. Anstataŭigi eraran vorton, literon, sonon, nombron per ĝusta: korekti skriberaron, korekti elparoladon, korekti kalkulon. Korekto. Ago, noto de tiu, kiu korektas: Ju pli klare estas skribita la manuskripto, des pli malmultaj estas la korektoj en la presprovaĵo. Korektisto. Homo, kies okupo estas korekti la preserarojn.

Korelativa. Havanta reciprokan rilaton al alia.

Korespondi. Interŝanĝi leterojn: La Esperantistoj tre multe korespondas. Korespondanto. Persono, kiu korespondas. Korespondado. Interŝanĝado de leteroj.

Koridoro. Trairejo, kuniganta ĉambrojn de loĝejo, partojn de domo.

Korifeo. Homo eminenta en la sciencoj aŭ artoj.

Korko. Peco de ligno, de vitro, per kiu oni ŝtopas botelon. Korki. Ŝtopi botelon per korko. Korktirilo. Instrumento, per kiu oni eltiras korkojn el boteloj.

Korno. Malmola pinta elkreskaĵo sur la kapo de kelkaj remaĉantaj bestoj: El la kornoj oni fabrikas kombilojn, butonojn k.t.p. Ĉaskorno. Instrumento de ĉasistoj por doni signalojn. Unukorna, dukorna. Havanta unu, du kornojn: La rinocero aŭ nazkornulo estas besto unukorna.

Korneo (Anat.). Travidebla antaŭa membrano de l’ okulo.

Korneto. Malgranda trumpeto kun butonoj — la ĉefa blovinstrumento de orkestro.

Kornico. Arĥitektura ornamaĵo, reliefo sur muro sub tegmento, sub plafono.

Korniko (Zool.). Griza birdo el la familio de l’ korvoj (Corvus cornix).

Korolo (Bot.). Diverskoloraj folietoj (petaloj) de l’ floro, kovrantaj ĝiajn seksajn organojn (stamenojn kaj pistilojn).

Korpo. — 1. Materia parto de l’ homoj kaj bestoj. — 2. Organika aŭ neorganika substanco: Ĉiuj korpoj havas dimensiojn kaj pezon. Korpa. De korpo; kiu rilatas la korpon: korpa puno. Korpigi. Fari ion korphava; prezenti en korpa formo: Kion la poeto kantas, tion korpigas la skulptisto. Korpiĝi. Preni, akcepti formon de korpo: Dio korpiĝis en la persono de Kristo.

Korporacio. Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.

Korpuso. Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.

Korsaĵo. Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston {tiel, vd. la difinojn de busto kaj brusto}.

Korsaro. Mara rabisto.

Korseto. Laĉebla virina vesto kun balenostoj por subteni la buston.

Korto. Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo. Kortego. Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo; Kortegano. Persono, apartenanta al kortego.

Korupti. Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco: korupti juĝiston.

Korvo (Zool.) Nigra raba birdo el la vico de l’ paseroj (Corvus).

Korveto. Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.

Kosmo. Tutmondo, universo.

Kosmetiko. Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.

Kosmogonio. Scienco pri la deveno de la universo.

Kosmografio. Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.

Kosmologio. Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.

Kosmopolito. Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.

Kosto. Sumo necesa por fari, akiri ion: La kostoj de la konstruo. Kosti. — 1. Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita: La publikigo kostis mil frankojn. La konfeso kostis al li multe. — 2. Esti vendata je la prezo de: La volumo kostas du frankojn. Multekosta. Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu: Prezo, valoro. La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de 1,200,000 fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.

Kostumo. Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco: festa kostumo, nacia kostumo. Komparu: Livreo, uniformo.

Koto. Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.

Kotiledono (Bot.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l’ vegetaĵoj (Cotiledo).

Kotizi. Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo. Kotizaĵo. Sumo kotizata: La kotizaĵo en la esperantistaj societoj ne estas alta.

Kotleto. Rostita vianda ripopeco: bovida kotleto.

Kotono. Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon. Kotona. El kotono. Kotonujo. Arbeto el la familio de l’ malvacoj (Gossypium).

Koturno (Zool.). Birdo el la vico de la kokoj (Coturnix).

Kovi. Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.

Koverto. Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.

Kovri. Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan: kovri la kapon per tuko; kovri tombon per floroj. Kovrilo, kovraĵo. Objekto uzata por kovri. Malkovri. — 1. Forpreni objekton, kovrantan alian objekton: Salutante sur la strato, oni malkovras la kapon. — 2. Trovi ion, kio estis kaŝita, nekonata: malkovri Amerikon, malkovri sekreton. Komparu: Elpensi.

1 ... 51 52 53 54 55 56 57 58 59 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)