Ekzerco 126
a) La gepatroj de Jozefo tre ĉagreniĝis… La verbo ĉagreni estas transitiva (= ĉagreni iun), sekve kiam mankas objekto oni bezonas la sufikson -iĝ.
b) Homo plene vivas nur tiam, kiam li havas krean ĝojon en sia ĉiutaga laboro. La propra laboro kaŭzas la krean ĝojon, ne la laboro de alia persono, sekve oni devas uzi la refleksivon, resendante al «li».
c) En tiu tempo oni ne vidis tiom da novaj konstruaĵoj, kiel nun. Post la prepozicio da neniam povas esti akuzativo.
d) Boteloj plenaj de akvo (aŭ plenaj je akvo). «Plena» ja ne estas vera mezuro de kvanto.
e) La ministro enoficigis tiun pastron kiel anstataŭantan episkopon. Se la frazo estus nominativa, ĝi signifus, ke la ministro estis la anstataŭanta episkopo.
f) Kiam vi bruligas fajron, tre gravas, kian lignon vi surmetas. «Kion lignon» signifas nenion — ĝi estas duobla substantiva objekto.
g) Post la temanĝo (aŭ) Preninte la temanĝon, ni veturis hejmen. En la donita frazo, «La temanĝo prenita» estas substantiva frazo tute ne ligita al io ajn alia en la propozicio.
h) Mi ne scias, ĉu tiu poŝtmarko… Se estas kondiĉa.
i) La kongreso okazos de la 20-a ĝis la 27-a de majo. Post la prepozicioj de kaj ĝis ne povas esti akuzativo.
j) Tiun beston oni nomas talpo. Nominativo predikativa.
Ekzerco 131
a) La kongreso komenciĝis la 3-an de aŭgusto. Akuzativo montras ellason de prepozicio.
b) En la akceptejo regis vigla atmosfero. Nominativo, ĉar temas pri la subjekto de «regis».
c) Ĉar mi estas abonanto de via gazeto, bonvolu publikigi mian anonceton. La frazo kun «kiel» signifis, ke la redaktoro estas abonanto de sia gazeto!
d) Li faris decidon, kiu mutigis lian edzinon pro mirego. La refleksivo sian signifis, ke temas pri la edzino de «kiu» = la decido!
e) … kiujn li skribis dum sia libertempo … «Lia» signifis la libertempon de iu alia persono.
f) La sekretario elparolis vortojn jam de longe atenditajn (adjektivo priskribanta la «vortojn», do akordiganta laŭ nombro kaj kazo).
g) Ĉesigu vian petoladon! La verbo «ĉesi» estas netransitiva (ne havas objekton), tial necesas la sufikso -ig.
h) Niaj gastoj ankoraŭ ne alvenis. La vorto «ne» aplikiĝas al la verbo «alvenis», do staras rekte antaŭ ĝi.
i) Mia amiko montris al mi gravan dokumenton. Duobla akuzativo (unu rekta objekto, unu montranta ellasitan prepozicion) kaŭzas konfuzon kaj malkomprenon.
j) Multaj ribelintoj estas en la karceroj. Karcero estas jam loko, do ne necesas la sufikso -ej.
Ekzerco 150
a) Tia estis la lernejo. «Tiel» montras manieron, do estas adverba; tia priskribas la lernejon, do estas adjektiva.
b) … teatraĵeton, verkitan de la prezidanto. Adjektivo akordiĝas kun sia substantivo.
c) … malfermis siajn monujojn … Ili ja ne malfermis la monujojn de aliaj personoj!
d) … ĉar estas grave koni la opinion … La «ĝi» estas erara, ĉar ĝi aludas al neniu substantivo;temas ĉi tie pri senpersona verbo.
e) Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron. Akuzativo, ĉar la frazo post «kiel» rilatas al «Esperanton», kaj ne al ili.
f) La nova kurso komenciĝos post du semajnoj. la verbo «komenci» estas transitive kaj postulas objekton, sekve oni netransitivigas ĝin per la sufikso -iĝ.
g) Ni tre ĝojus, se vi povus plenumi nian peton. Temas pri kondiĉo, ne pri tempo.
h) La aliĝoj estos akceptataj nur ĝis la fino de junio. Temas pri daŭra periodo, dum kiu la akceptado senĉese okazados. «Akceptitaj» signifus, ke dum la koncerna periodo la akcepto jam pli frue o1 tio okazis.
i) … en la neevoluintaj landoj! La verbo «evolui» estas jam netransitiva.
j) … estas daŭre ŝanĝiĝanta. La verbo «ŝanĝi» estas transitiva kaj postulas objekton; sekve oni netransitivigas ĝin per la sufikso -iĝ.
Ekzerco 157
a) «Tiel grandan kunvenon ni ankoraŭ ne vidis!»