La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
- Автор: де Сервантес Сааведра Мигель
- Год: 2016
- Язык: эсперанто
- Год: Hispana Esperanto-Federacio
- Переводчик: Fernando de Diego
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha». Краткое содержание книги:
La traduko de Don Quijote en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
José Antonio del Barrio
Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
—Sendube vi pravas en ĉio, sinjoro —respondis Sancho—, kaj mi estas azeno. Sed mi ne komprenas, kial la vorto azeno eskapas el mia buŝo, ĉar oni ne devas mencii la ŝnuron ĉe pendumito. Donu al mi la leteron, kaj ĝis la revido. Mi jam volas ekiri.
Don Quijote elprenis la kajeron, apartiĝis iom, komencis tre flegme skribi la leteron kaj, fininte ĝin, vokis la ŝildiston kaj diris, ke li volas legi ĝin al li, por ke li ĝin enmemorigu, ĉar la letero povus perdiĝi survoje, se konsideri lian aĉan sorton.
—Via moŝto skribu la leteron du tri fojojn en la kajero, donu ĝin al mi, kaj mi ĝin portos kun granda zorgo, tial, ke estus tute absurde pensi, ke mi kapablas parkeri ion. Mi havas tiel mavan memoron, ke mi ofte forgesas eĉ mian propran nomon. Tamen, legu ĝin al mi, kaj mi aŭskultos vin kun plaĉo, ĉar certe ĝi estas tiel perfekta, kiel presita peco.
—Aŭskultu do —diris don Quijote.
Suverena kaj sublima sinjorino: La vundito de la sago de la foresto, la persono, kies koro rompiĝis ĝis la lasta fibro, deziras al vi ho dolĉega Dulcinea de El Toboso, la sanon al li mankantan. Se via belo min ignoras, se via sento ne sin turnas al mi, se via disdegno faras pli peza ankoraŭ mian aflikton, mi, kvankam hardita suferi, ne povos plu elteni ĉi angoron, kiu estas, ne nur severa, sed longe daŭra. Mia bona ŝildisto Sancho detale informos vin, ho sendanka belulino, amata malamikino mia, kiel mi statas pro via persono. Se vi bonvolos savi min, mi estos via; se ne, faru laŭplaĉe, kaj mi, metante finon al mia vivo, kontentigos vian kruelon kaj mian aflikton.
Ĝismorte via,