(I. Kor. 15, 13—14)
La aŭtoro estas bone konata al rusaj legantoj kaj havas apartan meriton en
disvastigo de esperanto en Ruslando. Jes ja, multfoje okazis, ke iu rusa
SF-ŝatanto legis librojn de Harrison, trovis favorajn menciojn pri esperanto,
ekinteresiĝis kaj skribis al la adreso de ELNA, indikita en la libro. Poste de
tie venis respondo kun moskva kontakt-adreso. Laŭ tiu bizara vojo jam venis
dekoj da leteroj. Jam pro tio ni devus danki s-ron Harrison, kaj eldono de la
libreto estas nia modesta omaĝo al li. Indus fari tion pli frue, ĉar trafa
estas la elekto de la verko.
La novelo levas gravan problemon, speciale aktualiĝintan nun nialande. Ial
lastatempe ekregis la opinio, ke sole religio (laŭ iuj — kristana, sed iuj
asertas, ke ajna) montras la ĝustan vojon por progreso kaj perfektiĝo de la
homo, sole ĝi faras la homon nobla, bonkora, hom-ama, pacema, anime pura…
Ateistojn oni dume ne persekutas, sed rilatas al ili suspekteme. Preskaŭ ĉiuj
famaj aktoroj, politikistoj k.s. rapidas deklari sian religiemon. Nu, mi
absolute ne povas kompreni, kial por esti bonkora, oni devas kredi, ke la ĉielo
estas solida, ke la mondo aperis dum 7 tagoj antaŭ ĉ. 7000 jaroj k.s. (Nur ne
diru, ke ĉion ĉi endas kompreni metafore! Se vi dirus tion antaŭ 500 jaroj,
bela lignofajro estus aranĝita dediĉe al vi…).
Por ĉiu san-cerba homo kun mezlerneja klero evidentas, ke por la dio ne restas
loko en nia mondo, tiu nocio malbezonatas kaj simple ne havas sencon. Certe,
ekzistas homoj tro pigraj por funkciigi la propran cerbon, ili pretas kredi ion
ajn. Ja estas oportune, se oni ne bezonas pensi, sed nur aŭskultas pastron,
guruon aŭ partian sekretarion. Koncerne pacemon kaj hom-amon, ni rememoru, ke
dum la socialismo religio estis subpremata. Sed tiam en Sovetunio kaj
Jugoslavio diversaj popoloj kunvivis pace kaj trankvile. Poste homoj “rememoris
la Dion” (ĉiu la propran). La rezulto videblas… Kaj jen la novelo de Harrison;
la situacio, kiel ĉiam en SF, estas modelita por plej serioze esplori la temon,
eliminante ĉion, kio povus nebuligi la ĉefan problemon.
En la mondo Vesker loĝas pensantaj amfibioj — eble primitivaj laŭ la homa
vidpunkto, kun rigida komputileska logiko, mense sanaj kaj malkapablaj mensogi.
Ili malhavas religion kaj tute feliĉe, bonorde kaj trankvile vivas sen ĝi. “Ili
havas tondron, arbojn kaj akvon sen havi tondrodiojn, arbofeojn aŭ akvonimfojn.
Ili havas neniajn malbelegajn dietojn, tabuojn aŭ sorĉojn por malagrabligi kaj
limigi iliajn vivojn.”
Sur tiu planedo, laŭ kaprico de blinda sorto, renkontiĝas du teranoj: pragmata
komercisto Johano Garto, strebanta al propra profito, sukcesinta dum unu jaro
nemalbone regi lokan mastrumadon, kaj “altspirita” pastro Marko, veninta por
“savi la animojn” de la indiĝenoj (kiuj tion absolute ne bezonas; neniu petis
aŭ invitis lin!). Dekomence Garto ĉiel, eĉ per krudaj minacoj, penas malhelpi
alvenon de la pastro. Ŝajne li defendas nur propran komercan monopolon (fakte
ne atencitan), sed la realo iĝas pli komplika. Garto klopodas protekti ankaŭ la
menson de la Veskeroj, intuicie sentante, ke la misia agado alportos nenian
bonon. La Veskeroj perceptas la mondon tia, kia ĝi estas reale. “Ili ricevas
plezuron de siaj vivoj — kaj dolorigas neniun.” Nature, ajna religio faros
nenion krom “konfuzo de iliaj mensoj ankoraŭ freŝaj”. La pastro havas firman
propran opinion kaj penas spite ĉion plenumi la sanktan devon.
Kiu estas pli rigid-mensa: ĉu la naivaj indiĝenoj aŭ la misiisto, havanta solan
celon en ajnaj kondiĉoj — sciigi la “Dian vorton” al primitivuloj, kiuj tion ne
konas? La vivo respondas tiun demandon subite kaj tragike…
Dekomence ĉio bonordas. Veskeroj, gvidataj de la pastro, konstruis preĝejon,
diligente studis religiajn librojn. Tamen en iliaj “rigidaj” mensoj neeviteble
aperas simplaj naturaj demandoj: “Kiu kreis Dion? Kial la universo ne povas
esti ĉiamekzista, sen kreinto”. Kaj al la aplomba diro de l' pastro: “Havu
fidon, nur tion vi bezonas. Nur kredu,” sekvas nerefutebla: “Kiel ni povas
kredi sen pruvoj?” La simplanimaj indiĝenoj laŭ sia rigida logiko postulas
pruvi ekziston de dio. “Dio faros por ni miraklon, tiel pruvante, ke li
observas nin”. Certe, ili bezonas miraklon ne bagatelan, sed la plej gravan el
la bibliaj. La krucumita profeto devas resurekti, aliel vanas la kredo… La
“cinika” komercisto plenforte penas defendi, savi sian ĵusan malamikon, ĉar li
tro bone antaŭvidas la okazontan tragedion.
Tamen li estas sola kontraŭ amaso, do senpova. La povra “profeto” estas
krucumita. Iuj legantoj de la libreto povas raviĝi pro la “heroeco” de la
misiisto, kiu, tamen, mortante kriegas pro hororo, forgesinte pri ajna dio…
Kiam ĉio estas finita, veskera protagonisto demandas kun espero: “Li
resurektos, ĉu ne, Garto?” Ricevinte senesperige nean respondon, li elpremas:
“Do ni ne estos savitaj? Ni ne fariĝos puraj”. Kaj la saĝa terano diras: “Puraj
vi estis. Jen la terure malbela fia flanko de l' afero. Puraj vi ja estis…”
La vivo (ĉu iu diros, ke Dio?) justigis ĉion. Veskeroj pluiros sian dornozan
vojon al progreso, sed en iliaj mensoj restos la amara sperto de kunpuŝiĝo kun
religio. Ĉu ili ne estus pli feliĉaj sen tiu epizodo? Ĉu tiom necesas obstina
agado de misiistoj inter “sovaĝuloj”, ĉu ĝi povas savi iun? Ĉu iu arogos plu
gurdi pri nepreco de la t.n. spirita renaskiĝo?..