Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » La dua libro de l’ lingvo internacia
La dua libro de l’ lingvo internacia - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La dua libro de l’ lingvo internacia

Электронная книга - «La dua libro de l’ lingvo internacia». Краткое содержание книги:

The “Dua Libro de l’ lingvo internacia” (Second Book of the International Language) was the second publication to describe the international language Esperanto (then called Lingvo Internacia, “international language”), and the first book ever to appear entirely in Esperanto.
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 14
Перейти на страницу:

7

Vort·o·j kun·met·it·a·j est·as kre·at·a·j per simpl·a kun·lig·ad·o de simpl·a·j vort·o·j; pren·at·a·j est·as ordinar·e la pur·a·j radik·o·j, sed, se la bon·son·ec·o aŭ la klar·ec·o postul·as, oni pov·as ankaŭ pren·i la tut·a·n vort·o·n, t.·e. la radik·o·n kun·e kun la fin·iĝ·o. — La lingv·o inter·naci·a esper·as far·iĝ·i ian lingv·o tutmond·a. — La unu·tag·a reg·ad·o de tiu ĉi estr·o ne rest·is sen post·sign·o·j. — Tio est·as frukt·o de li·a unu·a·temp·a verk·ad·o. — Ni maten·manĝ·as ĉian je l’ dek·a hor·o antaŭ tag·mez·o. — La pord·o·kurten·o·j de li·a dorm·o·ĉambr·o est·as de flav·ruĝ·a kolor·o. — Nenian insult·u, ne parol·int·e kun la insult·ot·o. — Met·u la libr·o·n sur la tabl·o·n. — La libr·o jam est·as sur la tabl·o. — Li en·ir·is la ĉambr·o·n (aŭ en la ĉambr·o·n). — Ĉu vi est·as kontent·a je mi·a donac·o? — Li ek·dorm·is je etern·e. — Ŝi est·as la unu·a balet·ist·in·o en ni·a teatr·o. — Kia meĥanik·ist·o far·is tiu·n ĉi maŝin·o·n? — Li est·as direktor·o en fabrik·o de tabak·o. — La politik·o de ni·a ministr·o montr·as, ke li est·as bon·a diplomati·ist·o. — La histori·o de la civiliz·ad·o est·as tre interes·a. — Li korespond·as telegraf·e kun ĉiu·j agent·o·j.

8

Kia grand·a brul·o! kio brul·as? — Lign·o est·as bon·a brul·a material·o. — La fer·a baston·o est·as brul·e varm·eg·a. — Iu ven·is; demand·u li·n, kiu li est·as, kaj se li est·as tiu, kiu·n mi atend·as, send·u li·n al mi; neni·u·n ali·a·n mi hodiaŭ vol·as vid·i … ne, mi decid·is ali·e: send·u ĉiu·n, kiu ajn li est·os. — Ian mi ven·is al li kaj mi trov·is li·n liber·a; tio ĉi mi·n fort·e mir·ig·is, ĉar kian ·a·j·n mi ven·as, li ĉian sid·as super labor·o, kaj li nenian est·as liber·a. — Kia·j vort·o·j pov·as est·i far·at·a·j el la vort·o·j: «ia», «ial», «ian», «i·e», «iel», «ies», «io», «iom», «iu»? — La kiom·a·n foj·o·n li jam ripet·is si·a·n rakont·o·n? — Ĉu oni pov·as dir·i: help·i la frat·o·n (anstataŭ: al la frat·o), ob·e·i la patr·o·n (anstataŭ: al la patr·o), rid·i li·a·n mal·saĝ·ec·o·n (anstataŭ: je li·a mal·saĝ·ec·o), plor·i la perd·o·n (anstataŭ: pro la perd·o)? Jes; ĉar se la senc·o ne montr·as klar·e, kia·n prepozici·o·n ni dev·as uz·i, ni ĉia·n pov·as uz·i la vort·o·n «j·e», aŭ la akuzativ·o·n sen prepozici·o.

9

Li·a mal·ben·ad·o ne ĉes·as; sed neni·a el li·a·j mal·ben·o·j pov·as mi·n iom mal·help·i. — La hieraŭ·a du·hor·a paf·ad·o ne est·is por mi tiel terur·a, kiel la du paf·o·j, kiu·j·n mi aŭd·is hodiaŭ. — Li kur·is sur la kamp·o·n. — Li kur·ad·is ĝis li fal·is. — La lav·ist·in·o alport·is mi·a·n tol·aĵ·o·n: ĉemiz·o·j·n, kol·um·o·j·n, man·um·o·j·n kaj viŝ·il·o·j·n (oni nom·as ĝi·n tol·aĵ·o, kvankam ne ĉio est·as far·it·a el tol·o). — Anstataŭ vin·o li en·verŝ·is en mi·a·n glas·o·n ia·n mal·agrabl·a·n acid·aĵ·o·n, kaj tiu·n ĉi mal·klar·a·n fluid·aĵ·o·n li dev·ig·is mi·n el·trink·i. — Ne ĉia bel·aĵ·o est·as util·a. — En la angul·o kuŝ·is am·as·o da mal·nov·a fer·aĵ·o. — Sinjor·o N. est·as senat·an·o. — La vilaĝ·an·o vend·is al la komerc·ist·o cent·o·n da ov·o·j. — La nombr·o da krist·an·o·j est·as pli grand·a, ol la nombr·o da mahomet·an·o·j. — Ne ĉiu rus·uj·an·o est·as rus·o. — Mi est·as vi·a kun·land·an·o, ĉar mi ankaŭ est·as ital·uj·an·o. — Ili venk·os, ĉar ili·a milit·ist·ar·o est·as glor·a pro si·a disciplin·o. — La har·ar·o de·fal·is de li·a kap·o, kaj mi vid·is grand·a·n sen·har·aĵ·o·n, kiu·n li pro mal·ver·a hont·o ĉian tiel zorg·e kaŝ·is.

10

Li promen·ad·is, akompan·at·a de si·a·j lern·ant·o·j. — Mi est·as la zorg·ant·o de tiu ĉi infan·o, kaj ĝi est·as mi·a zorg·at·o. — Vi·a kurac·at·o est·as mi·a kon·at·o. — Ŝi oft·e sonĝ·as mort·int·o·j·n. — Plend·it·o, kio·n vi pov·as dir·i por vi·a prav·iĝ·o? — Ŝi est·as en la kvar·a monat·o de nask·ont·ec·o. — La juĝ·ej·o est·is jam plen·a, kaj oni en·konduk·is la juĝ·ot·o·n. — La parenc·o de mi·a edz·o aŭ la edz·o de mi·a parenc·o, est·as mi·a bo·parenc·o. — La patr·o de mi·a edz·in·o est·as mi·a bo·patr·o. — Mi est·as la bo·frat·o de Helen·o, ĉar ŝi est·as la edz·in·o de mi·a frat·o; ŝi est·as mi·a bo·frat·in·o. — Karol·o est·as mi·a ne·propr·a fil·o (aŭ du·on·fil·o), ĉar mi est·as la du·a edz·o de li·a patr·in·o. — Petr·o kaj Mari·o est·as jam sufiĉ·e mal·jun·a·j, tam·e·n oni ankoraŭ vok·as ili·n Peĉj·o kaj Manj·o. — Aŭguĉj·o kaj Aŭgunj·o est·as bon·a·j infan·o·j. — Dis·ir·u, sinjor·o·j, ĉar amas·e star·i sur la strat·o est·as mal·permes·it·a. — Li dis·ŝut·is la alumet·o·j·n sur la tut·a plank·o. — Vi·a parol·o est·as por mi tut·e ne kompren·ebl·a. — Li rakont·as afer·o·n tut·e ne kred·ebl·a·n. — Vi skrib·as tre ne·leg·ebl·e. — Vitr·o est·as tra·vid·ebl·a.

11

Mi mir·as la saĝ·ec·o·n kaj la honest·ec·o·n de tiu ĉi hom·o. — La leĝ·ec·o de li·a far·o ne est·as por mi mal·cert·a, ĉar ĉio, kio·n li far·as, est·as tut·e leĝ·a. — Viv·u la frat·ec·o de l’ popol·o·j. — Vir·in·o, kiu si·n okup·as je kudr·ad·o, est·as nom·at·a kudr·ist·in·o, kaj ŝi·a edz·o est·as nom·at·a kudr·ist·in·edz·o. — Ŝi ne est·as doktor·in·o, sed nur doktor·edz·in·o. — Je l’ dek·a hor·o vesper·e la kort·ist·o ferm·as la pord·eg·o·n de l’ dom·o. — Mi ne pov·is ne ek·plor·i, kian mi vid·is, kiel la mal·riĉ·eg·ul·o pet·eg·is la mastr·o·n de l’ bel·eg·a palac·o pri pec·o da pan·o. — La legend·o·j rakont·as pri grand·eg·ul·o·j, kiu·j vol·is batal·i kun la di·o·j. — La veter·o est·is mal·bon·a, kaj mi mal·varm·um·is; la kurac·ist·o konsil·is al mi ir·i en ŝvit·ban·ej·o·n. — Ni·a fidel·a serv·ant·o mort·is en la mal·san·ul·ej·o. — Kun la libr·o·j en la man·o la infan·o ir·is en la lern·ej·o·n. — Aŭd·int·e tio·n ĉi, li ek·plor·is. — Ek·brul·ig·u kandel·o·n, ĉar est·as jam mal·lum·e. — La tondr·o est·is tiel fort·a, ke la vitr·o·j de ni·a·j fenestr·o·j ek·trem·is. — Mal·pac·int·e kun si·a edz·in·o, li eks·edz·iĝ·is je ŝi. — Li est·as eks·general·o; serv·int·e en la milit·ist·ar·o tri·dek jar·o·j·n, li eks·iĝ·is. — Mi·a koleg·o est·as tre kred·em·a: li kred·as ĉio·n, kio·n oni dir·as al li. — Eduard·o est·as tre ek·koler·em·a kaj venĝ·em·a, kaj li·n ofend·i est·as danĝer·e. — Est·u labor·em·a, ŝpar·em·a kaj sin·gard·em·a! — La religi·o dir·as, ke la anim·o est·as ne·mort·em·a, kvankam la korp·o est·as mort·em·a.

12

La patr·o donac·is al mi kolekt·uj·o·n, kaj li mem ĵet·is en ĝi·n la unu·a·n mon·er·o·n. — Hieraŭ fal·is grand·a hajl·o; ĉiu hajl·er·o pez·is pli ol kvin·dek gram·o·j·n. — La plej mal·grand·a fajr·er·o est·as sufiĉ·a por eksplod·ig·i la pulv·o·n. — Vi·a regn·estr·o est·as reĝ·o de Prus·uj·o kaj imperi·estr·o de German·uj·o. — Se la ŝip·estr·o ordon·as, la ŝip·an·o·j dev·as ob·e·i. — Star·ant·e sur la supr·o de l’ mont·et·o, kiu est·as apud ni·a dom·o, li vid·is la tut·a·n ĉirkaŭ·aĵ·o·n. — Sid·ant·e sur seĝ·o, kaj ten·ant·e la pied·o·j·n sur benk·et·o, li dorm·et·is. — Tre plaĉ·as al mi la blu·et·a fum·o de l’ cigar·o, kiu·n vi fum·as. — Promen·ant·e sur la ale·o, ni renkont·is la ge·doktor·o·j·n N., kiu·j invit·is ni·n al la bal·o, kiu·n ili hodiaŭ don·as; ni ir·os kun plezur·o, ĉar la ge·mastr·o·j esper·ebl·e zorg·os, ke la gast·o·j bon·e pas·ig·u la temp·o·n. — Mi vetur·os hodiaŭ al mi·a·j ge·onkl·o·j. — Li pag·is por la kok·id·o tiom, kiom oni ne pag·as eĉ por kok·o. — La Napoleon·id·o·j esper·as ricev·i la tron·o·n de Franc·uj·o.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 14
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)