Tra dezerto kaj praarbaro [en Esperanto]
- Автор: Сенкевич Генрик
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Mieczys,law Sygnarski
- Жанр: Путешествия и география
Электронная книга - «Tra dezerto kaj praarbaro [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Sed Staĉjo, kiu ne maltrankviliĝis efektive, ĉar li kalkulis ke eĉ se alkurus tuta aro de tiuj bestoj, fortimigus ilin certe la fajrobrilo — ekridetis spiteme kaj diris:
— Bone, bone! Kaj se la elefantoj aperos, tiam vi ne ploros pro timo, ho ne! — nur al vi ŝvitos la okuloj, kio okazis jam dufoje.
Kaj li komencis imiti ŝin moke:
— Mi ne ploras, nur miaj okuloj ŝvitas…
Sed Nel, vidante lian gajan mienon, divenis, ke neniu danĝero minacas plu al ili.
— Kiam ni malsovaĝigos ĝin — ŝi diris — tiam miaj okuloj ne ŝvitos, eĉ se dek leonoj blekegus.
— Kial?
— Ĉar ĝi defendos nin.
Staĉjo silentigis la hundon, kiu ne ĉesis respondi al la elefanto, post kio li pripensis iom kaj parolis jene:
— Vi ne pripensis unu aferon, Nel. Ni ja ne restos ĉi tie por ĉiam, sed ni vojaĝos plu. Mi ne diras, ke tuj… ĉi tie la loko estas bona kaj saniga, ni decidis do restadi… eble unu semajnon, eble du, ĉar vi kaj ni ĉiuj meritas la plenan ripozon. Nu, bone! Tiel longe kiel ni estos ĉi tie, ni nutros la elefanton, kvankam tio estas por ni ĉiuj granda laboro. Sed ĝi estas ja enfermita kaj ni ne povas kunpreni ĝin. Sed kio poste? Ni foriros kaj ĝi restos ĉi tie kaj ree turmentiĝos pro malsato, ĝis ĝi finfine pereos. Tiam ni bedaŭros ĝin eĉ pli.
Nel tre malĝojiĝis, kaj dum kelka tempo ŝi sidis silente, evidente ne sciante, kion respondi al tiuj trafaj rimarkoj, sed post momento ŝi levis la kapon kaj, reĵetinte la hartufeton, kiu kovris iom ŝiajn okulojn, ŝi turnis sian fidoplenan rigardon al la knabo:
— Mi scias — ŝi diris — ke, se vi volos, vi elkondukos ĝin el tiu intermonto.
— Mi?
Kaj ŝi, etendinte la fingreton, tuŝis per ĝi la brakon de Staĉjo kaj ripetis:
— Vi!
La malgranda, ruza virineto komprenis, ke ŝia fido flatos la knabon kaj ke de tiu tempo li komencos ĉiam pripensi, kiamaniere liberigi la elefanton.
La nokto pasis kviete kaj kvankam sur la suda parto de la firmamento ariĝis multaj nuboj, la mateno estis belvetera. Je la ordono de Staĉjo Kali kaj Mea okupiĝis tuj post la matenmanĝo pri la kolektado de melonoj, akaciaj silikvoj kaj freŝaj folioj, krom tio pri la kolektado de herbo kaj de ĉiuspeca nutraĵo por la elefanto, kion ili metis poste ĉe la rando de la intermonto. Ĉar Nel volis nepre mem manĝigi sian novan amikon, Staĉjo eltranĉis por ŝi el juna branĉriĉa figujo ion similan al forkego, por plifaciligi al ŝi la malsuprenĵetadon de la provizaĵoj sur la fundon de la intermonto. La elefanto trumpetadis de la mateno, postulante videble la nutrajon, kaj kiam ĝi poste ekvidis ĉe la rando la saman blankan estaĵeton, kiu nutris ĝin hieraŭ, ĝi salutis ŝin per gaja trumpetvoĉo kaj tuj etendis al ŝi sian rostron. Ĉe la matenlumo ĝi ŝajnis al la infanoj ankoraŭ pli giganta ol hieraŭ. Malgrasa ĝi estis ja vere, sed ĝi aspektis jam pli vigle kaj turnis al Nel siajn malgrandajn penetremajn okulojn preskaŭ gaje. Nel eĉ asertis, ke ĝiaj antaŭaj piedoj plidikiĝis dum unu nokto, kaj ŝi komencis malsuprenpuŝi la nutraĵon kun tia fervoro, ke Staĉjo devis haltigi ŝin, kaj fine, kiam ŝi tro laciĝis, anstataŭi ŝin en la laboro. Ili ambaŭ amuziĝis bonege, kaj precipe ridigis ilin la „kapricoj" de la elefanto. Ĝi manĝis komence ĉion, kio falis apud ĝiaj piedoj, sed baldaŭ, kvietiginte sian unuan malsaton, ĝi komencis elekti. Trafante kreskaĵon, kiu estis por ĝi malpli bongusta, ĝi senpolvigis ĝin frapante kontraŭ la antaŭaj piedoj, post kio ĝi forĵetis ĝin supren per la rostro, kvazaŭ ĝi volus diri: „Manĝu mem tiun bongustaĵon". Fine, kiam ĝi satmanĝis kaj sufiĉe trinkis, ĝi komencis ventumi sin per siaj grandegaj oreloj kun videbla kontenteco.
— Mi estas certa — diris Nel — ke, se ni al ĝi nun alproksimiĝus, ĝi farus al ni nenion malbonan.
Kaj ŝi komencis ĝin voki:
— Elefanto, kara elefanto, ĉu vere vi farus al ni neniun malbonaĵon?
Kaj kiam la elefanto klinis responde sian rostron, ŝi turnis sin al Staĉjo:
— Vidu! — ĝi diras, ke jes.
— Povas esti — respondis Staĉjo. — Ili estas tre inteligentaj bestoj kaj tiu sendube jam komprenis, ke ni ambaŭ estas al ĝi necesaj. Kiu scias, ĉu ĝi ne sentas por ni ankaŭ iom da dankemo; pli bone tamen estas ankoraŭ ne provi, kaj precipe ne provu tion Saba, ĉar la elefanto mortigus ĝin tutcerte. Kaj dumtempe eble ankaŭ ili interamikiĝos.
Pliajn vortojn de admiro pri la elefanto interrompis Kali, kiu, antaŭvidante, ke li devos ĉiutage labori pro la nutrado de la grandegulo, alproksimiĝis al Staĉjo kun kuraĝiga rideto kaj diris:
— Sinjoro granda mortigi elefanto, kaj Kali ĝin manĝi, anstataŭ kolekti herbo kaj branĉoj.
Sed „sinjoro granda" estis jam je cent mejloj for de la intenco mortigi la bestegon, kaj ĉar krome li estis denaske ege vigla, li tuj respondis:
— Vi estas azeno.
Malfeliĉe li forgesis, kion signifas azeno en la lingvo ki-svahili kaj li diris angle „donkey", kaj Kali, ne komprenante la anglan lingvon, videble opiniis tiun vorton iu komplimento aŭ iu laŭdo por si, ĉar post kelka momento la infanoj ekaŭdis, kiel, turnante sin al Mea, li diris fanfarone:
— Mea havi nigra haŭto kaj nigra cerbo kaj Kali estas „donkey".
Post kio li aldonis fiere:
— Sinjoro granda mem diri, ke Kali estas „donkey".
Dume Staĉjo, ordonante al ili ambaŭ, ke ili gardu la fraŭlineton kiel la okulon en la kapo, kaj okaze de iu akcidento ili senprokraste voku lin, li prenis la pafilon kaj iris al tiu deŝirita roko, kiu fermis la intermonton. Alveninte al la loko, li pririgardis ĝin atente, esploris ĉiujn fendiĝojn en ĝi, enŝovis stangon en fendon, kiun li trovis en la malsupra parto de la ŝtonego, mezuris precize ĝian profundecon, poste revenis per malrapida paŝo al la tendaro kaj, malferminte la skatolon kun ŝargaĵoj, li komencis kalkuli ilin. Sed apenaŭ li nombris ĝis tricent, kiam el la baobabo, kiu kreskis je 50 paŝoj de la tendo, aŭdiĝis la voĉo de Mea:
— Sinjoro, sinjoro!
Staĉjo alproksimiĝis al la giganta arbego, kies trunko, putrinta ĉe la tero, aspektis kvazaŭ turo, kaj demandis:
— Kion vi volas?
— Ne tro malproksime oni vidas multajn zebrojn kaj pli fore paŝtas sin antilopoj.
— Bone. Mi prenos la pafilon kaj iros, ĉar oni devos fumaĵi viandon. Sed por kio vi surgrimpis la arbon kaj kion vi tie faras?
La knabino respondis je tio per sia malgaja kantvoĉo:
— Mea vidis la neston de grizaj papagoj kaj volis alporti ilin al la juna fraŭlineto, sed la nesto estas malplena, do Mea ne ricevos kolringon.
— Vi ricevos ĝin pro tio, ke vi amas la fraŭlineton.
La juna negrino tuj malsuprengrimpis laŭ la malglata arboŝelo kaj kun ĝojplenaj okuloj, ŝi komencis ripeti:
— Ho jes! Jes! Mea amas ŝin tre — kaj kolringon same!
Staĉjo glatumis favore ŝian kapon, post kio li prenis la pafilon, fermis la skatolon kun ŝargaĵoj kaj ekiris al la loko, kie paŝtis sin zebroj. Post paso de duonhoro la resono de pafo atingis la tendaron, kaj post unu horo la malgranda ĉasisto revenis kun bona novaĵo, ke li mortpafis junan zebron kaj ke la ĉirkaŭaĵo estas plena de ĉasbestoj, ĉar li vidis de sur la altaĵo krom zebroj ankaŭ multajn arojn da antilopoj kaj grupeton da „water-buck", t.e. akvaj kaproj, paŝtantaj sin apud la rivero.
Poste li ordonis al Kali preni la ĉevalon kaj sendis lin por la ĉasita besto, kaj li mem komencis diligente rigardi la gigantan trunkon de la baobabo, ĉirkaŭiri ĝin kaj frapi per la karabenkolbo ĝian malglatan arboŝelon.
— Kion vi faras? — demandis Nel.
Kaj li respondis:
— Rigardu, kiel ĝi estas giganta. Dek kvin personoj, preninte sin je la manoj, ne sukcesus certe ĉirkaŭpreni tiun arbegon, kiu memoras eble la tempojn de faraonoj. Sed la trunko en sia malsupra parto estas tute putrinta kaj malplena. Ĉu vi vidas tiun malfermaĵon, tra kiu oni povas facile eniĝi en ĝian internon? Oni povus tie aranĝi kvazaŭ grandan ĉambron, en kiu ni ĉiuj povus bone loĝi. Venis tio en mian kapon, kiam mi vidis Mea'n meze de la branĉaro kaj poste, ĉasante zebrojn, mi ĉiam pensis pri tio.