La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
- Автор: де Сервантес Сааведра Мигель
- Год: 2016
- Язык: эсперанто
- Год: Hispana Esperanto-Federacio
- Переводчик: Fernando de Diego
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha». Краткое содержание книги:
La traduko de Don Quijote en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
José Antonio del Barrio
Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
Mi aŭskultis en absoluta silento la vortojn de mia amiko, kaj, tiamaniere ili min impresis, ke mi senreplike akceptis ilin kiel bonajn kaj ilin uzis por verki ĉi prefacon, kiu montros al vi, kara leganto, la saĝon de mia amiko, kaj ankaŭ mian bonan sorton, tial, ke mi ricevis tiom da trafaj konsiloj en la ĝusta momento. Kaj vi havos la plezuron trovi senkomplika kaj laŭvera la historion de la fama don Quijote de La Mancha, kiu, laŭ la opinio de la vilaĝanoj de la distrikto Montiel, estis la plej ĉasta amanto kaj la plej kuraĝa kavaliro, kian de multaj jaroj oni ne vidis en la regiono. Mi ne volas emfazi, ke mi faras al vi bonan servon, prezentante al vi tiel faman kaj honestan kavaliron; sed mi volas, ke vi danku min, ke vi konatiĝos kun lia fama ŝildisto Sancho Panza, en kies persono, laŭ mia opinio, mi prezentas al vi epitomon de la sprito propra al la ŝildistoj, kiu sprito dise aperas tra la svarmo de la senutilaj libroj kavaliraj. Kaj, kiel lastaj vortoj, Dio donu al vi sanon, kaj Li ne forgesu min. Vale.[22]
Al la libro de don Quijote de La Mancha
Urganda, la Nekonata[23]
Amadís de Gaŭlio
al don Quijote de La Mancha
Don Belianís de Greklando
al don Quijote de La Mancha
Sinjorino Oriana
al Dulcinea de El Toboso
Gandalín, ŝildisto de Amadís de Gaŭlio,
al Sancho Panza, ŝildisto
de don Quijote de La Mancha
De la Spritulo, poeto temo-miksa,
al Sancho Panza kaj Rocinante
Al Sancho Panza
Jen mi, Sancho, la ŝildisto de Quijote de La Mancha: mi forkuris pied-pele por vivadi kiel saĝa, ĉar la fama Villadiego estis fama kaj konata pro konvena retiriĝo, laŭ La Celestina—diro,[28] libro, laŭ mi, preskaŭ sankta se ĝi montrus sin pli ĉasta.Al Rocinante
Jen mi, Rocinante glora, prapranepo de Babieca, mi servutis sub Quijote pro mia naturo peka. Ĉiam lastis mi en kuroj, sed mi estis diligenta ne maltrafi la furaĝon, laŭ la stilo de Lázaro:[29] li de l’ blinda vinon ŝtelas, metas pajlon kaj sorbetas.Rolando freneza
al don Quijote de La Mancha
[22]
Latina vorto, kiun ĉi tie oni uzas kiel formulon de adiaŭo.
[23]
Sorĉistino kaj amikino de Amadís de Gaŭlio. Oni nomis ŝin «la nekonata», ĉar ŝi ofte transformiĝis, kaj oni ne rekonis ŝin.
[24]
Lope de Vega, kompreneble! Li tre amis inkluzivigi en siajn verkojn sian portreton de belulo.
[25]
Álvaro de Luna, favorito de la reĝo Johano la 2ª; post ol fakte li direktis dum multaj jaroj la regnon, li mortis ekzekutita per hakilhako en 1452. Hanibalo, post sia triumfa kampanjo kontraŭ la Romanoj, fine venenis sin. Francisko la 1ª de Francio, kaptita en la batalo de Pavia en 1535, sidis en prizono en Madrid, ĝis li interkonsentis sian liberon kun la hispana imperiestro Karolo la 5ª. Aludo al la ofte senfortuna fino de tro ambiciaj personoj, kia Lope de Vega mem.
[26]
Nigra sklavo, poste liberigita, de la duko de Sessa. Fariĝis retorikisto kaj poeto en la latina.
[27]
Neologismo: (juna) virgulino.
[28]
Ĉi versaĵo ŝajnas sarkasmo de Cervantes kontraŭ Castillo Solórzano, kaj aludas, ke iam li devis fuĝi por eviti danĝeran situacion. En la hispana, la proverbo «tomar las de Villadiego» signifas «forkuri», kaj ĝin oni mencias, ŝajne unuafoje, en la fama verko La Celestina
[29]
Protagonisto de la pikareska novelo El Lazarillo de Tormes. Cervantes ŝajnas aludi, per la du postaj versoj, ke Castillo Solórzano trompis sian grandan amikon Lope de Vega, seksumante kun lia amatino Camila Lucinda. Pli malpli kaŝe Cervantes mencias tiun saman trompon, interalie, en la soneto De Solisdán al don Quijote de La Mancha.