Tro Plena Gramatiko …
- Автор: Карлинский Семён Аркадьевич, Waringhien Gaston
- Год: 1982
- Язык: эсперанто
- Год: SAT
- Жанр: Критика
Электронная книга - «Tro Plena Gramatiko …». Краткое содержание книги:
La leteroj prezentas du malsamajn konceptojn pri la evoluigo de Esperanto.
Niaj gramatikistoj devus kompreni, ke rilate al esperanto, artefarita lingvo, ili ne devas apliki metodon, kiu taŭgas nur por naciaj lingvoj, en kiuj svarmas absurdaĵoj. Ili devus penadi por difini leĝojn, laŭ kiuj oni povas plej simple kaj tamen klare eldiri siajn pensojn. Bedaŭrinde s-roj K. kaj V. laŭiris la trabatitan, la skolastikan vojon kaj riverencis antaŭ la «tradicio lingva». Vane ili diras en sia antaŭparolo: «…ni devis forgesi ĉiujn naciajn sistemojn kaj konstrui ian absolutan gramatikon bazitan sur la racio.» Se tion ili fakte celis, mi opinias, ke ili plene fiaskis. Cetere oni trovas en tiu antaŭparolo mem refuton al ilia aserto. Racio ne obeas tradicion. Kaj tamen oni povas legi sur la pg. 9:
«Kiu sin bazas nur sur la Fundamenta gramatiko, tiu komencas tie, kie la unuaj verkistoj de Esperanto: por li ne ekzistas tiu lingva trezoraro, kiu evoluis (hazarde, kaprice, malracie – mia rimarko) per la penoj de tiel multaj aŭtoroj. Tiu trezoraro prezentas propre la lingvan «spiriton»; ĝin ni volis kapti en regulojn kaj transdoni en facile konsultebla libro.»
Ne! La «spirito» de nia lingvo ne troviĝas ĉe aŭtoroj, kiuj estas pli malpli sub la influo de naciaj lingvoj. Neniu esperantista verkisto ĝis nun sukcesis tute liberiĝi el la nacieca influo. (Kaj mi mem ne havas tian pretendon). Sekve estas vana penado serĉi en tiaj verkoj la veran spiriton de nia lingvo. La «tradicio lingva» plej ofte ofendas tiun spiriton mem, kiu cetere nun ekzistas nur en embria stato. La vera spirito de nia lingvo estas sennacieca; la esperantistoj devas streĉi sian tutan forton por formeti la naciecan influon. Kaj la celo de gramatikisto devus esti la starigo de simplaj reguloj sentradiciecaj.
Malgraŭ siaj 488 paĝoj la «Plena Gramatiko» ne povis doni al mi konsilon pri duba punkto, kiu antaŭnelonge stariĝis antaŭ mi ĉe relego de letero, kiun mi skribis antaŭ du jaroj. Jen pri kio temas: «Mi pagas ĉi tie trione malpli ol en Tokio…» ĉu ne devus esti obl anstataŭ on? La ideo ja estas obligi la malplion. Sed mi ne faris ŝanĝon pro jena konsidero; on kaj malpli havas malpliigan efikon kaj obl pliigan. Ilia kunigo sekve povus nur konfuzi. Cetere mia korespondanto tre bone komprenis, kion mi volis sciigi al li. Sekve, kial cerbumadi pri klara afero. Nu, tia demando k.a. similaj povos esti okazo por s-roj K. kaj V. aldoni almenaŭ 100 pliajn paĝojn al la tria eldono. Kaj nun mi komprenas, ke por trarecenzi ĉi tiun verkon mi devus ankoraŭ longe skribadi. Se tiel mi farus, la Red. de nia Revuo sendube opinius, ke miavice mi volas repage embarasi lin…
Konklude mi do sincere kaj senmalice konfesas, ke la tutlegado de tiu verko lasis al mi la malagrablan impreson, ke jam de 20 jaroj mi uzadas nian lingvon, nesciinte – kaj nun eĉ malpli – ĝiajn gramatikajn regulojn… Kompatinda popolo esperantista! Ĝi nun disponas je tro Plena Gramatiko, dum mankas sufiĉe Plena Vortaro. – En ĉi-lasta verko ja ne troviĝas geografiaj kaj historiaj nomoj. S-roj K. kaj V. pli utile aplikus sian kleron kaj erudicion per ties kompilado ol per skolastika provo klarigcele malklarigi nian simplan lingvon…
Se mi kapablus kiel la Budapeŝta gramatikisto rajdi Pegason[3], mi provus fari versojn pri jenaj bildoj, kiuj nun aperas antaŭ miaj okuloj:
Prefere mi rekomendu al la legantoj la solan regulon, kiun mi mem ĉiam provis obei; ĝi estas eldirita de s-ro Teofilo Kar (Cart), la mortinta prezidanto de la Akademio: «Kio en nia lingvo estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj tamen ne klara, tio estas malbona» (laŭmemore citita). Kaj mi aldonu: Kiam vi skribas en esperanto, pensu, ke tiam vi estas civitano de Esperantio kaj sekve devas streĉi la volon por senigi vin je ĉia nacieca influo…