Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 380 381 382 383 384 385 386 387 388 ... 556
Перейти на страницу:

45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 46 Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo. 47 Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo. 48 Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi. 49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

Ĉapitro 21

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael. 3 Kaj diru al la lando de Izraeclass="underline" Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn. 4 Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo. 5 Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien. 6 Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj. 7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 9 Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita; 10 ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno? 11 Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto. 12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn. 13 Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo. 14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn. 15 Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado! 16 Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras. 17 Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 19 Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon. 20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon. 21 Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton. 22 Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon. 23 Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.

24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj ― pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano. 25 Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj ― 26 tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos. 27 Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.

28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu; 29 pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj. 30 Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin. 31 Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj. 32 Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.

Ĉapitro 22

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2 Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn? 3 Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi! 4 Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj. 5 Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan maltrankvilecon. 6 Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon. 7 Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi. 8 Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis. 9 Kalumniantoj estis ĉe vi, por verŝi sangon; sur la montoj oni manĝis ĉe vi, malĉastaĵojn oni faris meze de vi. 10 Nudaĵon de patro oni malkovris ĉe vi, perfortis virinon dum ŝia monataĵo. 11 Oni faris abomenindaĵon kun la edzino de sia proksimulo, oni malpurigis sian bofilinon per malĉastaĵo, oni perfortis ĉe vi sian fratinon, filinon de sia patro. 12 Subaĉeton oni prenis ĉe vi, por verŝi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis, pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis, diras la Sinjoro, la Eternulo. 13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la verŝado de sango, kiu estis meze de vi. 14 Ĉu via koro rezistos, kaj ĉu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi komencos Mian faradon kontraŭ vi? Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi faros. 15 Kaj Mi disĵetos vin inter la naciojn, kaj Mi dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi vian malpurecon. 16 Kaj vi humiligos vin antaŭ la okuloj de la nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

1 ... 380 381 382 383 384 385 386 387 388 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)