Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне

Электронная книга - «La libro de la spiritoj». Краткое содержание книги:

La libro de la spiritoj
1 ... 34 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 111
Перейти на страницу:
Elekto de la provoj

258. Ĉu, en sia vagado, antaŭ ol komenci novan enkorpan ekzistadon, la Spirito konscias kaj antaŭvidas, kio al li okazos dum tiu ekzistado?

«Li mem elektas la specon de provoj, kiujn li deziras sperti, kaj ĝuste en tio konsistas la libera volo».

— Ĉu ne Dio trudas do la ĉagrenojn de la vivo, kiel punon?

«Nenio okazas sen la permeso de Dio, ĉar neniu krom Li starigis ĉiujn leĝojn, al kiuj la universo obeas. Vi nun demandos, kial Li starigis unu leĝon prefere ol alian? Donante al la Spirito liberecon pri elekto, Dio ŝarĝas la Spiriton per la tuta respondeco pri agoj kaj sekvoj. Nenio embarasas ties estontecon; al la Spirito estas permesate sekvi la vojon tiel de bono, kiel de malbono. Se li falas, restas tamen al li la konsolo, ke ne ĉio estas forfinita por li, ĉar Dio, per Sia boneco, lasas al li la liberecon rekomenci tion, kio ne estis laŭdeve plenumita. Cetere, estas necese distingi tion, kio venas el la volo de Dio, de tio, kion faras la volo de la homo. Se iu danĝero minacas vin, ne vi, sed Dio, ĝin kreis; sed, vi povas eksenti deziron elmeti vin al tiu danĝero, ĉar vi tie vidis rimedon por progreso, kaj Dio tion permesas».

259. Se la Spirito rajtas elekti la provojn, kiujn li devas trapasi, ĉu do sekvas, ke ĉiaj ĉagrenoj, kiujn ni travivas, estas antaŭviditaj kaj elektitaj de ni mem?

«Ciaj ne estas la ĝustasenca vorto, ĉar oni ne povas diri, ke vi elektis aŭ antaŭvidis eĉ la plej bagatelajn aferojn, ĉion, kio al vi okazas en la mondo; vi elektis la specon de provoj: la cirkonstancaj okazetoj rezultas de la pozicio, kiun vi okupas, kaj, ofte, de viaj agoj mem. Se la Spirito volis naskiĝi, ekzemple, ĉe maliculoj, li ja sciis la danĝerojn, en kiujn li estos trenata, sed li ne antaŭvidis ĉiun el la agoj, kiujn li faros; tiuj agoj estas efiko de lia volo kaj de lia libera decido. La Spirito scias, ke, elektante tiun aŭ tiun alian vojon, li havos antaŭ si tiun aŭ tiun alian specon de luktado; li scias do la specon de sortovicoj, en kiuj li troviĝos, sed li nescias, ĉu okazos tio aŭ tio alia. La detaloj ekestas el la cirkonstancoj kaj el la potenco de la aferoj. Estas antaŭvidataj nur la gravaj okazoj, influantaj la destinon. Se vi iras kavoplenan vojon, vi scias, ke vi devas tre zorgi, ĉar vi riskas fali; sed vi ne scias, kien vi falos, nek, eĉ irante tre singarde, ĉu vi ne falos. Se, laŭirante iun straton, tegolo falos al vi sur la kapon, ne kredu, ke estis „skribite“, kiel oni vulgare diras».

260. Kiel iu Spiritopovas deziri naskiĝi ĉe fihomoj?

«Estas necese, ke li estu sendita al iu rondo, kie li povos trapasi la provon de li petitan. Nu, devas do ekzisti analogeco inter tiu provo kaj tiu rondo. Por kontraŭbatali la instinkton de banditismo, oni devas troviĝi en kontakto kun rabistoj».

— Se do ne ekzistus sur la Tero homoj de malica temperamento, ĉu la Spirito ne trovus tie la rimedon necesan por certaj provoj?

«Ĉu tio estus motivo por plendo? Tio okazas en la superaj mondoj, kien malbono ne estas allasata kaj kie, tial, vivas nur bonaj Spiritoj. Klopodu, por ke la Tero troviĝu plej baldaŭ en tiuj kondiĉoj».

261. Ĉu la Spirito, dum la provoj, al kiuj li devas sin submeti, por atingi la perfektecon, devos sperti ĉiajn tentojn? Ĉu li devas travivi ĉiajn cirkonstancojn, kiuj povos veki en lifieron, ĵaluzon, avarecon, voluptamon k. a.?

«Certe ne; ĉar vi scias, ke iuj laŭiras, ekde sia komenco, vojon, kiu evitigas al ili multajn provojn; sed tiu, lasanta sin konduki sur malbona vojo, riskas ĉiajn danĝerojn proprajn al tiu vojo. Iu Spirito povas, ekzemple, peti riĉecon, kaj tiu-ĉi provo povas esti donita al li; tiam, laŭ sia karaktero, li povas fariĝi avara aŭ malavara, egoista aŭ komplezema, aŭ fordoniĝi al ĉiaj voluptaĵoj; sed tio ne signifas, ke li devas nepre trapasi ĉiujn tiujn inklinojn».

262. Kiel povas la Spirito, ĉe sia komenco, simpla, senscia, sensperta, elekti plenkonscie ian ekzistadon, kaj kial li devas respondipor tiu elekto?

«Manke de lia sperto, Dio montras al la Spirito lian vojon, same kiel vi faras al infano, ekde ties lulilo; sed Dio iom post iom igas la Spiriton fari mem sia elekton, laŭmezure kiel ties libera volo disvolviĝas; kaj tiam, tiu Spirito ofte dekliniĝas kaj ekpaŝas malbonan vojon, se li ne aŭdas la konsilojn de la bonaj Spiritoj; jen, kion oni povus nomi la falo de la homo».

— Kiam la Spirito posedas sian liberan volon, ĉu la elekto de la enkorpa ekzistado dependas ĉiam ekskluzive de lia volo, aŭ ĉu tiu ekzistado povas esti al li ordonata de Dio, por kulpelpago?

«Dio scias atendi; Li ne akcelas kulpelpagon; tamen Li povas ordoni iun ekzistadon al iu Spirito en la okazo, se ĉi-tiu, pro sia malsupereco aŭ malvolonto, ne estas kapabla kompreni, kio estus al li plej utila; Dio agas ankaŭ tiel, kiam Li vidas, ke tiu ekzistado povas utili al la purigo kaj progreso de la Spirito, kaj krome por puno».

263. Ĉu la Spirito faras sian elekton tuj post la morto?

«Ne; multaj, kiel ni jam diris, pensas, ke iliaj suferoj estos eternaj: tio estas puno».

264. Kio gvidas la Spiriton pri la elekto de la provoj, kiujn li devas travivi?

«La Spirito elektas, laŭ la speco de siaj kulpoj, tiujn provojn, kiuj povos esti por li kulpelaĉeto kaj per kiuj li povos pli rapide antaŭeniri. Iuj povas do trudi al si vivon plenan de mizero kaj necesbezonoj, por provi elporti ilin kuraĝe; aliaj provi sin per la tentoj, kiujn vekas riĉeco kaj estreco, multe pli danĝeraj pro iliaj eventualaj trouzo kaj misuzo, kiel ankaŭ pro la fiaj pasioj, kiujn ili naskas; aliaj, fine, volas sin provi per la bataloj, kiujn ili devos elteni ĉe la kontakto kun la malvirto».

265. Se iuj Spiritoj elektas, kiel provon, kontakton kun la malvirto, ĉu aliaj ne faras tiun elekton pro simpatio kaj deziro vivi en rondo konforma al iliaj gustoj, aŭ por povi sin materiale fordoni al materiaj inklinoj?

«Certe kelkaj tiaj ekzistas, sed nur inter tiuj, kies moralo ankoraŭ malmulte disvolviĝis; la sufero venos propramove, kaj ili ĝin pli longe elportos. Pli aŭ malpli frue, ili komprenos, ke la plena satigo de la brutaj pasioj havas por ili bedaurindajn rezultatojn, kiujn ili suferados dum tempo, kiu ŝajnos al ili eterna; kaj Dio povas lasi ilin en tiu stato, ĝis ili komprenos siajn erarojn kaj petos ĉi-tiujn elaĉeti per profitaj suferoj».

266. Ĉu ne ŝajnas nature, ke estu elektataj la malplej penigaj provoj?

«Laŭ via opinio, jes; laŭ tiu de la Spirito, ne; kiam li estas libera de la materio, la iluzio ĉesas, kaj tiam li pensas alie».

La homo, sur la Tero, sub la influo de la korpaj ideoj, vidas nur la penigan flankon de la provoj; tial, ŝajnus al li tute natura la elekto de tiuj, kiuj, laŭ lia vidpunkto, povas kuniĝi kun la materiaj ĝuoj; sed, en la spirita vivo, li komparas tiujn pasemajn kaj bestajn ĝuojn kun la senŝanĝa feliĉo, kiun li duonvidas; kaj, ĉe tio, kiom valoras por li kelkaj nedaŭraj suferoj? La Spirito povas do elekti la plej severan provon kaj, sekve, la plej malfacilan ekzistadon, esperante pli rapide veni al pli bona stato, same kiel malsanulo elektas ofte la plej malagrablan medikamenton, por pli rapide resaniĝi. Tiu, kiu volas alligi sian nomon al la eltrovo de nekonata lando, ne elektas vojon tapiŝitan per floroj; tiu scias la danĝerojn, kiujn li riskos, sed ankaŭ la gloron, kiu lin atendas, se li sukcesos.

1 ... 34 35 36 37 38 39 40 41 42 ... 111
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)