Euhgeno Onegin
- Автор: Пушкин Александр Сергеевич
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Nikolaj Nekrasov
- Жанр: Прочая поэзия
Электронная книга - «Euhgeno Onegin». Краткое содержание книги:
Aresto, ekzekuto, rehonorigo
Nekrasov estis arestita en 1938, kaj kulpigita pri tio, ke li estis organizanto kaj gvidanto de faŝisma, spiona, terorisma organizo de esperantistoj. Pro tiu kulpo li estis mortpafita la 4-an de oktobro 1938. Lia arkivo kaj biblioteko estis neniigitaj; supozeble, tiel pereis multaj liaj nepublikigitaj verkoj kaj tradukoj.
Li estis postmorte rehonorigita kiel senkulpa la 26-an de novembro 1957.
A. S. PUShKIN
EUhGENO ONEGIN
Romano en versoj
El la rusa lingvo tradukis kaj komentis N. V. NEKRASOV
19 3 1
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA
PARIS — LEIPZIG — MOSKVA
ANTAUhPAROLO
La romano «E_u_g_e_n_o O_n_e_g_i_n» de la granda rusa poeto A. S. Pushkin apartenas al malmulta nombro de la epokfarantaj mondverkoj kun tute eksterordinara signifo.
Per «Eugeno Onegin» la rusa literaturo unuafoje ekhavis senkompare brilan nacian majstroverkon, kiu ghis nun restas nesuperita artjuvelo kun eterna valoro.
La fama rusa publicisto kaj literatur-kritikisto V. G. B_e_l_i_n_s_k_i_j (1810 — 1848), kiu ludis tre gravan rolon en la historio de la rusa socio, jene karakterizis la signifon de «Eugeno Onegin»:
«Antau chio, en «Onegin» ni vidas poezie reproduktitan bildon de la rusa socio, prenita dum unu el la plej interesaj momentoj de ghia evoluo. Lau tiu chi vidpunkto «Eugeno Onegin» estas poemo h_i_s_t_o_r_i_a en plena senco de la vorto, kvankam en la nombro de ghiaj herooj mankas ech unu historia persono. La historia valoro de tiu chi poemo estas ankorau pli alta, car ghi estis unua kaj brila provo en tiu chi speco. En ghi Pushkin aperas ne simple kiel poeto nur, sed ankau kiel reprezentanto de la unue vekighinta socia memkonscio: estas merito supermezura! Antau Pushkin la rusa poezio estis ne pli ol kapabla kaj imitema dischiplo de la Europa muzo... Sed kun Pushkin la rusa poezio el timema dischiplo farighis talenta kaj sperta majstro... Kune kun la samtempa genia verko de Gribojedov[182] «Malfelicho pro sagheco», la versa romano de Pushkin starigis firman bazon por la nova rusa poezio, por la nova rusa literaturo...»
Detale analizante plue la tutan enhavon de la romano, B_e_l_i_n_s_k_i_j speciale substrekis la nacian signifon de la verko por la rusa socio en tiu senco, ke «Eugeno Onegin» lau sia enhavo kaj lau siaj ideoj estis unua vere naci-rusa kreajho. Sed tiun chi epiteton oni ne devas kompreni false. Apartenante al la tendaro de la t. n. «okcidentanoj» (t. e. partianoj de la europa kulturo por Rusio) kaj energie kontraubatalante la shovinismemajn «slavofilojn», B_e_l_i_n_s_k_i_j ne estis naciisto kaj, nomante la romanon de Pushkin «vere naci-rusa kreajho», li konsideris nur la veran respegulighon de la reala rusa vivo, ne pli.
Efektive, en la romano «Eugeno Onegin» ni renkontas tre multajn objektojn, faktojn kaj ideojn, kiuj ne estas rusaj lau sia deveno, sed estas nepre alinaciaj. Kaj tamen «Eugeno Onegin» pli fidele kaj bone respegulas la veran rusan nacian vivon, ol iu alia verko kun multe da «samovaroj», «bastoshuoj», «oksikoko» kaj «sarafanoj» (vere naciaj rusaj objektoj).
Kontraubatalante la rusnaciajn puristojn, B_e_l_i_n_s_k_i_j skribis:
«La rusa literaturo estas ne aborigena, sed transplantita kreskajho. Tiu chi cirkonstanco donas specialan karakteron al ghi kaj al ghia historio; ne kompreni tiun chi cirkonstancon au ne direkti al ghi la tutan atenton — signifas kompreni nek la rusan literaturon, nek ghian historion... Iuj kreskajhoj, transportite en novan klimaton kaj replantite en novan grundon, konservas sian antauan aspekton kaj siajn antauajn ecojn; la aliaj shanghighas en tiu kaj en la alia rilatoj, pro influo al ili de la nova klimato kaj de la nova grundo. La rusa literaturo povas esti komparata kun la kreskajhoj de la dua speco».
Efektive, antau farighi memstara kaj tute originala, en la komenco de sia ekzistado, la rusa literaturo plejparte estis imitanta la literaturon de aliaj pli frue evoluintaj nacioj. Precipe multe en la fino de la XVIII kaj en la komenco de la XIX jarcentoj la rusaj autoroj imitis la francajn klasikulojn, kiuj siavice imitis la senmortajn Romajn kaj grekajn antikvajn modelojn. Restajhoj de tiu chi imitad-kutimo konservighis ankau en «Eugeno Onegin» en sufiche ofta citado de la mitologiaj personoj, sed malgrau tio la tuta romano estas trapenetrita de tute alia spirito, ol la malnova pseudoklasika tendenco: la tuta «Eugeno Onegin» spiras per sana kaj originala realismo, kiu havas nenion komunan kun la pseudoklasikismo, sentimentalismo kaj romantismo de la antauaj literaturaj verkoj.
Alia — pli moderna — tendenco, nome la «bajronismo» devenanta de la angla verkisto Lordo B_y_r_o_n[79], estis dominanta en la epoko, kiam estis verkata «Eugeno Onegin». Multaj literaturistoj de plej diversaj nacioj imitis la strangan fieran kaj ribelan humoron de la herooj de B_y_r_o_n. Ech en la unua chapitro de «Onegin» oni povas vidi refleksighon de tiu «bajronisma» spirito («Beppo»), sed jam la pluaj chapitroj montras radikalan forigon de la «bajronismo» kaj dominadon de tute realisma mondkoncepto, plene originala kaj natura che Pushkin.
La realismo de Pushkin, per kiu estas saturita la romano «Eugeno Onegin», esprimighas antau chio en la klasa karaktero de tiu chi verko. Apartenante launaske al la klaso de antikvaj nobeloj kaj richaj terposedantoj, Pushkin estis deca filo de sia klaso kaj en persono mem de sia chefheroo li montris antau chio nobelon kaj bienposedanton. Superaj rondoj de la alta aristokrata «mondo» en la chefurbo kaj richaj (kvankam mizerighantaj) nobelaj bienoj en la provinco — jen estas la medio, pentrita de Pushkin en «Eugeno Onegin».
«Pro la reformo de Petro la Granda[205],— skribas B_e_l_i_n_s_k_i_j: — en Rusio estis formighonta societo, tute aparta de la popolamaso lau sia vivmaniero... Katarino II[49], per f_a_v_o_r_e_s_p_r_i_m_a e_d_i_k_t_o, difinigis en 1785 la rajtojn kaj devojn de la nobelaro. Tiu chi cirkonstanco komunikis tute novan karakteron al la grandnobelaro — la sola klaso, kiu dum la regado de Katarino II atingis sian superan evolugradon kaj estis klera, edukita klaso. Pro la morala movado, komunikita de la edikto de la jaro 1785, post la grandnobelaro ekaperis klaso de meza nobelaro... Dum regado de Aleksandro I la Benita, signifo de tiu chi, chiurilate plej bona, klaso estis pli kaj pli grandighanta, char la klerigho estis pli kaj pli penetranta en chiujn angulojn de la grandega provinco, havanta tie dissemitaj multajn nobelajn bienposedajhojn. Tiamaniere formighis socio, por kiu la nobla ghuado pri la estado farighis jam bezono kiel signo de aperanta spirita vivo. Tiu chi socio estis kontentiganta sin jam ne nur per chasado, lukso kaj festenoj, ech ne nur per dancoj kaj kartludo: ghi parolis kaj legis franclingve, la muziko kaj desegnado ankau enestis kiel necesajho en la plano por infanedukado... Sed kio estas la plej grava — tiu chi klaso ekhavis sian literaturon, jam pli facilan, viglan, sociecan kaj l_a_i_k_a_n, ol la peza, lerneja kaj libra... Influo de la literaturo al la socio estis multe pli grava, ol oni opinias che ni pri tio: pliproksimigante kaj amikigante personojn de diversaj klasoj per kontakto de gusto kaj per aspirado al nobla ghuado pri la vivo, la literaturo transformis la k_l_a_s_o_n al s_o_c_i_o... En la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento, la rusa literaturo el imitado direktighis al originaleco: aperis Pushkin. Li shatis la klason, en kiu preskau ekskluzive esprimighis la progreso de la rusa socio kaj al kiu apartenis li mem,— kaj en «Onegin» li decidis reprezenti al ni la internan vivon de tiu chi klaso, kaj kune kun ghi ankau la socion en tiu aspekto, en kiu ghi estis dum la elektita de li epoko, t. e. en la dudekaj jaroj de la kuranta (XIX) jarcento...» La ideologio de la nobela klaso de bienposedantoj estas chie klare videbla en «Eugeno Onegin». Devenante el nobelfamilio, kiu estis unu el la plej antikvaj kaj «gloraj», sed kiu kun la tempo malrichighis kaj estis repushita per la nova nobelaro, Pushkin mem, tute nevole, esprimis en sia romano chiujn ideojn, proprajn por sia socia grupo. Li esprimis sian aspiradon al la bieno kampara, kiu estis ekonomia bazo de la provinca nobelaro. Sen signo de malfavoro li citis kelkaloke la unuajn elementojn de la naskighanta burgharo, sed kun ironio li primokis la superan novaristokratan «mondon», kiel grupon socie malamikan por li kaj por lia klasgrupo.
«Pushkin estis genia reprezentanto de la nobela literaturo de sia epoko»,— tiel skribis la antaunelonge mortinta kompetenta pushkinisto akademiano P. N. S_a_k_u_l_i_n.— «Neniu el la verkistoj de lia epoko solvis kun sama sinteza kompleteco kaj kun sama arteca forto la kurantajn taskojn de la literaturo, kiel tion faris ghuste Pushkin... Pushkin estis verkisto-nobelo kaj chiam li konsideris sin reprezentanto de sia klaso. Peneme pliprecizigante sian klasdifinighon, li ghuste rilatigis sin al la meza nobelaro, kiu precipe estis partoprenanta kreadon de la nobela kulturo kaj de la nobela literaturo... De la akra okulo de Pushkin ne kashighis la dinamikeco de la socia vivo, kaj li estis sobre taksanta la faktojn. Vidante, ke Moskvo de la tridekaj jaroj (t. e. 1830 — 1840) jam pli kaj pli perdis «sian aristokratan brilon», li komprenis, ke ghia «dekadenco» estas rezulto de «mizerigho de la rusa nobelaro». Tamen tiu chi vidajho ne estis por Pushkin kauzo por malesperi. Se la nobelaro dekadencas, do anstataue,— vigle konstatas li,— Moskvo «floras en aliaj rilatoj»: la komercistaro plirichighas, la industrio kreskas kaj la klerigho disvolvighas... La nobela kulturo ne devas esti senmova kaj izolita. La progreso de la lando postulas, ke variu kiel la formo de la kulturo, tiel ankau la konsisto de ghiaj laborantoj».
En tiu chi reala perspektiv-koncepto de Pushkin trovighas la chefa kauzo, kiu faras lin mem kaj lian romanon «Eugeno Onegin» egale multvaloraj kaj vere senmortaj malgrau forpasado de tempo, shanghigho de la kulturo kaj ideoj. La nobela kulturo en Rusio,— skribis alia pushkinisto-sociologo D. Blagój: — pro la objektivaj soci-historiaj cirkonstancoj, sukcesis atingi la plej grandan gradon de l' evoluo, kaj Pushkin estis ghuste la chefa espriminto de tiu kulturo. Tamen, starinte sur la kulminaciaj limsuprajhoj de la siatempa nobela klereco kaj doninte nesuperitajn modelojn de la artparolo, Pushkin eliris el la fermita rondo de sia klaso. Demokratighante direkte al la burgharo, Pushkin organizis novan rusan tutpopolan lingvon, li malsuprenigis la altetonajn odmelodiojn de la XVIII jarcento kaj kreis novan literaturon kiel ilon de la realisma vivkoncepto. Pli malfrue, post la kulturo nobela venis en Rusio la epoko de burgha kulturo, sed pro la specifikaj politikaj kauzoj ghi ne sukcesis ankorau sufiche malvolvighi, kiam ghi estis uragane repushita de la potenca proleta revolucio. Tiu chi lasta nur nun forghas siajn unuajn fundamentajn kulturprincipojn, kaj do ni havas objektive tian situacion, ke la nesuperitaj ghis nun tiaj artverkoj kiel «Onegin» konservas sian signifon kaj valoron en senmakula pureco.
Jene karakterizas A. V. L_u_n_a_ch_a_r_s_k_i_j, tiu chi autoritata kompetentulo pri la problemoj de arto, kulturo kaj literaturo, la senmortan signifon de Pushkin por nia revolucia epoko:
«Ekzistas neniu dubo, ke dum n_i_a kreado ni nepre estas pasontaj tra sufiche longedaura epoko da serchoj, formovighoj, tra prepara tempo... kaj ke post ili sekvos, neniam pli frue estinta, altega kulminacio de la socialisma kulturo. El la alteco de tiu chi nova kulminacio eble la Pushkina nobela supropunkto shajnos esti nur shtupo, nur antaumonta deklivo. Sed antau tiam, ghis tio okazos, ni daure konsideros la atingitan de Pushkin parolmajstrecon, se ne kiel modelon... do almenau kiel ion treege superan rilate al eksterordinara proporcieco, eksterordinara harmonieco de tiu chi kushanta malantau ni lumradia knabe-juneca lingva kaj stila ekvilibrajho. Pushkin poreterne enighis en la homar-kulturon, kaj la socialisma emancipigho de la homaro ne faros baton al li... Tio, kio formortis, la nobeleca, forbalaighos de li, ghi farighos objekto de historia esplorado, sed kio vivas, tio floros».
Chio suprecitita tre klare evidentigas, ke la genieco de Pushkin trovighas ghuste en tiu rilato, ke lia verko, estante nepre klasa kaj nacia, ekposedas iujn superklasajn kaj supernaciajn trajtojn en pli vasta kaj pli komuna senco. Sufichas diri plue, ke same kiel D_a_n_t_e[120] estis la chefa kreinto de la nova itala lingvo kaj kiel G_o_e_t_h_e[88] estis tiu de la nova germana lingvo, tiel same P_u_sh_k_i_n estis la chefa fondinto de la nova rusa lingvo, kies superaj formoj vivas florante jam pli ol jarcenton kaj estas akceptataj de la novaj klasoj, ekdominantaj en la lando anstatau la pli fruaj. Jam tiu chi fakto starigas la rusan poeton Pushkin en la mondliteraturo meze de la plej grandaj fondintoj de la chefaj naciaj literaturoj. Kaj kio koncernas la internaciecon de la Pushkina verko mem, jam la nura trarigardo de «Eugeno Onegin» evidentigas tre okulfrapante ke Pushkin, verkante «Eugenon Onegin» en la jaroj 1823 — 1830, estis en la kurso de la tuta tiutempa vivo internacia kaj ankau de chiuj plej gravaj verkoj de la tiama mondliteraturo; chiuj ideoj de tiu epoko estas brile respegulitaj de Pushkin en objektiva kaj kritika maniero, kaj fine en ghenerala konkludo ni vidas senkomparan pitoreskan panoramon, pentritan de originala kaj forta majstro.
Oni povas interalie citi tie chi, ke kiam la granda kreinto de la ekonomia materialismo K_a_r_l M_a_r_k_s (1818 — 1883) studis la rusan lingvon, li uzis por tiu studado la originalan tekston de «Eugeno Onegin», kaj li estis ravita de multaj ghiaj strofoj, en kiuj esprimighis la brila kaj aktuala erudicio de Pushkin. Ekzemple, M_a_r_k_s speciale notis la versojn (vidu Ch. 1 — VII):
Li estis ekonomiisto,
Insultis chiel kun insisto
Li pri Homer' kaj Teokrit',
Sed legis li Adamon Smith
Kaj povis jughi lau deduktoj
Pri plirichigho de la shtat',
Kaj kial restas la bonstat'
Sen or', se estas krudproduktoj.
«Eugeno Onegin» estis longjara kaj plej amata verko de Pushkin — kaj ghi farighis kulminacio de chio, kion kapablis esprimi en ghi tiu chi genia artisto.
* * *
Kiam la subskribinto iniciatis tradukadon de tiu chi multsignifa grandverko al Esperanto, li klare prezentis antau si kelkajn tre gravajn konsiderojn.
Unue, estas absolute ekster chia dubo, ke en la Esperantan trezorujon de la plej gravaj verkoj de la mondliteraturo nepre devas esti enmetita la verko, kiu donas bonegan bildon en internacia aspekto de unu tuta mond-epoko kun chiuj ties ideoj kaj karakterizaj momentoj.
Due, havas grandan signifon por Esperanto mem la ech nura traduko de unu granda naciliteratura chefverko, kiu estas perlo de la nacia lingvo kaj kiu havis gravan historian rolon por kulturo de tiu lingvo. Esperantigo de tia chefverko, farita kun la plej strechita intenco transdoni chiujn belajhojn de l' originalo en la traduko kaj kun la intenco perfektigi la lingvon de traduko (t. e. Esperanton) ghis la grado de la tradukata nacia lingvo,— tiu chi laboro en okazo de sukceso metas la artefaritan Esperanton sur la saman kulturnivelon kun la nacia lingvo.
Jam tiuj chi ambau motivoj estas sufichaj per si mem por pravigi la laboron faritan. La prezentata Esperanto-traduko de «Eugeno Onegin» estas frukto de unu plena jaro da persistema laboro, kiun la subskribinto plenumis kun granda zorgo kaj vervo. Grandan klopodon kauzis ankau la kompilado de komentaro, kiu devas komprenigi al la leganto multajn lokojn de la teksto, ne kompreneblajn sen specialaj scioj.
Aliflanke la traduko de «Eugeno Onegin» ne estas aparta fakto, neniel ligita kun generala laboro. Ghi estas parto de la granda plano, starigita ankorau antau dek jaroj en 1920 — traduki kolektive en Esperanton chiujn verkojn de Pushkin kaj doni tiamaniere al Esperanto unuan p_l_e_n_a_n v_e_r_k_a_r_o_n de granda klasika autoro! Ne necesas speciale argumenti por pruvi la tutan signifon, se tiu chi plano estos baldau realigita. Kaj tamen ghi fakte tre proksimas al kompleta realigho kaj ech jam nun ghi estas plenumita grandparte.
Ekzemple, ghis nun aperis jam en Esperanto sekvantaj pli gravaj verkoj de Pushkin, chu per apartaj eldonoj, chu kiel chefa enhavparto de tiaj:
1) «La Negha Blovado». Rakonto. Trad. A. Grabowski. 2 eld. Varsovio 1893.— Ankau: Trad. A. Tisher. Leipzig 1923.
2) «Boris Godunov». Dramo. Trad. V. Devjatnin. Nürnberg 1894.— 2 eld. Paris 1906.
3) «Shtona Gasto». Dramo. Trad. N. Borovko. Odeso 1895.
4) «Mocart kaj Saljeri». Dramo. Trad. Vs. Lojko. Paris 1905.
5) «Poltavo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. S. Peterburg 1906.
6) «Ruslano kaj Ludmilo». Poemo. Trad. V. Devjatnin. Kazanj 1908.
7) «La pafo». Rakonto. Trad. A. Fisher. Leipzig 1913.— 2 eld. Leipzig 1923.
8) «La avara kavaliro». Dramo. Trad. G. Zaletov. «Literaturo» 1922.
9) «Pikreghino». Novelo. Trad. A. Fisher. Leipzig 1923.
10) «La kapitanfilino». Romano. Trad. M. Shidlovskaja. Berlin 1927.
Krom tio en diversaj esperantaj gazetoj aperis tradukoj de apartaj versajhoj de Pushkin, faritaj de S. Dobrzanski, A. Fisher, B. Fjodorov, R. Frenkel, M. Goldberg, A. Grabowski, V. Jarmolovich, N. Jhitkova, Kruglov, A. Nauman, A. Nippa, Pavlova, Petrov, V. Polakov k. a.
Post la jaro 1920, lau la plano ellaborita de la tiama Rusa sekcio de Esperantista Literatura Asocio, la tradukado el Pushkin estis multe progresigita, kaj nun amasighis sufiche multa nombro da tradukajhoj, kiuj atendas eventualan eldonon tute presprete. Jen estas la chefaj manuskriptoj:
1) «Ciganoj». Poemo. Trad. E. Mihhalskij.
2) «Dubrovskij». Novelo. Trad. Shirokov (lau «Titolaro» de G. Davidov).
3) «Egiptaj noktoj». Novelo. Trad. E. Mihhalskij.
4) «Fabelo pri caro Saltano». Poemo. Trad. Jv. Lubjanovskij.
5) «Fraulino-vilaghanino». Rakonto. Trad. A. Fisher.
6 «Cherkofaristo». Rakonto. Trad. A. Fisher.
7) «Gabrielado». Poemo. Trad. E. Mihhalskij.
8) «Kupra Rajdanto». Poemo. Trad. N. Nekrasov.
9) «Festeno dum la pesto». Dramo. Trad. Vs. P. Ivanov (L. Ivn), k. a.
Tre multe estis atentita ankau la tradukado de la liriko de Pushkin, rezulte de kio estas jam tradukitaj preskau chiuj plej gravaj kaj interesaj versajhoj, farontaj belan volumeton estonte, kiam eblighos ghia eldono. Tiun chi tradukadon aktive partoprenis L. Belaev, R. Frenkel, Vs. P. Ivanov (L. Ivn), E. Mihhalskij, N. Nekrasov, V. Polakov, S. Rublov, V. Sutkovoj, V. Varankin k. a. Chiuj chi tradukoj estas faritaj plej zorgeme kaj fidele al la originalo sub kolektiva kontrolo kaj reciproka korektado.
Oni do povas konstati sufiche grandan antauenpashon en la nomita afero, kiun ankorau pli suprenlevas la eldono de la chefverko de Pushkin — «Eugeno Onegin».
Pri tiu chi lasta oni devas diri intercetere, ke estas konataj almenau tri pli fruaj provoj traduki ghin, ol la nun prezentata. La talenta esperanto-poeto Bela Manto (B. Mirski), mortinta en 1920, laufame tradukis ghin au eble nur komencis, sed konservighis neniu postesigno de tiu chi laboro. Ekzistas pli precizaj informoj, ke alia konata esperantisto V. Trachevskij, ankau mortinta en 1921, tradukis almenau grandan parton de «Eugeno Onegin», sed lia manuskripto estis konfiskita de la rumana «siguranca» kaj pereis tie vershajne por chiam. La tria provo, apartenanta al la plumo de G. Tichino, havis pli felichan sorton: finita kaj zorge prilaborita, ghi konservighis tute bone. Bedaurinde, du esencaj mankoj malebligis ghian eldonon kaj estis kauzoj por la nova retraduko: tiu chiurilate bona traduko estis farita ne lau la versmezuro de la originalo, kaj ankau sufiche multaj belaj lirikaj strofoj de la romano, ne rilatantaj senpere al la sujheto, estis preterlasitaj de la tradukinto.
Chiuokaze chiuj chi supre cititaj samideanoj meritas esti laude menciitaj tie chi, kiel antauintoj de la subskribinto, metintaj eble ne malpli da amo kaj peno en sian laboron super la sama genia verko.
La subskribinto fine esprimas dankon al la membroj de la Literatura sekcio de Lingva Komisiono che Sovetrespublikara Esperantista Unio — E. Mihhalskij, V. Polakov kaj N. Hohlov, kiuj trarigardis la manuskripton de «Eugeno Onegin» kaj faris kelkajn taugajn konsilojn pri la traduko.
N. N_e_k_r_a_s_o_v.
Moskvo, 25 septembro 1930.
Europa favorit' — Orfe'[280].
Ne atentante al kritiko,
Li chiam novas kun efiko,
Li sonojn vershas — kun bolad'
Fluadas ili en rulad',
Samkiel kisoj de l' junghuo,
En dorlotem', en flampasi',
Samkiel shprucoj de Aï[148],
Shaumantaj en orbrila fluo...
Sed chu similas en simbol'
Al vino la d_o_-_r_e_-_m_i_-_s_o_l?
*
Sed chu nur tiuj dolchaj ghuoj?
Sed la serchado per lornet'?
Sed postkulisaj rendevuoj?
Sed p_r_i_m_a_-_d_o_n_n_a[281]? Sed balet'?
Sed la loghi' luks-oportuna,
En kiu sidas bela, juna,
Fiera negocist-edzin'
En mez' de l' adorantaj shin?
Kaj shi auskultas, ne auskultas
Al kavatin', al ampretend',
Al sherc' kun flata kompliment'...
Kaj shia edz' en dormo stultas,
Li nur vekighas por osced'
Kaj ree ronkas en kviet'.
*
Finalo jam; la hal' malplenas;
Disiras la publik' kun zum';
Al plac' amaso sin ektrenas
Sub stela kaj lanterna lum';
Filar' de Auzoni' beata[282]
Kantetas iom memoratan
Gajmelodion de ari'
Kaj blekas recitadon ni.
Malfrue. Jam Odeso dormas:
Senspira, varma estas nun
La muta nokto. Lumas lun',
Nubaro diafana formas
Vualon sur chiela pur'.
La Nigra maro bruas nur.
*
Do jen mi loghis en Odeso
En mez' de nova amikar',
Lasinte tute en forgeso
Heroon mian dum erar'.
Onegin ja neniam vere
Amikojn havis perletere,
Kaj mi aliaflanke mem
Neniam al korespondem'
Inklinis. Do per kia miro
Frapita trafe estis mi,
Tuj kiam ekaperis li
Simile al fantoma viro;
Ekkriis la amikoj jen
Kaj mi ekghojis kun solen'!
*
Nelonge ni promenis kune
Sur bordoj de Euksina mar'[283]:
Disigis ree malkomune
La sorto nin per nova bar'.
Onegin, plene satigita
Per chio nun de li vidita,
Direktis sin al Neva bord'[5];
Kaj mi al malproksima nord'
For de l' ostraro nigramara,
De l' sinjorinoj de la sud'
Kaj for de l' nobelara trud'
Foriris al la ombr' arbara
Kaj al T_r_i_g_ó_r_s_k_o_e_-_vilagh'[284].
Malgajis mia alvojagh'.
*
Ho, chie, kie donos Sorto
Al mi angulon sub tegment',
Kaj kie pelos ghia forto
Kanoton mian en torent';
Kaj chie, kie tombo paca
Atendos min kun fauk' minaca,—
Mi chie per sincera ben'
Amikojn miajn benos jen.
Ne, ne! nenie do forgesos
Mi pri ilia korkares',—
Chu sola, chu en homa mez'
Imagi mi neniam chesos
Vin, salikar' che akva klar',
Kaj vin, T_r_i_g_ó_r_s_k_o_e_-_kampar',—
*
Kaj vin, de S_ó_r_o_t_j[285] bordoj krutaj,
Kaj strioj de monteta plat',
Kaj vojoj en la boskoj mutaj,
Kaj dom' de nia festenad',
Azil' de Muzoj brilvestita
Kaj de J_a_z_i_k_o_v[139] prikantita,
Dum el sanktej' de saghofont'
Venadis li al nia rond',—
Prikantis li de S_ó_r_o_t_j dignon,
Kaj belsonoris versa rim'
En vasta kampa malproksim'.
Mi ankau tie lasis signon
Kaj shalmon de la poezi'
Por vent' pendigis sur abi'.
KOMENTARO
[1] P. A. P_l_e_t_n_j_ó_v (1792 — 1862) — verkisto, poeto, kun kiu Pushkin havis amikrilatojn koresponde kaj kiu kelkatempe administris eldonadon de la verkoj de Pushkin.
[2] P_r_i_n_c_o P. A. V_j_á_z_e_m_s_k_i_j (1792 — 1878) — poeto kaj literatura kritikisto. V_j_á_z_e_m_s_k_i_j, Jh_u_k_ó_v_s_k_i_j kaj B_á_t_j_u_sh_k_o_v estis en la tempo de Pushkin chefaj pioniroj de la romantisma periodo en la rusa literaturo, anstatauinte la pezan «klasikismon» de la XVIII jarcento kaj la larmeman «sentimentalismon» de la juna Karamzin. En la komenco de la XIX jarcento la rusa literaturo, malgrau sia centjara pasinteco, estis ankorau infanagha: ghi estis ankorau konsiderata kiel «agrabla amuzo» de la richa nobelaro.
[3] Z_e_u_s_o — la plej supera dio de la antikva greka mitologio.
[4] «R_u_s_l_a_n_o k_a_j L_u_d_m_i_l_o» — unu el la pli fruaj verkoj de Pushkin, kiu faris lian nomon famekonata en la vastaj rondoj de la legantoj. «Ruslano kaj Ludmilo» estas tradukita esperanten de V. N. Devjatnin (vidu: Devjatnin, Plena Verkaro, Libro tria, eld. Kazan 1908).
[5] N_e_v_o (Neva) — rivero fluanta tra Leningrado (tiam Peterburgo) el Ladoga lago al Finna golfo de Balta maro. «Che la Neva rando» — t. e. en Peterburgo.
[6] Noto de l' autoro: Verkite en Besarabio.
[Tiutempe Pushkin estis ekzilita el Peterburgo al la sudo pro siaj spritaj kaj trafaj epigramoj kontrau diversaj altranguloj kaj ankau pro siaj liberamaj ideoj].
[7] M_o_n_s_i_e_u_r (prononcu: mosjéu) — sinjoro (franclingve); M_a_d_a_m_e — sinjorino. La rusaj nobeloj kutime dungadis francajn, germanajn au anglajn guvernistojn por siaj infanoj por eduki ilin lau la modo de supera klaso.
[8] Noto de l' autoro: D_a_n_d_y — modemulo. [Prononcu: déndi. En la komenco de la XIX jarcento la rusa nobelaro estis precipe influata de la angla modo kaj de la anglaj varoj].
[9] J_u_v_e_n_a_l_i_s (mortis en la jaro 130) — Roma poeto-satirikisto.
[10] V_a_l_e — adiau (latinlingve).
[11] E_n_e_i_d_o (A_e_n_e_i_s) — chefverko de la fama Roma poeto Publius Virgilius Maro (70 — 19 antau Kristo). En ghi estas rakontata historio de Eneo (Aeneas), filo de Anhhizo (Anchises) kaj Venuso, kiu post detruo de Trojo venis Italion kaj fondis tie la grandan latinan shtaton. «Eneido» estas tradukita esperanten de d-ro Vallienne (eld. de Hachette, Paris 1906).
[12] Jambo — versmezuro, konsistanta el du silaboj, la unua neakcentita, la dua akcentita. Hhoreo au trokeo — versmezuro, konsistanta ankau el du silaboj, la unua akcentita, la dua ne akcentita.
[13] H_o_m_e_r_o (Homeros) — efektiva au supozata autoro de la granda antikva greka eposo «Iliado» (Ilias) kaj «Odiseo» (Odysseia). Oni kredas, ke li vivis inter la XI kaj VII jarcentoj antau Kristo, sed plej vershajne la ambau epopeoj kombinighis en la VI jarcento a. K. kiel produkto de kolektiva popolpoezio el apartaj poemoj kantitaj de vagantaj rapsodoj. «Iliado» estas tradukita esperanten de A. Kofman (eld. Nürnberg 1895 — 96).
[14] T_h_e_o_k_r_i_t_e_s au T_h_e_o_c_r_i_t_u_s — greka idilia poeto, vivinta en la III jarcento antau Kristo.
[15] A_d_a_m S_m_i_t_h (1732 — 1790) — fama angla politik-ekonomiisto kaj filozofo. Lia verko «Pri la richeco de la popoloj» faris komencon por la politik-ekonomia scienco.
[16] P_u_b_l_i_u_s O_v_i_d_i_u_s N_a_s_o (43 a. K. — 17 p. K.) — granda Roma poeto. N_a_s_o (prononcu: Nazo) estis autoro de multaj erotikaj poemoj kaj interalie de la verko «Ars amatoria» (Arto ami). Pro iu kauzo, en la fino de sia vivo, li estis ekzilita al la bordo de Nigra maro kaj tie mortis.
[17] Noto de l' autoro: La opinio, ke O_v_i_d_i_u_s estis ekzilita al la nuntempa Akkermán, estas bazita sur nenio. En siaj elegioj E_x p_o_n_t_o li klare signas kiel lokon de sia restado la urbon Tomi, che la delto mem de Danubo. Same maljusta estas ankau la opinio de V_o_l_t_a_i_r_e, supozanta kiel kauzon de lia ekzilo la sekretan amfavoron de J_u_l_i_a, filino de A_u_g_u_s_t_u_s. O_v_i_d_i_u_s estis tiutempe chirkau kvindekjara, kaj la malvirtema J_u_l_i_a, jam antau dek jaroj pli frue, mem estis ekzilita de sia jhaluzema patro. Ceteraj konjektoj de la scienculoj estas nenio alia ol konjektoj. La poeto plenumis sian promeson kaj lia sekreto mortis kun li. «Alterius facti culpa silenda mihi». [Pri alia farita kulpo mi devas silenti].