La respubliko
- Автор: Платон
- Год: 2000
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Donald Richard Broadribb
- Жанр: Античная литература
Электронная книга - «La respubliko». Краткое содержание книги:
“Efektive,” li diris, “tio estas prava.”
“Do,” mi diris, “ni distingas tiujn du trajtojn en la psiko. Ĉu kolero, kaj la parto de la psiko per kiu ni sentas ĝin, estas tria? Aŭ ĉu ĝi estas samnatura kun unu el la aliaj du trajtoj?”
“Verŝajne kun la dua, afekcio,” li respondis.[43]
“Tamen,” mi komentis, “mi iam aŭdis rakonton kiun mi kredas: Ke kiam Leontio, la filo de Aglajono, estis iranta el Pireo sub la ekstera parto de la norda muro, li konsciiĝis pri kuŝantaj kadavroj apud la ekzekutisto. Li samtempe volis rigardi ilin kaj sentis naŭzon kaj volis forturni sin. Dum kelka tempo li rezistis kaj kovris sian vizaĝon. Sed fine deziro superfortis lin. Li malfermis siajn okulojn kaj kuris al la kadavroj. ‘Rigardu do, demonaĵoj!’ li kriis al siaj okuloj, “satiĝu per la bela vidaĵo!’”
“Ankaŭ mi aŭdis tiun rakonton,” li diris.
“Tamen ĉi tiu rakonto indikas,” mi diris, “ke kolero foje povas batali kontraŭ deziro, kvazaŭ ili estus oponantoj unu de la alia.”
“Ĝi ja indikas tion,” li respondis.
“Kaj,” mi demandis, “ĉu ni ne konscias pri multaj aliaj okazoj kiam emocioj superfortas malgraŭ racio, tiel ke oni riproĉas sin kaj koleras pri la superfortanto en si? Estas kvazaŭ du partioj ekzistantaj en unu persono, oponantaj unu la alian. La kolero fariĝas kolego de la racio. Sed ke ĝi fariĝas kamarado de la emocioj malgraŭ rezonado insistanta ke oni rezistu—nu, mi kredas ke vi tute ne deklarus ke vi perceptis tion en vi mem nek, miakrede, en iu alia persono.”
“Je Zeŭso, ne!” li diris.
“Nu,” mi demandis, “kion pri kiam oni kredas esti malprave aginta? Ja estas vere, mi kredas, ke ju pli nobla oni estas, des malpli oni koleras kiam oni konsekvence suferas malsaton kaj timon kaj ian alian malplezuron kiun oni kredas justa? Laŭ mi, onia kolero rifuzas ekscitiĝi pro tio.”
“Estas vere,” li respondis.
“Nu, kion se oni kredas sin maljuste traktata? Tiukaze, ĉu oni ne bolas kaj furiozas kaj asociiĝas kun tio kion oni kredas justa? Kaj dum malsato kaj frido kaj ĉiu alia sufero oni persistas kaj venkas sen perdi sian noblecon—ĝis sukceso aŭ ĝis morto, aŭ ĝis, kiel hundo vokita de paŝtisto, la racio trankviligas onin.”
“Nepre estas kiel vi diras,” li respondis. “Kaj ni ja en nia civito faris la gardistojn similaj al hundoj de la registoj, kiuj estas la Paŝtistoj de la civito.”
“Vi tre bone komprenas,” mi diris. “Sed ni devas pripensi ion alian.”
“Kion?”
“Ke ŝajnas esti inverse al nia ĵusa supozo pri kolero. Ni opiniis ke ĝi estas emocio, sed nun, tute kontraŭe, ni kalkulas ĝin batalanto apud la racio, en la organizo de la psiko.”
“Tute vere,” li diris.
“Nu, ĉu ĝi estas io aparta, aŭ parto de la racio, tiel ke ne estas tri sed nur du partoj en la psiko, racio kaj emocio? Aŭ ĉu estas kiel la konsisto de la civito, en kiu estas tri klasoj, la lukrantoj, la militistoj, kaj la konsilianoj. Ĉu simile en la psiko fervoro estas tria parto, serv- anto de la racio se ĝi ne estis koruptita per malbona edukado?”
“Ĝi nepre estas tria parto,” li diris.
“Jes,” mi respondis. “Se ĝi montriĝas esti alia ol racio, same kiel ĝi estas alia ol emocio.”
“Ne estas malfacile pruvi tion,” li diris. “Oni vidas tion en infanoj. Tuj post la naskiĝo ili estas plenaj de fervoro. Sed laŭ mia opinio, kelkaj el ili neniam atingas racion, kaj la plej multaj nur post longa tempo.”
“Jes, je Zeŭso!” mi diris. “Vi bone parolas. Oni ankaŭ trovas tion inter sovaĝaj bestoj. Kaj aldone, ni denove povas mencii la ateston de Homero:
Batante la bruston li riproĉis sian koron