Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 331 332 333 334 335 336 337 338 339 ... 556
Перейти на страницу:

21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi. 22 Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin. 23 Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron; 25 kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion; 26 kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos; 27 kiu diras al la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn; 28 kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.

Ĉapitro 45

1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj. 2 Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos. 3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael. 4 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis. 5 Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis; 6 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia, 7 kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.

8 Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.

9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta? 10 Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per naskado? 11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi. 12 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. 13 Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.

14 Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio. 15 Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto. 16 Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj. 17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.

18 Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia. 19 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon. 20 Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi. 21 Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia. 23 Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango. 24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li. 25 Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.

Ĉapitro 46

1 Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj. 2 Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.

3 Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. 4 Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos. 5 Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj? 6 Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren, 7 levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.

1 ... 331 332 333 334 335 336 337 338 339 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)