Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:
La Sankta Biblio en Esperanto estas mendebla ĉe la retbutiko (http://www.esperanto-usa.org/retbutiko/) de Esperanto-USA, kaj la teksto de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo (1926) troveblas rete.
8 Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj,
Sekvu la paŝojn de la ŝafaro,
Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9 Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono
Mi komparas vin, ho mia amatino.
10 Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj,
Via kolo sub la laĉoj de perloj.
11 Orajn orelringojn ni faros al vi,
Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
12 Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo,
Mia nardo bonodoras.
13 Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj,
Estas al mi mia amato.
14 Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato,
En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
15 Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela;
Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
16 Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma;
Nia lito estas kiel freŝaj herboj;
17 La traboj de nia domo estas cedraj,
Niaj ĉevronoj estas abiaj.