Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 313 314 315 316 317 318 319 320 321 322
Перейти на страницу:

— Ha! Tiu bandego ne prokrastos por interparoli, ili mortigos laŭeble, — diris terkulturisto Kotono. — Se Tjukoj ne venos pli frue, ni prefere ŝirmu nin kaj pafadu sendebate. Nepras iom da batalado antaŭ ol tio ĉi finiĝos, sinjoro Frodo.

La Tjukoj efektive venis pli frue. Postnelonge ili enmarŝis centope el Tjukboro kaj la Verdaj Montetoj, kun Grinĉjo ĉekape. Gaja jam havis sufiĉan hobitaron por pritrakti la banditojn. Skoltoj raportis, ke tiuj dense kuniĝas. Ili sciis, ke la regiono ribelis, kaj klare intencis senkompate pritrakti la ribelon ĉe ties centro en Apudakvo. Sed kiel ajn ili estis minacaj, ŝajnis ke ili havas neniun estron, kiu komprenas la militon. Ili iris sen antaŭzorgoj. Gaja rapide pretigis siajn planojn.

La banditoj alvenis trampe laŭ la ĉefvojo, kaj ne haltinte turniĝis sur la Apudakvan Vojon, kiu dum parto de la vojo deklivis supren inter altaj montetoj kun malaltaj heĝoj supre. Ĉirkaŭ vojkurbiĝo, proksimume mejlokonon de la ĉefvojo, ili renkontis fortikan baron el renversitaj malnovaj farmfurgonoj. Tio haltigis ilin. Sammomente ili konsciiĝis, ke la ambaŭflankaj heĝoj, ĝuste super iliaj kapoj, kaŝis vicojn da hobitoj. Malantaŭe aliaj hobitoj nun elpuŝis kelkajn pliajn furgonojn, kiuj estis kaŝitaj en kampo, kaj tiel baris la retrovojon. Voĉo alparolis ilin de supre.

— Nu, vi marŝis en kaptilon, — diris Gaja. — Viaj kunuloj el Hobiturbo faris same, kaj unu estas mortinta kaj la ceteraj estas kaptitoj. Demetu viajn armilojn! Poste reiru dudek paŝojn kaj sidiĝu. Iuj provantaj elrompiĝi estos pafitaj.

Sed la banditoj jam ne estis tiel facile timigeblaj. Kelkaj el ili obeis, sed estis tuj atakitaj de siaj kunuloj. Dudeko aŭ pli retroiris kaj atakis la furgonojn. Ses el ili estis pafitaj, sed la ceteraj elrompiĝis, mortiginte du hobitojn, kaj poste diskuris trakampare direkte al la Arbarfino. Ankoraŭ du falis dumkure. Gaja blovis laŭtan kornvokon, kaj aŭdiĝis respondaj vokoj el fore.

— Ili ne eskapos, — diris Grinĉjo. — La tuta tereno svarmas je niaj ĉasantoj.

Malantaŭe, la embuskitoj en la vojeto, ankoraŭ ĉirkaŭ okdeko, provis grimpi la barieron kaj la montetojn, kaj la hobitoj estis devigitaj pafi multajn el ili aŭ ataki ilin hakile. Sed multaj el la pli fortaj kaj pli furiozaj eliĝis je la okcidenta flanko, kaj atakis mortigeme siajn malamikojn, ĉar ili jam pli celis mortigi ol eskapi. Pluraj hobitoj falis, kaj la ceteraj ekhezitis, kiam Gaja kaj Grinĉjo, kiuj troviĝis orientflanke, transiris kaj sturmis la banditojn. Gaja mem mortigis la estron, grandan straban banditon similan al grandega orko. Poste li retroirigis siajn soldatojn, ĉirkaŭante la lastan restaĵon de la homoj per larĝa ringo da pafarkistoj.

Post kelka tempo ĉio finiĝis. Preskaŭ sepdeko da banditoj kuŝis mortintaj sur la batalkampo, kaj dekduo estis kaptitaj. Dek naŭ hobitoj estis mortigitaj, kaj ĉirkaŭ tridek estis vunditaj. La mortintaj banditoj estis ŝarĝitaj sur ĉarojn kaj fortrenitaj al malnova sablejo en proksimo kaj tie entombigitaj: en la Bataltruo, kiel oni poste nomis ĝin. La falintaj hobitoj estis kune kuŝigitaj en tombo sur la montoflanko, kie poste estis starigita monumento kun ĝardeneto ĉirkaŭe. Tiel finiĝis la Batalo ĉe Apudakvo, 1419, la lasta batalo okazinta en la Provinco, kaj la sola batalo depost la Verdaj Kampoj, 1147, fore en Nord-kvarono. Sekve, kvankam feliĉe ĝi kostis nur tre malmultajn vivojn, ĝi havas propran ĉapitron en la Ruĝa Libro, kaj la nomoj de ĉiuj partoprenintoj estis listigitaj kaj parkeritaj de la Provincaj historiistoj. La tre konsiderinda plibonigo de la renomo kaj fortuno de la familio Kotono datiĝas de tiu tempo; sed ĉe la supro de la Listo en ĉiuj versioj staras la nomoj de komandantoj Gajadoko kaj Peregrino.

Frodo partoprenis la batalon, sed li ne elingigis glavon, kaj lia ĉefa rolo estis malhelpi, ke la hobitoj, koleraj pro la perditoj, mortigu tiujn malamikojn, kiuj forĵetis siajn armilojn. Kiam la luktado ĉesis, kaj la postaj taskoj estis ordonitaj, Gaja, Grinĉjo kaj Sam aliĝis al li, kaj ili retrorajdis kun la Kotonoj. Ili manĝis malfruan tagmanĝon, kaj poste Frodo diris kun suspiro:

— Nu, supozeble jam estas tempo, ke ni pritraktu la “ĉefon”.

— Jes ja, ju pli frue, des pli bone, — diris Gaja. — Kaj ne estu tro milda! Li respondecas pri enkonduko de tiuj banditoj, kaj pri la tuta misaĵo farita de ili.

Terkulturisto Kotono kunigis eskorton el ĉirkaŭ dudek kvar fortikaj hobitoj.

— Ĉar ni nur konjektas, ke ne restas plu banditoj ĉe Bag-Endo, — li diris. — Ni ne scias. — Poste ili ekiris marŝe. Frodo, Sam, Gaja kaj Grinĉjo iris la unuaj.

Ĝi estis unu el la horoj plej malĝojaj de iliaj vivoj. La granda tubo leviĝis antaŭ ili; kaj kiam ili proksimiĝis al la malnova vilaĝo trans la Akvo, tra vicoj da novaj domaĉoj ambaŭflanke de la vojo, ili vidis la novan muelejon en ĝia tuta grimaca kaj malpura malbeleco: granda brika konstruaĵo transarkanta la fluon, kiun ĝi malpurigis per vapora kaj fetora elverŝo. Laŭ la tuta longo de la Apudakva Vojo ĉiu arbo estis faligita.

Transirante la ponton kaj suprenrigardante ili anhelis. Eĉ tiu vizio, kiun Sam vidis en la spegulo, ne pretigis lin por tio, kion ili vidis. La Malnova Biendomo okcidente estis faligita, kaj ĝian spacon okupis vicoj da gudritaj budoj. Ĉiuj kaŝtanarboj estis for. La teramasetoj kaj veprejoj estis rompitaj. Grandaj furgonoj staris malorde sur kampo paŝnudigite senherba. Bagŝuta Vico estis osceda sabla kaj skoria fosejo. Bag-Endo supre estis nevidebla pro malordo da domacoj.

— Oni detranĉis ĝin! — kriis Sam. — Oni detranĉis la festan Arbon! Li indikis la lokon, kie antaŭe staris la arbo, sub kiu Bilbo diris sian Adiaŭan Paroladon. Ĝi kuŝis prihakita kaj mortinta sur la kampo. Kvazaŭ tio estus la fina bato, Sam ekploris.

Rido silentigis ilin. Malafabla hobito apogaĉis sin al malalta muro de la mueleja korto. Tiu estis malpurvizaĝa kaj nigramana.

— Ĉu ne plaĉas al vi, Sam? — li rikanis. — Nu, vi ĉiam estis malfortika. Mi pensis, ke vi foriris en iu el tiuj ŝipoj. Pri kiuj vi iam babilis: velante, velante. Pro kio vi volas reveni? Laboro estas farenda nuntempe en la Provinco.

— Tion mi vidas, — diris Sam. — Mankas tempo por sinlavado, sed estas tempo por murapogado. Sed vidu, sinjoro Sablomano, mi havas ŝuldon pagotan en tiu ĉi vilaĝo, kaj vi ne aldonu al ĝi per via rikanado, aŭ vi pagos konton tro pezan por via monujo.

Ted Sablomano kraĉis trans la muron.

— Fu! — li diris. — Min vi ne povas tuŝi. Mi estas amiko de la Estro. Sed li tuŝos vin efektive, se min plu ĝenos via buŝaĉo.

— Ne malŝparu pliajn vortojn pro la stultulo, Sam! — diris Frodo. — Mi esperas, ke ne troviĝas multe pli da hobitoj, kiuj iĝis tiaj. Tio estus ĝeno pli granda, ol la tuta damaĝo farita de la homoj.

— Vi estas malpura kaj insolenta, Sablomano, — diris Gaja. — Kaj vi tre miskalkulas. Ni iras ĝuste supren por forigi vian valoran Estron. Ni jam pritraktis liajn homojn.

Ted gapis, ĉar tiumomente li ekvidis la eskorton, kiu pro signo de Gaja nun tramarŝis la ponton. Rekurinte en la muelejon, li elkuris kun korno kaj laŭte sonorigis ĝin.

— Ŝparu vian spiron! — ridis Gaja. — Pli bonan mi havas. — Poste li levis sian arĝentan kornon kaj blovis ĝin, kaj ĝia klara voko sonoris sur la Monto; kaj el la truoj kaj kabanoj kaj malbelaj domoj de Hobiturbo la hobitoj respondis kaj elverŝiĝis, kaj kun huraoj kaj laŭtaj krioj ili sekvis la trupon supren survoje al Bag-Endo.

Supre de la vojo la trupo haltis, kaj Frodo kaj liaj amikoj pluiris; kaj ili alvenis fine al la loko antaŭe amita. La ĝardenon plenigis budoj kaj kabanoj, iuj tiel proksimaj al la malnovaj okcidentaj fenestroj, ke ili forbaris ties tutan lumon. Ĉie estis staploj da rubaĵo. La pordo estis cikatrita; la sonorila ĉeno pendis neligita, kaj la sonorilo rifuzis sonori. Frapado aligis neniun respondon. Fine ili puŝis, kaj la pordo cedis.

1 ... 313 314 315 316 317 318 319 320 321 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)