La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
La konstrumetio eble devenis de la elfoj aŭ homoj, sed ĝin la hobitoj utiligis laŭ propra maniero. Turojn ili ne entreprenis. Iliaj domoj kutime estis longaj, malaltaj kaj komfortaj. La plej malnova speco estis efektive nenio alia ol konstruitaj imitaĵoj de smialoj, kun tegmentoj el seka herbo aŭ pajlo, aŭ el razenbuloj, kaj kun muroj iom konveksaj. Tiu etapo tamen limiĝis al la frua epoko de la Provinco, kaj hobita konstruado jam delonge aliiĝis, plibonigita laŭ adaptaĵoj, lernitaj de gnomoj aŭ elpensitaj de la hobitoj mem. Prefero al rondaj fenestroj, kaj eĉ rondaj pordoj, estis la ĉefa restanta apartaĵo de l’ arĥitekturo hobita.
La domoj kaj la truoj de la Provinc-hobitoj estis ofte grandaj, kaj en ili loĝis grandaj familioj. (Bilbo kaj Frodo Baginzoj, estante fraŭlaj, estis tre maltipaj, kiaj ili estis ankaŭ laŭ multaj aliaj rilatoj, ekzemple ilia amikeco kun elfoj.) Kelkfoje, kiel ekzemple ĉe Tjukoj de Grandaj Smialoj, aŭ Brandobokoj de Brando-Halo, multaj generacioj de parencoj kunloĝadis (relative) pace en unusola prapatra kaj multtunela domego. Ĉiuj hobitoj estis ĉiuokaze familiemaj kaj tre zorge kontrolis sian parencecon. Ili konstruis longajn komplikajn arbojn de familio kun sennombraj branĉoj. Kiam oni intertraktas kun la hobitoj, estas grave memori, kiu parencas al kiu kaj kiagrade. Estas neeble en tiu ĉi libro elmeti arbon familian, kiu inkluzivus eĉ la plej gravajn anojn de l’ pli gravaj familioj en la epoko, pri kiu temas ĉi tiuj rakontoj. La genealogiaj arboj fine de l’ Ruĝa Libro de Okcidentejo en si mem formas etan libron kaj ĉiuj krom la hobitoj trovus ilin ekstreme enuigaj. Al la hobitoj tre plaĉas tiaj aferoj, se ili estas seneraraj: ili ŝatas havi librojn plenajn je aferoj, kiujn ili jam konas, elmetitaj juste-ĝuste, sen kontraŭdiroj.
Alia afero pri la antikvaj hobitoj estas mencienda, kutimo miriga: ili ensorbis aŭ enspiris, pere de pipoj argilaj aŭ lignaj, fumon de l’ brulantaj folioj de herbo, kiun ili nomis pip-herbo aŭ folio, verŝajne variaĵo de Nicotiana. Multe da mistero ĉirkaŭis la originon de tiu stranga moro, aŭ “arto”, kiel la hobitoj preferas nomi ĝin. Ĉio trovebla pri ĝi en la antikvaj epokoj estis kunmetita de Gajadoko Brandoboko (poste Mastro de Boklando), kaj pro tio, ke li kaj la tabako de Sud-kvarono iom rolas en la rakonto, kiu sekvos, oni rajtas citi liajn komentojn en la enkonduko de lia Herbokonoj de la Provinco.
«Tio, — li diras, — estas la unika arto, kiun ni rajtas senrezerve pretendi kiel nian propran inventaĵon. Ne estas konate, kiam komencis fumi la hobitoj: ĉiuj legendoj kaj familiaj historioj traktas ĝin kvazaŭ naturan; dum longa tempo la Provinc-loĝantoj fumis diversajn kreskaĵojn, iujn pli fetorajn, iujn pli agrablajn. Sed inter si konsentas ĉiuj analoj, ke Toboldo Kornblovulo el Longfundo en Sud-kvarono estis la unua, kiu kultivis la malfalsan pip-herbon en siaj ĝardenoj dum la epoko de Isengrimo la Dua ĉirkaŭ la jaro 1070 laŭ la Provincdatumo. Ankoraŭ nun la plej bonkvalita hejmkreskintaĵo devenas de tiu distrikto, precipe la variaĵoj, kiuj nomiĝas Longfunda Folio, Maljuna Toĉjo, kaj Suda Stelo.
Kiel Maljuna Toĉjo akiris la plantaĵon ne estas skribite, ĉar ĝis la mortohoro li rifuzis tion sciigi. Li bone konis la herbojn, sed li neniel vojaĝemis. Oni diras, ke dum sia juneco li ofte iris ĝis Brio, kvankam li certe neniam plimalproksimiĝis ol tiom de la Provinco. Estas sekve tute eble, ke li eksciis pri tiu ĉi plantaĵo en Brio, kie ĉiuokaze nuntempe ĝi bone kreskas sur la sudaj deklivoj de la montetoj. La Bri-hobitoj pretendas, ke ili estas la unuaj efektivaj fumantoj de la pip-herbo. Kompreneble, ili pretendas esti farintaj ĉion ajn pli frue ol la loĝantoj de la Provinco, kiujn ili nomas “koloniistoj”; sed en tiu ĉi kazo ilia pretendo, mi opinias, estas tre verŝajne vera. Kaj certe el Brio disvastiĝis dum la lastaj jarcentoj fumado de la malfalsa herbo inter gnomoj kaj tiuj aliaj estaĵoj, vagabondoj, sorĉistoj aŭ vagantoj, kiuj ankoraŭ trapasas tien-reen tra tiu antikva vojrenkontiĝejo. Tiel la hejmo kaj centro de la arto troviĝas en la malnova trinkejo de Brio, La Pranca Poneo, kiun posedas la familio Buterburo ekde l’ epokoj antaŭanalaj.
Malgraŭ ĉio, mia observado dum miaj multaj vojaĝoj al la sudo konvinkis min, ke la herbo mem ne indiĝenas en nia mondparto, sed venis norden el la malsupra Anduino, kien ĝi estis, laŭ mia supozo, alportita origine trans la Maron fare de la Homoj de Okcidentio. Ĝi kreskas abunde en Gondoro, kaj estas tie pli riĉa kaj pli granda ol en la nordo, kie oni neniam trovas ĝin sovaĝa, kaj ĝi prosperas nur en lokoj varmaj kaj ŝirmataj, kiel Longfundo. La homoj de Gondoro nomas ĝin dolĉa galeno, kaj ĝin alte taksas nur pro la parfumo de ĝiaj floroj. El tiu lando ĝi certe estis portita tra l’ Verdvojo dum la longaj jarcentoj inter la alveno de Elendilo kaj nia propra epoko. Sed eĉ la dunadanoj de Gondoro permesas al ni tiun meriton, ke unue enpip- igis ĝin hobitoj. Eĉ la sorĉistoj ne pensis pri tio pli frue ol ni. Tamen unu sorĉisto konata al mi ekpraktikis tiun arton antaŭlonge kaj fariĝis tiel lerta pri ĝi, kiel pri ĉiuj aliaj aferoj, al kiuj li turnis sian atenton.»
La Provinco estis kvaronigita: je l’ limlandoj jam aluditaj, Norda, Suda, Orienta kaj Okcidenta; kaj tiuj estis siavice dividitaj je kelkaj popollandoj, kiuj ankoraŭ havis la nomojn de iuj malnovaj ĉeffamilioj, kvankam en la epoko de tiu ĉi historio tiuj nomoj jam ne troviĝis nur en la propraj popollandoj. Preskaŭ ĉiuj Tjukoj ankoraŭ loĝadis en Tjuklando, sed tiel ne estis pri multaj aliaj familioj, kiel la Baginzoj aŭ la Bofinoj. Ekster la kvaronoj troviĝis distriktoj orienta — tio estas Boklando — kaj okcidenta, kiu estis oficiale aneksita al la Provinco en 1462 (P. D.)
La Provinco tiutempe apenaŭ havis “registaron”. La familioj plejparte aranĝis siajn proprajn aferojn. Kultivado de nutraĵo kaj ties manĝado okupis la plejparton de ilia tempo. Pri aliaj aferoj ili estis kutime malavaraj kaj ne akiremaj, sed kontentaj kaj moderaj, tiel ke bienoj, farmejoj, laborejoj kaj malgrandaj metioj emis resti neŝanĝitaj tra generacioj. Restis, kompreneble, la antikva tradicio pri la alta reĝo en Fornosto, aŭ Norbrio kiel oni nomis ĝin, fornorde de la Provinco. Tamen la hobitoj ankoraŭ diris pri sovaĝuloj aŭ malvirtaj kreaĵoj (ekzemple troloj), ke ili neniam aŭdis pri la reĝo. La reĝon de la malnova epoko ili respondecigis pri ĉiuj siaj nemalhaveblaj leĝoj; kaj kutime ili propravole agis laŭleĝe, ĉar temis pri la Reguloj (kiel ili diris), tiel antikvaj kiel justaj.
Estis vere, ke longe eminentis elstare la familio Tjuko; ĉar la superula ofico transiris al ili (de la Oldbokoj) kelkajn jarcentojn pli frue, kaj la Tjukestro ekde tiam posedis tiun titolon. La Superulo estis mastro de l’ Provinc-kunsido, kaj kapitano de la Provinc-armeo kaj de la hobit-armaĵo, sed pro tio, ke armeo kaj kunsido ekzistis nur en krizaj situacioj, kiuj ne plu okazis, la superuleco jam ĉesis esti pli ol honorigo. Ja la familio Tjuko plu ricevis apartan respekton, ĉar ĝi restis kaj multnombra kaj tre riĉa, kaj emis en ĉiu generacio aperigi fortajn karakterojn kun strangaj moroj kaj eĉ aventurema temperamento. Tiujn lastajn kvalitojn, tamen, oni jam pli toleris (rilate la riĉulojn) ol ĝenerale aprobis. Daŭris malgraŭ tio la kutimo aludi al la familiestro kiel La Tjuko, kaj aldoni al ties nomo, se necese, ciferon: ekzemple Isengrimo la Dua.