Ne tiel, sed tiel ĉi!
- Автор: Faulhaber Frits
- Год: 1995
- Язык: эсперанто
- Год: Dansk Esperanto-Forlag
- ISBN: 87 85020 44 3
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «Ne tiel, sed tiel ĉi!». Краткое содержание книги:
Ĉi tiu libreto estas, laŭ mia scio, unu el la plej famaj praktikaj gvidiloj, dediĉitaj al la Esperanto-stilo. Malgraŭ tio, ke la verko estis preparita antaŭ kelkaj jardekoj kaj ke kelkaj pritraktataj punktoj jam ne estas tiel polemikaj, la libro, sendube, eĉ nun povas esti ege utila al multaj komencantaj kaj eĉ progresantaj esperanto-verkistoj, stilistoj, tradukistoj kaj aŭtoroj. Apud tio, en la libro estas detale pritraktitaj kelkaj demandoj, kiuj verŝajne ĉiam estos ŝtono de falpuŝiĝo por multaj generacioj de esperantistoj (unuavice tio rilatas la demandon pri neologismoj; interalie, la pozicio de la aŭtoro estas tre proksima al mi persone).
La prezentata al vi reta versio de la verko ne estas laŭlitera kopio de la surpapera. Mi permesis al mi fari sufiĉe multajn, sed negrandajn mallongigojn (unuavice tio rilatas la ekzemplojn, kiujn mi trovis ne tre ilustro-kapablaj). Kompense mi kelkfoje donis miajn proprajn komentojn.
Mi esperas, ke tiu reta versio malgraŭ ĉiuj siaj malperfektaĵoj alportos al la leganto plej maksimuman utilon.
Mevo
La prezentata al vi reta versio de la verko ne estas laŭlitera kopio de la surpapera. Mi permesis al mi fari sufiĉe multajn, sed negrandajn mallongigojn (unuavice tio rilatas la ekzemplojn, kiujn mi trovis ne tre ilustro-kapablaj). Kompense mi kelkfoje donis miajn proprajn komentojn.
Mi esperas, ke tiu reta versio malgraŭ ĉiuj siaj malperfektaĵoj alportos al la leganto plej maksimuman utilon.
Mevo
Перейти на страницу:
Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankaŭ pli malpeza.
Ankaŭ en jenaj frazoj iuj vortoj ĝene ripetiĝas. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolumnon B.
(A) Ne tiel …(B) … sed tiel ĉi 1. Jaĉjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj. 1. (liaj, siaj): Jaĉjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poŝoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj. 2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ĝi okazos en la granda salono de «Konkordo». 2. (okaz’): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de «Konkordo». 3. Laŭte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon. 3. (returne): Laŭte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon. 4. ĉe la lernejo la lernantoj jam svarmis. La lernantoj de la plej altaj klasoj estis malpli bruaj ol ordinare. 4. (lernantoj): Ce la lernejo la lernantoj jam svarmis. Tiuj de la plej altaj klasoj estis malpli bruaj ol ordinare. 5. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro verŝis akvon en ilin. 5. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro verŝis akvon en ilin. 6. La tutan tagon la knabo fiŝkaptadis per la «kakevaj», speco de malgranda najlotirilo. Li tiam lasis pendi en la akvo etan fiŝon el eburo kaj malrapide tiris ĝin antaŭen, tiel, ke ĝi kvazaŭ naĝis. Tiam jen kaj jen granda fiŝo venis por vidi, kia fiŝeto tiu do estas. Tiam la knabo ne movis sin, ĝis la fiŝo estis tute proksima; tiam li subite kaptis ĝin per sia kakevajo. 6. (tiam): La tutan tagon la knabo fiŝis per la «kakevaj», kiu similas malgrandan najlotirilon. Tio okazis jene: li pendigis en la akvon etan fiŝon el eburo kaj malrapide ĝin tiris tiel, ke ĝi kvazaŭ naĝis. Jen kaj jen granda fiŝo venis por rigardi, kia fiŝeto tio estas. La knabo ne movis sin, ĝis la fiŝo estis proksime, tiam li ĝin subite kaptis per sia kakevajo. 7. Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam ambaŭ knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo. 7. (ambaŭ): Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo. 8. a) Ĉu estas permesate, ke Jaĉjo tiun ĉi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, ĉu estas permesate? c) Sinjorino, ĉu estas permesate al Jaĉjo kuniri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu estas permesate? d) Ĉu jes? Jaĉjo, estas permesate al vi! 8. (esti permesate): a) Ĉu Jaĉjo povas veni kaj ludi kun ni tiun ĉi posttagmezon? b) Nu, panjo, ĉu vi permesas? c) Sinjorino, ĉu Jaĉjo povas iri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu vi permesas al li? d) Ĉu jes? Jaĉjo, vi povas! 9. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi. 9. (okuloj): Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis ilin kaj komencis histerie kriegi. 10. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, — poste ili estis grimpintaj ĉirkaŭ latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosaĵojn, kiuj, feliĉe, en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili estis rampintaj sub metalretaĵo el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom. 10. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, — poste ili grimpis ĉirkaŭ latbarilon kaj saltis trans du fosaĵojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la ŝoseo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom. 11. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. 11. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie. 12. Lia pajla ĉapelo pendis sur lia dorso; grandaj ŝvitgutoj rulis sur liaj rondaj ruĝaj vangoj; liaj dikaj kruroj moviĝis eksterordinare rapide; liaj piedoj obtuze sonis en la sablo de la aleo … Granda valizo, plenigita per komercaĵoj pendis sur lia brako. 12. (lia): Lia pajla ĉapelo pendis sur la dorso; grandaj ŝvitgutoj ruliĝis sur la rondaj ruĝaj vangoj; la dikaj piedoj moviĝis eksterordinare rapide; la paŝoj obtuze sonis en la sablo de la aleo … Granda valizo plenigita per komercaĵoj pendis sur lia brako. 13. Ho, ankoraŭ li vidas tiujn okulojn de Laŭ … Se Laŭ tiun matenon estus droninta! 13. (estus -inta): Ho, li ankoraŭ vidas la okulojn de Laŭ … Se Laŭ tiun matenon estus droninta! Unu fojon Jaĉjo vidis ankaŭ Tomon fari angorajn grimacojn, nome tiun vesperon, kiam ili triope foriris por remi, kaj kiam Tom pendis de la ponteto …; kaj li estis vidinta ankaŭ la katon de mastro G., kiam li trovis la timigitan beston en la arbetaro; sed tiu rigardo de Laŭ estis la plej terura … Se Laŭ tiam estus droninta … certe li mem estus kulpa pri tio … kaj … ne estus estinta neeble … kion li estus farinta tiam? Kaj se li, Jaĉjo, ankaŭ estus droninta! Tio ja ne estus neebla. Se li estus malleviĝinta en tiun profundan, malhelan akvon, kaj se li estus forglitinta sub la fortikan glacion, kaj se li tiam ne estus povinta trovi la truon por refoje grimpi sur la glacion. Brr! Tiam li estus devinta resti en la mallumo; tiam li ne plu estus povinta vidi siajn amikojn, tiam li ne estus povinta spiri … tiam li estus devinta morti en tiu profunda, nigra akvo … Brr! Iam Jaĉjo vidis ankaŭ Tomon fari angorajn grimacojn, nome tiun vesperon, kiam ili triope foriris por remi, kaj kiam Tom pendis de la ponteto; … kaj ankaŭ la katon de mastro G. li vidis iam tiel timigita, kiam li ĝin trovis en la arbustaro; sed la rigardado de Laŭ estis plej terura … Se Laŭ tiam estus droninta…, certe, li mem kulpus pri tio kaj sendube tio povis okazi … Kaj tiam? Kaj se ankaŭ li, Jaĉjo, estus droninta! Ankaŭ tio ja povis okazi. Se li estus tute malaperinta en tiu malluma profundaĵo kaj glitinta sub la fortikan glacion, ne povante plu retrovi la truon por ellevi sin. Brr, tiam li devus resti en tiu mallumo; li ne revidus siajn amikojn; ne povante plu spiri, li mortus en tiu profunda nigraĵo … Brrr! Jaĉjo timtremis kaj tordis sin iom supren de sub la kovriloj, por vidi la lumon. Estis sufokete nun sub tiu dika ŝarĝaĵo, aŭ — ĉu eble la angoro pro tio, kio estus povinta okazi, igis lin serĉi aeron kaj lumon? Jaĉjo timtremis, leve tordante sin el sub la litkovriloj por vidi la lumon. Estis sufoke sub la densa kovraĵo; ĉu eble la angoro pri tio, kio povus esti okazinta, igis lin serĉi aeron kaj lumon? Se li nun estus droninta … tiam … tiam … «La Sinjoro ŝirmis vin, mia knabo … Kiel malbone tio estus povinta finiĝi. Nia kara Sinjoro savis vin!» diris lia patrino antaŭ kelkaj minutoj, kiam ŝi agrable kovris lin per la litkovriloj. Se li ja estus droninta … Tiam … tiam … «Disinjoro protektis vin, mia knabo … Kiel malbone povus fariĝi al vi! La kara Dio vin savis!» ĵus diris lia patrino, kiam ŝi agrable kovris lin per la litkovriloj. 14. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono. 14. (juĝ’ — persono): Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj laŭ tio mi adaptis miajn vortojn.
Перейти на страницу: