Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 294 295 296 297 298 299 300 301 302 ... 556
Перейти на страницу:
ב Bet 2 Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
ג Gimel 3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
ד Dalet 4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
ה He 5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
ו Vav 6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
ז Zain 7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
ח Ĥet 8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
ט Tet 9 La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
י Jod 10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
כ Kaf 11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
ל Lamed 12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
מ Mem 13 Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
ס Sameĥ 14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
ע Ain 15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
פ Pe 16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
צ Cadi 17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
ק Kof 18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
ר Reŝ 19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
ש Ŝin 20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
ת Tav 21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.
1 ... 294 295 296 297 298 299 300 301 302 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)