Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 286 287 288 289 290 291 292 293 294 ... 556
Перейти на страницу:

Psalmo 110 (109)

Psalmo de David.
1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.

Psalmo 111 (110)

1 Haleluja!
א Alef Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
ב Bet En rondo de piuloj kaj en kunveno.
ג Gimel 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
ד Dalet Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
ה He 3 Bela kaj majesta estas Lia verko,
ו Vav Kaj Lia justeco restas eterne.
ז Zain 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
ח Ĥet Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
ט Tet 5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
י Jod Li memoras eterne Sian interligon.
כ Kaf 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
ל Lamed Doninte al ili la heredon de gentoj.
מ Mem 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
נ Nun Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
ס Sameĥ 8 Ili estas fortikaj por eterne,
ע Ain Faritaj per vero kaj honesto.
פ Pe 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo;
צ Cadi Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
ק Kof Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
ר Reŝ 10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
ש Ŝin Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
ת Tav Lia gloro restas eterne.

Psalmo 112 (111)

1 Haleluja!
א Alef Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon
ב Bet Kaj tre amas Liajn ordonojn.
ג Gimel 2 Forta sur la tero estos lia semo;
ד Dalet La gento de virtuloj estos benita.
ה He 3 Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo;
ו Vav Kaj lia justeco restas eterne.
ז Zain 4 En mallumo leviĝas lumo por la virtulo.
ח Ĥet Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
ט Tet 5 Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas,
י Jod Kiu pesas siajn farojn per justeco.
כ Kaf 6 Ĉar neniam li falos;
ל Lamed Virtulo estos memorata eterne.
מ Mem 7 Malbonan famon li ne timos;
נ Nun Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
ס Sameĥ 8 Senŝanceliĝa estas lia koro;
ע Ain Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
פ Pe 9 Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj;
צ Cadi Lia justeco restas eterne,
ק Kof Lia korno altiĝos en honoro.
ר Reŝ 10 La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas,
ש Ŝin Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas.
ת Tav La deziro de malvirtuloj pereos.

Psalmo 113 (112)

1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo. 2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne. 3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo. 4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro. 5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte, 6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron, 7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon, 8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo? 9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!

Psalmo 114 (113′)

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo, 2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno. 3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen; 4 La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen? 6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj? 7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob, 8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

Psalmo 115 (113″)[7]

1 Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco. 2 Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio? 3 Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras. 4 Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj. 5 Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas. 9 Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 10 Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 11 Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo. 12 La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron; 13 Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn. 14 La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn. 15 Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron. 16 La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj. 17 Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon. 18 Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!
вернуться

[7]

En Septuaginto ktp ĉi tiu psalmo estas daŭrigo de la ĵus antaŭa.

1 ... 286 287 288 289 290 291 292 293 294 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)