Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Лингвистика » Vortaro de Esperanto 1910
Vortaro de Esperanto 1910 - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Vortaro de Esperanto 1910

Электронная книга - «Vortaro de Esperanto 1910». Краткое содержание книги:

La «Vortaro de Esperanto» de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto, publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
Al la korektita dua reeldono estas aldonita la «Listo de Propraj Nomoj», kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
(Kabe [t.e. KAzimierz BEin]. Vortaro de Esperanto. Senŝanĝa represo de la eldono Pariza de 1910. Kun enkonduko kaj komentoj de Bernhard Pabst. Stato: 2014-01-05.)
1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 33 ... 125
Перейти на страницу:

Fidi. Esti certa, trankvila, ke iu bone plenumos laboron, komision, kiun oni donis al li: Vi povas plene fidi al li: li ĉion aranĝos ne malpli bone, ol vi mem. Fido. Sento de tiu, kiu fidas. Fidinda. Kiu indas fidon: fidinda advokato. Memfido. Fido je si mem. Komparu: Konfidi.

Fidela. — 1. Konscience plenumanta sian devon: fidela servisto. — 2. Ne perfida: fidela edzo. — 3. Vera, preciza, laŭvorta, ne diferencanta de la originalo: fidela kopio, fidela traduko. Fidele. En fidela maniero. Fideleco. Eco de tiu, kiu estas fidela.

Fiera. — 1. Konscianta siajn verajn meritojn kaj virtojn: fiera pro sukceso. — 2. Tro taksanta siajn virtojn kaj meritojn kaj malŝatanta aliajn personojn: fiera superulo. Fiere. En fiera maniero. Fiereco. Eco de tiu, kiu estas fiera. Fierulo. Persono fiera.

Figo (Bot.). Frukto de l’ figarbo. Figarbo. Arbo aŭ arbeto el la familio de l’ moracoj. (Ficus, ficus carica).

Figuro. — 1. Objekto prezentanta, reproduktanta korpon: figuro marmora de poeto. — 2. Ekstera formo de korpo; aspekto: Kia stranga figuro! — 3. (Geom.). Kuniĝo de linioj, punktoj kaj surfacoj: kubo, sfero. — 4. Vorto, esprimo, uzita en alia signifo, ol ordinare, por doni pli da vivo al la stilo: metaforo, alegorio. Figura. Uzita, kiel figuro: figura esprimo. Figure. En figura maniero. Komparu: Formo.

Fiksi. Senmovigi, alligi; fari ion neŝanĝebla, konstanta: fiksi pentraĵon sur muro; fiksi regulon; fiksi okulojn sur io.

Fiktiva. Nereala, ŝajna, malvera; neekzistanta: En la listo estas multe da fiktivaj membroj. Fiktivaj kontoj de bilanco.

Filo. Ido de vira sekso rilate al la gepatroj: Kaino estis filo de Adamo kaj Eva. Filigi. Adopti. Bofilo. Edzo de filino.

Filantropo. Persono, kiu amas la homojn kaj zorgas pri ilia bono; bonfaranto.

Filantropio. Amo al la homaro kaj zorgo pri ĝia bono.

Filatelo. Scioj pri la poŝtaj markoj. Filatelisto. Specialisto en la filatelo; kolektanto de poŝtaj markoj.

Filharmonio. Institucio, por akceli la progresojn de l’ muzikarto kaj ĝian popularigon.

Filio. Institucio, dependanta de alia (ĉefa, metropola) institucio kaj anstataŭanta ĝin en alia loko: banka filio; filio de societo.

Filigrano. Tre delikata teksaĵo el oraj aŭ arĝentaj fadenoj.

Filiko (Bot.). Familio kriptogama, plejparte multjaraj herboj kun belaj grandaj folioj; en la karba epoko ili formis tutajn arbarojn. (Filix.)

Filistro. — 1. Kiu ne estas studento de universitato (esprimo de l’ germanaj studentoj). — 2. Persono, kiun interesas nur la ĉiutagaj, hejmaj aferoj, indiferenta por ĝeneralaj, altaj, noblaj aferoj.

Filoksero (Zool.). Insekto, detruanta la vinberejojn. (Phytloxera vastatrix.)

Filologo. Scienculo, kiu studas lingvojn: La fratoj Grimm estis famaj germanaj filologoj.

Filologio. Lingvoscienco.

Filozofo. Scienculo, studanta la filozofion.

Filozofio. Scienco pri la esenco de la naturo; scienco de l’ sciencoj.

Filtro. Aparato por purigi fluidaĵojn, gutigante ilin tra sorba papero, tolo, k.t.p.: La filtro de Pasteur. Filtri. Purigi per filtro.

Fino. Lasta spaca aŭ tempa limo de afero aŭ de ago; ekstremo: fino de urbo, fino de monato, fino de parolado. Fini. Alkonduki al fino. Finiĝi. Veni al fino. Komparu: Ekstremo, limo.

Finalo. (Muz.). Lasta parto de muzika verko.

Financoj. Monaj aferoj; elspezoj kaj enspezoj: financoj de ŝtato. Financa. Kiu rilatas financojn: financa ministro. Financisto. Specialisto en monaj aferoj, kondukanta grandajn monajn aferojn.

Fingro. Ekstrema movebla parto de mano aŭ de piedo: La homa mano havas kvin fingrojn: la plej granda estas dika fingro, ĝin sekvas montra, longa, ringa kaj malgranda fingro. Fingringo. Metala ĉapeleto, kiun oni metas sur la longan fingron de la dekstra mano dum la kudrado.

Firma. — 1. Forte fiksita kaj konsistanta el forte kunigitaj eroj: firma muro. — 2. Neŝanĝebla, neŝancelebla: firma volo, firma decido. Firme. En firma maniero. Firmeco. Eco de tio, kio estas firma: firmeco de konstruaĵo, firmeco de karaktero. Komparu: Fortika, masiva, solida.

Firmo. — 1. Nomo de negoco: Esperanto Verlag, Moeller und Borel. — 2. Negoco, komerca domo: granda, malnova, fidinda firmo.

Firmamento. Ĉiela arkaĵo.

Fisko. Ŝtata trezorejo. Fiska. Kiu rilatas ŝtatan trezorejon.

Fistulo. Kanalo kondukanta kaj produktanta puson.

Fiŝo (Zool.). Vivanta en la akvo vertebra besto, kiu spiras per brankoj kaj sin movas per naĝiloj: ezoko, ŝarko. Fiŝisto. Persono, kiu profesie edukas {nun: bredas}, kaptas aŭ vendas fiŝojn: Fiŝedukisto {nun: fiŝbredisto}, fiŝkaptisto, fiŝvendisto. Fiŝhoko. Hoko por kapti fiŝojn.

Fiziko. Scienco pri la fenomenoj de la naturo, en kiuj ne aliiĝas la interna strukturo de la korpoj. Fizika. Kiu rilatas la fizikon aŭ ĝiajn fenomenojn; materia: fizika leĝo, fizika strukturo. Fizikisto. Scienculo studanta la fizikon.

Fiziologio. Scienco pri la fenomenoj de la vivo de l’ bestoj, pri la funkcioj de la besta organismo. Fiziologiisto. Scienculo, studanta la fiziologion.

Fizionomio. Trajtoj de la vizaĝo, aspekto de la vizaĝo; aspekto: fizionomio sincera, malgaja. Malbona transkripcio ofte tute ŝanĝas la fizionomion de internacia vorto.

Fjordo. Mallarĝa longa golfo kun ŝtonegaj, krutaj bordoj: la fjordoj de Norvegujo.

Flago. Peco de kolora tolo aŭ de alia ŝtofo sur bastono por ornami domojn, balkonojn dum festaj, solenaj tagoj, por fari signalojn: nacia flago, admirala flago. Komparu: Standardo.

Flagri. Esti rapide movata de vento tien kaj returnen (esprimo uzata pri flamo).

Flamo. — 1. Brulantaj kaj hele lumantaj gasoj, leviĝantaj de korpo, konsumata de fajro. — 2. Pasio, entuziasmo: flamo de kolero. Flama. — 1. Brulanta kun flamoj. — 2. Pasia: flama deziro. Flami. — 1. Eligi flamojn, bruli kun flamoj: flamanta ligno. — 2. Esti regata de pasio: flami por virino. Ekflami. Komenci flami, fariĝi flamanta. Flamigi. Fari ion flamanta: flamigi fajron per blovado. Flamema. Kiu facile flamas, pasia: flamema substanco, flamema homo.

1 ... 25 26 27 28 29 30 31 32 33 ... 125
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)