Enciklopedio de Esperanto
- Автор: Kökény Lajos, Bleier V.
- Язык: эсперанто
- Жанр: Справочная литература
Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!
Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj[5], kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.
Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.
La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 1901, ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas nomoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30–40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5–10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.
Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.
Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero. Adiaŭ!