Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La Sankta Biblio - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Sankta Biblio

Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu libro estas konata en Esperantujo kiel la «Londona Biblio». Unue ĝin eldonis en la jaro 1926ª la Brita kaj Alilanda Biblia Societo komune kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo.
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
1 ... 266 267 268 269 270 271 272 273 274 ... 556
Перейти на страницу:
י Jod 18 La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne. 19 Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
כ Kaf 20 Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
ל Lamed 21 Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas. 22 Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
מ Mem 23 De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li. 24 Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
נ Nun 25 Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon. 26 Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
ס Sameĥ 27 Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne. 28 Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn;
ע Ain Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita. 29 La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
פ Pe 30 La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon. 31 La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
צ Cadi 32 Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin. 33 Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
ק Kof 34 Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
ר Reŝ 35 Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo; 36 Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
ש Ŝin 37 Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema; 38 Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
ת Tav 39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero. 40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.
1 ... 266 267 268 269 270 271 272 273 274 ... 556
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)