Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Сказки народов мира » Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Magiisto de Smeralda Urbo

Электронная книга - «Magiisto de Smeralda Urbo». Краткое содержание книги:

La fabela novelo Magiisto de Smeralda Urbo de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum Mirinda magiisto el la lando Oz aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32
Перейти на страницу:

- Ĝis revido, miaj amikoj!

Aŭdiĝis krioj «hura», kaj supren flugis verdaj ĉapeloj.

— Ni dum multaj jaroj vivis pace kaj konkorde, kaj por mi estas dolore disiĝi kun vi… — Gudvin viŝis larmon, kaj en la homamaso aŭdiĝis suspiroj. - Tamen mia amiko Suno insiste vokas min, kaj mi obeas: ja Suno estas pli potenca magiisto ol mi! Memoru min, sed ne malĝoju: malĝojo malutilas al digesto. Plenumu miajn leĝojn! Ne demetu la okulvitrojn: alie aperos grandaj plagoj! Via reganto anstataŭ mi estos la nobla sinjoro Timigulo la Saĝa!

La surprizita Timigulo elpaŝis antaŭen, apogante sin per la luksa bastoneto kaj grave levetis la ĉapelon. La bela sonoro de la tintiloj ravis la homamason: en Smeralda Urbo ne estis kutimo pendigi tintilojn al la ĉapeloj. La homamaso tondre salutis Timigulon kaj tuj ĵuris pri fideleco al la nova reganto. Ne faris tion nur kelkaj enviuloj: ili mem celis sur la postenon de la reganto. Sed ili kaŝis sin silente.

Gudvin vokis Elli, kiu karese adiaŭis kun la amikoj:

— Rapidu en la korbon! La balono pretas al flugo!

Elli lastfoje kisis la muzelon de la granda minacaspekta Leono. Leono estis kortuŝita: el liaj okuloj gutis grandaj larmoj, kaj li forgesis viŝi ilin per la pinto de la vosto.

Poste Timigulo kaj Fera Hakisto karese premis la manojn de Elli, kaj Totoĉjo adiaŭis al Leono, asertante, ke ili neniam forgesos sian grandan amikon kaj transdonos lian saluton al ĉiuj leonoj, loĝantaj en Kansaso.

Subite alflugis vento.

— Rapidu! Rapidu! — kriis la maltrankvila magiisto: li rimarkis, ke la globo strebanta en la ĉielon ĝislime streĉis la ŝnuron, kiu minacis krevi.

Kaj subite — traĥ! - la ŝnuro krevis, kaj la balono leviĝis supren.

— Revenu! Revenu! — malespere levis la manojn Elli. - Kunprenu min en Kansason!

Tamen — ve! — la aerostato ne povis malleviĝi, la uragano kaptis kaj rapide pelis ĝin.

— Adiaŭ, mia amiko! — mallaŭte sonis la voĉo de Gudvin, kaj la balono kaŝiĝis inter rapide aperintaj nuboj.

La loĝantoj de Smeralda Urbo longe rigardis ĉielen, kaj poste disiris hejmen.

Morgaŭ okazis la plena suneklipso. La ŝtatanoj de Smeralda Urbo decidis, ke Gudvin eklipsis la sunon, malleviĝante sur ĝin.

Tra la tuta lando disvastiĝis famo, ke la reginto de Smeralda Urbo loĝas sur la suno.

La popolo longe memoris pri Gudvin, sed ne tre bedaŭris pri li: ja nun estas nova reganto — Timigulo la Saĝa, tiel saĝa, ke lia cerbo ne lokiĝas en la kapo kaj elŝoviĝas eksteren en la formo de pingloj kaj kudriloj.

La urbanoj ekfieregis:

— Ne ekzistas alia urbo en la mondo, kies reganto estas pajloŝtopita!

La kompatinda Elli restis en Magia Lando. Ploregante ŝi revenis en la palacon.

Al ŝi ŝajnis, ke ŝi jam ne havas ŝancon reveni en Kansason.

Denove en vojon

Elli senkonsole ploris, fermante la vizaĝon per la manoj.

En la ĉambro aŭdiĝis pezaj paŝoj de Fera Hakisto.

- Ĉu mi maltrankviligis vin? — konfuzite demandis Hakisto. - Mi komprenas, ke vi ne povas helpi al mi, ĉar vi mem estas ĉagrenita, sed mi volas plori pri Gudvin, tamen neniu povas viŝi miajn larmojn: Leono mem ploras sur la malantaŭa korto, sed Timigulo estas reganto, kaj ne estas konvene maltrankviligi lin pro bagateloj…

— Kompatinda!..

Elli ekstaris kaj dum Hakisto ploris, pacience viŝis la larmojn per viŝtuko. Post la plorado li akurate lubrikis sin per oleo el la juvela lubrikilo, kiun donacis al li la Palpebrumuloj, — li ĉiam portis ĝin sur la zono.

Nokte al Elli sonĝis, ke grandega birdo portas ŝin alte super Kansasa stepo, kaj fore jam vidiĝas la hejmo. La knabino ĝoje ekkriis. Ŝi vekiĝis pro propra krio kaj longe ne povis ekdormi pro senreviĝo.

Matene la tuta kompanio kunvenis en la tronan salonon por paroli pri la estonteco. La nova reganto de Smeralda Urbo solene sidis sur la marmora trono; la aliaj respekte staris antaŭ li.

Fariĝinte reganto, Timigulo tuj realigis siajn delongajn revojn: li akiris verdan veluran kostumon kaj novan ĉapelon, ĉirkaŭ kies randoj li ordonis alkudri la arĝentajn tintilojn de la malnova ĉapelo; sur liaj piedoj brilis bone poluritaj verdaj botoj el la plej bona ledo.

— Ni ekloĝos senzorge, — deklaris la nova reganto. - Ni havas la palacon kaj la tutan Smeraldan Urbon. Mi memoras, kiel mi timigis la kornikojn sur la kampo, sed nun mi estas la reganto de Smeralda Urbo, kaj mi diras honeste, ke ne povas plendi pri la sorto…

Totoĉjo tuj malfierigis Timigulon:

— Sed kiun vi devas danki pro ĉi tiu bonstato?

— Certe, Elli! — konfuziĝis Timigulo. - Sen ŝi mi eĉ nun sidus sur la paliso…

— Se vin ne distaŭzus ŝtormoj kaj ne disbekus kornikoj, — aldonis Hakisto. - Kaj mi mem forrustiĝus en la sovaĝa arbaro… Multe-multe faris por ni Elli. Ja mi ricevis koron, kaj tio estis mia la plej intima revo.

— Kaj pri mi oni eĉ povas ne paroli, — diris Leono.- Nun mi estas la plej kuraĝa en la mondo. Mi dezirus, ke la palacon ataku hommanĝuloj aŭ sabrodentaj tigroj, — mi ilin venkus!

— Se Elli restus en la palaco, — daŭrigis Timigulo, — ni vivus feliĉe!

— Sed tio ne eblas, — oponis la knabino. - Mi volas reveni en Kansason, al la paĉjo kaj panjo…

— Kiel tion fari? — demandis Fera Hakisto.- Timigulo, kara amiko, vi estas la plej saĝa inter ni, bonvolu funkciigi vian novan cerbon!

Timigulo komencis pensi tiel fervore, ke la pingloj kaj kudriloj elŝoviĝis el lia kapo.

— Necesas voki la Flugantajn Simiojn! — diris li post longa pensado. - Ili portu vin en la patrujon!

— Brave! Brave! — kriis Elli. - Mi tute forgesis pri ili…

Ŝi alportis Oran Ĉapon, surmetis ĝin kaj diris la magiajn vortojn. Tra la malfermitaj fenestroj en la salonon enflugis la aro de la Flugantaj Simioj.

— Kion volas la posedantino de Ora Ĉapo? — demandis la tribestro.

— Transportu min kun Totoĉjo trans la montojn en Kansason.

Uorra balancis la kapon.

— Kansaso situas ekster Magia Lando. Ni ne rajtas flugi tien. Mi tre bedaŭras, sed vi vane uzis la duan sorĉon de Ĉapo.

Li riverencis, kaj la aro brue forflugis.

Elli estis senesperigita. Timigulo denove komencis pensi, kaj lia kapo ekŝvelis pro la streĉo. Elli eĉ ektimis pri li.

— Voku Soldaton! — ordonis Timigulo.

Din Gior time venis en la tronan salonon, kie li neniam estis dum regis Gudvin. Oni petis lin konsili ion.

— Nur Gudvin sciis, kiel transiri la montojn, — diris Soldato. Sed mi opinias, ke al Elli helpos la sorĉistino Stella el Roza Lando. Ŝi estas la plej potenca inter la sorĉistinoj de ĉi tieaj landoj: ŝi posedas sekreton de eterna juneco. Kvankam la vojo en ŝian landon estas malfacila, mi konsilas turni vin al Stella.

Soldato respekte riverencis al la reganto kaj eliris.

— Elli devas vojaĝi en Rozan Landon. Se Elli restos ĉi tie, en la palaco, ŝi neniam trafos en Kansason. Ja Smeralda Urbo ne estas Kansaso, kaj Kansaso ne estas Smeralda Urbo, — eldiris Timigulo.

1 ... 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)