La respubliko
- Автор: Платон
- Год: 2000
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Donald Richard Broadribb
- Жанр: Античная литература
Электронная книга - «La respubliko». Краткое содержание книги:
“Li do ricevis belan rekompencon pro sia tekniko,” li deklaris.
“Nu,” mi diris, “taŭgan por persono kiu ne scias ke Asklepio ne instruis ĉi tiun specon de medicino al siaj idoj. Tio ne estis pro manko de scio aŭ de sperto, sed ĉar li sciis ke ĉiu bone regata persono en la civito havas difinitan taskon plenumendan. Neniu havas tempon por esti malsana dum sia tuta vivo kaj esti daŭre flegata. Paradokse, ni komprenas tion kiam temas pri metiistoj, sed ni ne komprenas kiam temas pri riĉuloj, personoj kiujn oni supozas prosperaj.”
“Kiel?” li demandis.
“Malsana ĉarpentisto,” mi diris, “atendas ricevi medikamenton de la kuracisto, trinki ĝin kaj elvomi sian malsanon. Aŭ ricevi laksigaĵon, aŭ esti kaŭterizita aŭ operaciita kaj tiel esti kuracita. Se iu preskribus por li longan kuracplanon, ĉirkaŭvolvus lian kapon, ktp, li dirus tuj ke li ne havas tempon por esti malsana. Ke ne valoras vivi tiel, okupante sian menson pri la malsano kaj neglektante laboron kiu atendas lin. Do li adiaŭus tiun kuraciston kaj rekomencus sian kutiman vivmanieron. Resaniĝinte li vivus farante sian laboron—aŭ se lia korpo ne estus kapabla toleri tion, li mortus kaj tiel liberiĝus de siaj kondiĉoj.”
“Mi opinias ke estas taŭge ke li tiel uzas la medicinon,” li respondis.
“Tiel estas,” mi diris, ĉar li havas laboron kaj se li ne faras ĝin do ne valoras vivi.”
“Klare,” li respondis.
“Riĉulon, kiel ni diris, atendas neniu laboro tia ke lia vivo fariĝas netolerebla se li devas forlasi ĝin.”
“Neniu laboro tia estas menciita.”
“Ĉu vi aŭdis,” mi demandis, “ke Fokilido[36] diras ke kiam oni jam havas pervivaĵon, oni devas ekzercadi sin pri virto?”
“Kaj ankaŭ antaŭe, mi opinias.”
“Nu, ni ne disputu kun li pri tio,” mi diris. “Sed ni trovu por ni mem ĉu riĉulo devas okupi sin tiel, kaj ĉu lia vivo estas netolerebla se li ne okupas sin pri ĝi. Aŭ ĉu sinokupo pri malsano estas obstaklo por sinkoncentrado de ĉarpentisto kaj aliaj metiistoj, sed tute ne estas obstaklo al tio, pri kio Fokilido admonis.”
“Jes, je Zeŭso!” li diris. “Verŝajne la plej granda obstaklo estas trookupiĝo pri la korpo—pli ol normalaj sportoj—ĉar ĝi kaŭzas problemojn en adminstrado kaj militado kaj por oficistoj de la civito.”
“Plej grave estas ke ĉiaj lernado kaj pensado kaj meditado estas malfaciligataj kiam oni konstante atendas kapdoloron aŭ vertiĝon kaj diras ke filozofio estas la kaŭzo. Do estas obstako kiam ajn oni okupiĝas per tia ‘virto’, ĉar tio kredigas ke oni estas konstante malsana kaj oni neniam ĉesas plendi pri sia korpo.”
“Ĝuste,” li diris.
“Ni rajtas diri ke Asklepio sciis tion, kaj kiam li trovis personojn kiuj laŭnature kaj laŭ sia vivmaniero fartas bone sed iu specifa malsano formiĝis en ili, li inventis medicinon por ili, por tia situacio. Per medikamentoj kaj kirurgio li eligis iliajn malsanojn kaj preskribis ke ili daŭrigu sian kutiman vivmanieron por ne damaĝi la socion. Sed li ne provis fari longan malbonan vivon por homo kies korpo estas interne plene malsana. Li ne preskribis dietojn por fari elfluojn kaj enfluojn kun la rezulto ke verŝajne la malsanulo naskigos idojn simile mal-sanajn. Li opiniis ke oni ne kuracu personon kiu ne povas vivi laŭ sia normala maniero, ĉar tia persono havas valoron nek por si nek por la civito.”
“Laŭ vi Asklepio estis politikisto,” li komentis.
“Klare,” mi diris. “Tia estis li kaj ankaŭ liaj fi loj. Ĉu vi ne vidas kiel en Trojo ili montris sin kapablaj pri milito kaj ke ili uzis medicinon kiel mi priparolis? Ĉu vi memoras ke post kiam Pandaro trafis Menelaon per sago, el la vundo oni
elsuĉis la sangon kaj surŝmiris mildsentigan medikamenton