La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]
- Автор: Рейто Енё
- Год: 2002
- Язык: эсперанто
- Переводчик: L
- Жанр: Другие приключения
Электронная книга - «La tri korpogardistoj en Afriko [en Esperanto]». Краткое содержание книги:
Yvonne ekŝrikis. Ho, la kanajlo! Kial ni ne mortbatis lin?!
Hopkins ekkriegis:
— Hundo!
— Mortpafu ilin! — diris la unuokululo. — Nun ne eblas heziti.
— Jes! — kriis la Turko. — Mortaĉu tiuj hundoj! Se vi ne atentas, ili elflaraĉos ĉion!
— Mi opinias — diris la kapitano, — estus plej bone transporti ilin sur la indulon. Mortkondamno ne ekzistas ĉi tie. Kiu ekscias ion, tiu estos sendita sur la indulon. Ĝi estas tiel bona, kiel la morto.
Dum ni iras kun la patrolo al la rivero, mi demandas de Alfonso la Neniulo:
— De kie vi sciis antaŭe, ke la Turko tamen estas perfidulo?
— Mi ne sciis, ke li estas perfidulo…
— Kial vi batis lin?
— Mi vidis la patrolon proksimiĝi… kaj pro la ŝajno.
— Kial vi devis bati lin tiel draste?
— Por ke oni eĉ li multe fidu lin.
Jes! Ĝi estas tre bona vidpunkto. Ni lernis tiun manieron de la Turko.
La boato kun niaj gardistoj denove returniĝis, post kiam ili surbordigis nin.
— Kial ni ne mortigis la Turkon?! — furiozis Hopkins.
— Mi ne scias, ĉu li estas kulpa? — respondis Alfonso la Neniulo nervoze. — Mi diris al li, ke mi volas iri sur la insulon. Kaj mi estas ĉi tie…
— Diablo forportu tiun ulon!
Ni staras antaŭ la surfosta konstruaĵo de la insulo. Iam pia viro vivis en la kabano, en memvola ekzilo por konverti la buŝmenojn
Nun ĝi estas karcero, de kie oni ne povas fuĝi.
Miloj da provosoj ĉirkaŭas la malliberulojn. Krokodiloj svarmas en la akvo. Ĉiusekunde ili elmergiĝas el la malpura, bobelanta rivero.
La boato venas foje en ĉiu tago por meti nutraĵon ĉe la kabano, kaj iu gardisto enrigardas tra la pordo.
Sur la kabano estas fiksita tabulo kun tiu surskribo:
AVERTO!
Forlasi la kabanon estas malpermesite!
Kiu elpaŝas, tiun la gardistoj mortpafas el la transa bordo!
Tuj ektondras averta pafo. Ni eniras rapide. Ni estas en rondforma malgranda ejo. Ankaŭ kelkaj krudaj benkoj troviĝas tie. Indiĝenoj aŭskultis la meson de la misiisto. Sur la tablo staras oleolampo, sur la muro pendas bildo de Maria, ĝi estas malnova, ŝirita, sed la vizaĝo de la Sankta Virgulino ankoraŭ estas bone videbla. Malliberulo sidas sur iu benko. Ŝimo kovras lian vestaĵon, li havas barbostoplajn vangojn, kaj li iom malgrasiĝis. Jen rigardu! Li ja estas Potrien!
— Alo! Serĝento! — krias Hopkins gaje. — Kia ĝojo! Ĉu vi jam trovis vian maleoŝirmilon?
Potrien rigardis sur nin. Malestime, trankvile.
— Kiel vi venis ĉi tien? — li demandis.
— Ni serĉis nian karan serĝenton, ĉar ni ne povas vivi sen vi.
— Gardu viajn stultaj ŝercojn.
Kolubro glitis sur la planko rapide kun bruo. Tiu kabano estis abomeninda, humida, malbonodora loko.
— Ĉu vi scias kion fari — diras Alfonso la Neniulo, — rakontu, mon chef, kial oni enkarcerigis vin, tiam ankaŭ ni rakontos, kial ni estas ĉi tie.
— Kial rakonti? Vi vidis tion, se vi havas okulojn, ke io ne estas en ordo. La kapitano, kaj tiu unuokululo iras sur vojo malbona. Ili venigis min akoraŭ dum la tago de nia alveno en la kontoron kaj proponis, ke mi zorgu pri nenio, mi ricevos dudek mil frankojn da „soldo”, kaj mi havos agrablan vivon. Kiam mi rifuzis tion, kaj ili vidis, ke kiu mi estas, ili simple venigis min ĉi tien.
Li aspektis tre malesperiĝinta. Ne pro la svarmantaj insektoj kaj formikoj, nek pro la sufoka atmosfero de la marĉa, malbonodora insulo.
Malesperigis lin, ke tiaĵo povas okazi en la legio.
Sed kio okazas ĉi tie?
Nek li, nek ni sciis tion. Sed certas, ke gravaj aferoj okazas ĉi-loke. Hopkins la Ŝtipulo instinkte etendis sian manon al la leda ujo, pendanta surflanke. Sed laTurka Sultano forprenis la cigarojn. Diablo forportu tiun aferon rilate la „ŝajnon”.
La lampo apenaŭ flagretis, mortintaj moskitoj kovris dike la dratreton, disetenditan super la ĉifonpeco, krepitanta en la sebo.
— Bonan vesperon.
Maldika, malsan-aspekta, blankhara homo staris en la pordo. Li venis el la alia ĉambro. Potrien tuj salte leviĝis.
Poste ankaŭ ni prenis streĉan atentopozon. La rangogrado ankoraŭ estis bone videbla sur lia ŝiriĝinta, foruzita, tola vesto.
Generalo estis tiu, kiu enpaŝis!
— Nur restu trankvila, serĝento — diris la alta, blankhara homo per basa, sed kun laca voĉo. — Ĉi tie ne bezonatas la formalaĵoj. Kiuj estas tiuj tri homoj?
— Du el ili ricevis la honormedalon kaj bone interbatadas… Sed mi ne fidas ilin.
— Ĝi estas tial, mon sergent, ĉar vi maljuniĝas — senkulpigis sin Alfonso la Neniulo.
— Vi estas stultulo! Vi staras antaŭ generalo Duron!
Generalo Duron, kiun onidire la indiĝenoj mortigis!
La generalo levis la ardantan, flumantan sebo-meĉon kaj okulmezuris nin.
— Kial oni sendis vin en la puntendaron?
— Gardostarante mi demetis mian fusilon kaj atendis la kontrolan patrolon en mia buŝo kun cigaredo.
— Okazis tiel — diris Potrien. — Mi opinias, ke li iom freneziĝis.
— Ne. La fratineto de soldato, nomata Francis Barré skribis leteron, por ke ni serĉu ŝian fraton. Ni eksciis, ke li venis ĉi tien en Igori-on, kaj ni decidis sekvi lin. Tial ni ĉiuj tri faris ian delikton por veni ĉi tien.
La generalo rigardis sur lin kun konsternita vizaĝo.
— Ĉu vi… cigaredis gardostarante tial… — Li silentis. Grandega, ruĝa rato kaŭris en la fono de la kabano, kaj ĝia spirado estis bone aŭdebla en la silento. — Kaj… ankaŭ vi… venis pro Francis Barré?… Intence? En Igori-on? — turnis sin la generalo al ni.
— Mi kaŝis mian fusilon por estis kun mia amiko ankaŭ en Igori.
— Mi kaptis la okazon, se mi jam faras ion, la krimo jam estus almenaŭ agrabla, kaj mi elĵetis mian malnovan amikon tra la fenestro, kion bedaŭrinde mi ne malfermis anticipe, cetere estis konstanta travento tie. Tiu homo kompreneble tuj ekmalsanetis.
— Sed ne pro la travento — mi klarigis la aferon al generalo Duron, — ĉar li vundiĝis pro la vitreroj kaj pavimo.
La generalo ne atentis tion, kion ni parolis. Nun travarmiĝis la pergament-simila haŭto sur la multe suferinta, maldika vizago de la viro. Liaj okuloj brilis strange. Li forte fermis siajn lipojn kaj glutis. Io amara kunpremis lian gorĝon.
— Ĉu vi konis Francis Barré-on?
— Persone ne. Yvonne Barré, li fratineto skribis al ni, kaj ni decidis trovi tiun kompatindan knabon.
— Ĉu vi venis ĉi tien pro la peto de nekonata virino, intence?…
— La afero interesis nin, kaj — Alfonso la Neniulo diris nian devizon — estas tute egale, kie renkonti mortan danĝeron.
— Serĝento! — diris Duron. — Ĉu estas kredeble, kion asertas tiuj tri homoj?
— Mi taksas tiujn mondvagabondojn nek tiom, kiel elpafitan kunglon, sed mi devas sincere diri, ke ili faris siajn deliktojn en rapida sinsekvo, kaj estis tute nekomprenebla afero la fumado de cigaro dum deĵoro kaj la ceteraj…
— La generalo prenis niajn ŝultrojn kaj skuis nin unu post la alia:
— Iam vi eble ricevos la premion pro ĝi… ke vi ne forlasis la kompatindan, fremdan Francis Barré-on.
— Bedaŭrinde — diris Alfonso la Neniulo, — ĉio estis vana. La kompatindulo mortis hieraŭ posttagmeze.
La generalo staris kun malfermita buŝo kaj elstariĝintaj okuloj.
— Li mortis… — li flustris. — La kompatinda… la kompatinda Francis…