Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Классическая проза » La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha
La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Электронная книга - «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha». Краткое содержание книги:

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de Don Quijote en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
José Antonio del Barrio
Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio
1 ... 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 251
Перейти на страницу:
Rigoro via puŝas min, Marcela, abrupte lasi ĉi ekziston dornan, kaj jam kaj poreterne mi foriras. Amare kaj kun koro ploro-ŝvela, al via spito mian vivon mornan oferi tre volonte mi deziras, kaj se ĉe vi larmeto sin eltiras —absurda penso— ĉe la morto mia, prefere ne eligu ploran ĝemon, kaj ne permesu al vi dolor-tremon, vidante min senviva kaj glacia. Kontraŭe, je tiela fato ridu. Ke ĝin vi juĝas festo, oni vidu. Sed ne necesas tia rekomendo, ĉar mia morto donos al vi famon kaj krome, certe, kaŭzon de kontento.
Jam tempo estas: el abismo venu Tantalo kun malsato kaj soifo apud Ticio kun la aglo vora.[78] Aperu Iksion’, la radon trenu, kaj same venu, kun la rok’, Sizifo kaj ankaŭ Danaidinar’ labora. Tortura tia, tuta kaj horora en mia brusto nestu, plende flutu, kaj se la eklezi’ ne min absolvos, kaj min en mortotukon ne envolvos, humilan ĉanton oni nur tributu. Kaj la pordist’ infera trivizaĝa kun monstregaro hida kaj sovaĝa kunkantu tie, en la ĥoro sama, ĉar pompon plian ne meritas la pereinto pro sufero ama.
Ne plendu plu, kanzono sen espero, lasinte min en foso de la tero. La fino mia igas ŝin kontenta, kaj tial do, apude de ĉi tombo ne estu nun, kanzono, tristo-senta.
1 ... 21 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 251
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)