Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 238 239 240 241 242 243 244 245 246 ... 286
Перейти на страницу:

Stancliff (stanklif) Fenton, usonano, instr. pri klasika pianoludo. Nask. 12 jul. 1895 en Meadville, Penns. Daŭra prop. laboro. Laŭ lia instigo Heywood Broun, fama «kolonskribisto» por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj divers­loke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri E; disvastigo pli ol 1,500.000 ekzempleroj, 2 okt. 1931. Multe studis la vortoftecon en E, artikolo „E“ nov. 1932, kalkulis la tutan tekston de «Hura», pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

Standardo Esperantista. Estas akceptita de la 1-a UK en Boulogne sur Mer en 1905: verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo kvadraton kun verda stelo, kaj en la stelo estas litero E. La aŭtoroj de la S. estis Michaux, Sergeant kaj Duchochois, gvidantoj de la EG en Boulogne. Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras (Faid­herbe strato 14). D. petis kreton kaj sur la vendotablon desegnis kvarangulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. D. volis verdan standardon kun trikolora strio, S. sugestis, ke estus pli bone ne naciigi la standardon kaj M. insistis, ke ĝi havu stelon. S. rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo. La S estis tuj mendita ĉe la firmo, ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvadrato estis kvindek centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭg. jam flirtis la S. en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, la kongresa akceptejo. La 9 aŭg. estis sur la tagordo de la kongreso ankaŭ la S. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: «Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas.» La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Z subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien. Laŭ «Norda Gazeto» 15. aŭg. 1931.

Staniĉiĉ Paja, d-ro, advokato en Zanun (Jugosl.). Socia publika aganto, eldonis nacilingvajn librojn pri la nova monteorio de S. Gesell. Verkis en 1913 E-broŝuron pri la temo kaj en 1926 aperis de li traduko de «Oro kaj Paco» de Gesell.

Starr Mark, brito ekskarbminista instruisto en lab. edukado. Nask. 27 apr. 1894 en Shoscombe, nun loĝas en Usono. Verkis kelkajn librojn pri ekonomio kaj socia historio. Prizorgis en Brituio skriban E-kurson, E-fakon en «Daily Herald», instruis kursojn. Kunlaboris al SAT-gazetoj.

Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero «Internacia Muzeo», 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.

JaroGrupojGazetoj 18881- 188932 189033 189172 1892131 1893151 1894191 1895182 1896242 1897302 1898373 1899323 1900263 1901263 19024412 190311321 190418626 190530836 190647445 190772161 1908126699 19091447106
Nombro de la libroj: 188929 189488 1899123 1904211 19091330

Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133–156 de „E“ 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

Eŭropo:LokojGrupojE‑istoj Albanujo2-6 Aŭstrujo483967696 Belgujo98263359 Britujo4901447855 Bulgarujo121351744 Ĉeĥoslov.11141168967 Danujo6917990 Estonujo8216784 Finnlando17215825 Francujo5001015237 Ĝibraltaro1-4 Germanujo108744130868 Grekujo631968 Hispanujo173473591 Hungarujo122473052 Irlando331343 Islando12-24 Italujo199435341 San Marino1-1 Latvujo110301994 Jugoslavujo52101498 Liĥtenŝtejno1-1 Litovujo7618780 Luksemburgo2-2 Malto4-7 Monako1-1 Nederlando177516649 Norvegujo1225380 Polujo199514690 Portugalujo16279 Rumanujo96151912 Svedujo155281436 Svisujo135391821 Turkujo7-49 USSR425951479 Azio:LokojGrupojE‑istoj Brita Hindujo12-17 Br.N.Borneo1-1 Cejlono1-1 Cipro1-1 Ĉinujo291476 Filipina ins.2-4 Hindo-Ĉinio1-1 Japanujo111816903 Koreo2-2 Makao1-1 Malajo-ŝtatoj1-1 Mongolujo1-10 Ned.Hindujo22-87 Palestino62252 Rodos-insulo1-7 Persujo8169 Setlementoj1-1 Siamo1-1 Sirio2-3 Afriko:LokojGrupojE‑istoj Abisenujo1-1 Acoroj ins.4-6 Alĝerio5-26 Angolo6-10 Egiptujo67104 Ebur-bordo1-1 Fernando-Po1-1 Gvineo hisp.1-1 Kanariaj ins.3225 Kaplando4-5 Kapverdaj ins.1-1 Kongo belga5-5 Kongo port.1-1 Liberio1-1 Libio1-1 Madagaskaro1-1 Maroko10140 Maŭricio1-1 Natalo1-4 Nigerio1-1 Ora Bordo1-7 Oranĵo-ŝtato1-1 Orient-Afriko port.216 Rodezio3-4 Som.-bordo it.1-1 St.Heleno1-4 St.Tomaso1-1 Sudano fr.1-1 Transvalo7147 Tunizio4-4 Ameriko:LokojGrupojE‑istoj Argentino373445 Barbadoso1-1 Bermudo-ins.1-7 Bolivio3-5 Brazilo47171182 Ĉilo333 Dominika r.1-5 Ekvadoro7-1 Gujano ned.1-6 Gvatemalo1-1 Honduraso1-1 Jamaiko2-1 Kanado28458 Kolombio7-11 Kosta Riko2-14 Kubo43-20 Kurasao1-1 Meksiko1-1 Nikaragvo11288 Novlando1-3 Panamo1-1 Paragvajo1-12 Peruo1-3 Porto-Riko4-5 Salvadorol-1 St. Vincent-ins.2-4 Trinidad-ins.1-6 Urugvajo93416 Usono215474845 Venezuelo3-8 Aŭstralio:LokojGrupojE‑istoj Aŭstr. Feder.69101087 Nov-Zelando7210325 Fiĝi-ins.2-2 Havajaj ins.1-1 Nova Gvineo1-2 SumeLokojGrupojE‑istoj Eŭropo65481502109690 Azio2051917832 Afriko776306 Ameriko431767331 Aŭstralio145111417 Entute72011786126576
1 ... 238 239 240 241 242 243 244 245 246 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)