Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Полицейские детективы » Ĉu vi kuiras ĉine? [en Esperanto]
Ĉu vi kuiras ĉine? [en Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Ĉu vi kuiras ĉine? [en Esperanto]

Электронная книга - «Ĉu vi kuiras ĉine? [en Esperanto]». Краткое содержание книги:

Ĉu vi kuiras ĉine? [en Esperanto]
1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27
Перейти на страницу:
* * *

La vojo al Kastelnova, ia fervoja ponto, la benzinejo, la tria platano: jen li estas.

– Ĉu vi povas konduki min …?

Ĉio okazis laŭplane.

Kiam la junulo sidis en la aŭto apud Karal, ĉi-lasta demandis:

— Kien ni iru?

— Egale, — diris bela basa voĉo. — Nur gravis, ke neniu sciu, ke okazas kontakto inter mi kaj la polico, kaj ke neniu aŭdu nin.

— Bone, ni iru direkte al Kastelnova. Mi aŭskultas vin.

— Ne estos longe. Ĉu vi scias, kiu kaj kio mi estas?

— La ĉefo ne havis tempon klarigi.

— Jen. Kiam fondiĝis la faŝisma movado Ordo kaj Disciplín, la ĉi-tiea judaro ektimis. La memoro pri Hitler kaj liaj similuloj ankoraŭ tro freŝas. Juda organizo do decidis loki iun kiel eble plej alte en la hierarkion de la movado, por informi pri ĉia eventuala plano kontraŭjuda.

– Ĉu Ordo kaj Discipin estas kontraŭjuda?

— Fakte ne. Almenaŭ ĝis nun. Mi dubas, ke ĝi iĝos tia. Tiu faŝismo similas la nazian nur parte. Sed estas nature sin gardi kontraŭ tia evoluo, ĉiam ebla.

— Kaj vi…

— Mi estas la judo, kiun oni sukcesis sekrete elektigi al la komitato. Malagrabla pozicio, kredu min. Mi estas spiono, kun ĉiuj danĝeroj ligitaj al tiu rolo.

— Jes, mi komprenas. Ĉu vi scias ion pri Jorli?

— Nia movado ne prenis lin serioze, ĝis la tago, kiam evidentiĝis, ke lia revolucia grupo havas monon, kiun ĝi kapablas uzi kontraŭ ni. Ordo kaj Disciplín estas bone organizita, kun mensostrukturoj indaj je polica ŝtato. Ĝi decidis enketi pri tio. Mi resumos al vi la malkovrojn: 1) La grupo de Jorli estas ligita al internacia organizo de samaj grupetoj; 2) ĝi ricevis monon de tiu organizo; 3) ili funkcias laŭ la sistemo: nur unu persono rilatas kun aliaj ĉeloj, time, ke la sekretoj diskoniĝos; 4) Jorli estis la peranto kun la organizaĵo; 5) li regule renkontis viron, kiu transdonis al li monon, kaj verŝajne instrukciojn.

— Mi donos tuj al vi fotokopion: folion kun listo, bedaŭrinde nekompleta, de tiuj renkontoj, kaj foton de la koncerna viro kun Jorli; ilin sukcesis foti unu el niaj enketantoj.

— DiableI Vi estas pli bone organizitaj ol la polico!

— Estas ekzakte tio, kion diras niaj membroj. Ili rigardas la policon aro da ripozemuloj, kaj decidis trejni sin por la tago, kiam sukcesos maldekstremuloj kaj demokratia polico disrompiĝos. Eble la polico devus pli okupi sin pri tia grupo, kia Ordo kaj Disciplín.

— Ne ekzistas politika polico ĉe ni, kaj ni jam havas sufiĉe por fari sen tio. Sed la polica ludo de viaj kamaradoj tre utilas ĉi-kaze. Kvankam la Ideo, ke nin helpas faŝista bando al mi ne plaĉas.

— Ne faŝista bando vin helpas, sed kontraŭfaŝista judo, kiu spionas ĉe ĝi. Sen mi, vi scius nenion. Ĉar ili transdonus nenian informon al la polico, kredu min.

— Kiel ili eksciis pri tio, ke la grupo de Jorli estas ligita al pli vasta organizo?

— Per la fanfaronado de kelkaj anoj de la,revolucia grupo'. Ili supozis, pro diversaj faktoj, ke la grupo disponas pli da mono ol tiuj junuloj povus kotizi, kaj iĝis verŝajne, ke Jorli estas la haviganto. La knaboj, kiuj ŝatas ludi detektivojn, decidis sekvi lin ĉien. Ili asertas, ke ili propraokule vidis la fotitan longharulon transdoni monbiletojn al Jorli.

— Interesege. Kie ili renkontiĝis?

— Diversloke. Lokolisto estas sur tiu ĉi folio.

— Jorli do aperis por via movado kiel danĝera. Ĉu eblus, ke Ordo kaj Disciplín kaŭzis lian morton?

— Absolute ne. Tion mi scius. Mi sidas en la komitato.

— Sed aparta membro, proprainiciate?

— Ne, Disciplín' en tiu movado estas ne nur vorto, sed realaĵo. Mi ne ŝatas tiun movadon, sed mi povas garantii, ke neniu membro de ĝi iam ajn murdis.

– Ĉu viaj enketantoj eksciis ion pri la longharulo, kun kiu Jorli rendevuis?

— Ne, ili ne sukcesis. Li estas nekredeble lerta por forvojigi sekvanton. Nur spurante Jorlin ili vidis lin kelkfoje.

* * *

Karal lasis la junulon en Kastelnova, ĉar tiu preferis reveni trajne ol riski esti vidata, dum li eliras el la aŭto. La detektivo tre ĝojis. Tiuj informoj malfermis al li novajn perspektivojn.

Reveninte oficejen, li longe kontemplis la foton. Kvankam ĝi ne estis bona, ĉar farita de tro malproksime, Jorli tuj rekoneblis. Apud li staris viro eble kvardekjara, kun longaj haroj falantaj ĝisŝultre. La trajtoj ne estis facile distingeblaj. "Espereble," pensis Jano,la polica fotisto sukcesos fari el tio uzeblan portreton. Tiam ni dissendos ĝin al ĉiuj policejoj kaj ni iam kaptos la ulon, kaj per li multon pli scios".

Komisiinte la polican fotiston fari sian plejon, Karal ekstudis la liston de la renkontoj inter Paŭlo kaj la viro longhara. Li komparis ĝin kun la notlibro trovita ĉe Jorli: Je ĉiu rendevua dato, la libreto enhavis la horon plus triangulon, pri kiu la detektivo miris komence de sia enketo.

Bedaŭrinde, la lokoj menciitaj sur la listo estis ĉiam tre izolitaj. Estos malfacile trovi vidintojn, kiuj povos doni indikaĵojn taŭgajn por identigi la serĉaton. Oni devos ree fidi al rutino: pacienca serĉado fare de tuta taĉmento da policanoj. Ĝenerale procedo finfine efika, sed longa, longa, longa …

26

Longa ĝi ne estis, fakte.

Kiel ofte okazas ĉe vere harmoniaj paroj, la mensoj edza kaj edzina trafis sammomente la saman ideon. Tio okazis, dum la detektivo reveturis hejmen. Ĉe-sojle, lin akceptis Ĝoja kun rimarkinde brila rigardo.

— Jano! Imagu! Mi ekkomprenis, kial mi tiom perturbiĝis, aŭskultante Martan Bolomaj …!

– Ĝoja!Vinberoj-vinbero-vinber'…! Mi opinias, ke mi fine sukcesis kompreni!

Ŝi rakontis al li, kaj ankaŭ li al ŝi klarigis. Longe ili pridiskutis la aferon tiuvespere, en la plaĉe varma etoso, kiun kuna pensado kreas, feliĉige.

* * *

La sekvantan matenon, Jano frue alvenis en la ĉefpolicejon. Izabela sekvis post kelkaj minutoj, jarcente longegaj por la detektivo, kiu malfacile povus, sen ŝi, trovi la foton, kiun li bezonis …

Ŝi rapide trovis ĝin. Karal ĝin komparis kun tiu farita de la amatora detektivo ekstremdekstra. Ĉu estis li, ĉu iu alia? Estis malfacile juĝi, ĉar al la amatora foto precizeco mankis. Tamen…

Li petis la opinion de la polica fotisto. Ĉi tiu konfirmis:

— Oni ne povas esti certa … Tamen, se ne estas la sama persono, ili multe similas unu la alian. Kompreneble, la longaj haroj estas nur peruko; se mi kaŝas ilin, rigardu! Ĉu ne estas la sama viro?

— Probable jes. Eble de la perukvendistoj kaj haristoj ni ricevos certecon.

Leŭtenanto Remon, aŭdinte Karal raporti pri sia nuna suspekto, decidis organizi multvojan kontrolon.

— Estas relative kviete ĉi tie en la nuna tempo," li diris. — Pli bone laborigi multajn super tiu kontrolado kaj rapide fini ĉi tiun aferon, ol lasi la tutan laboron al vi. Des pli, ke, se li fuĝus eksterlanden … Ni ne perdu tempon.

Li do dividis inter la membroj de la sekcio la diversajn taskojn: viziti la haristojn-perukistojn kaj en Valĉefa kaj en la ĉefurbo; studi la financan aspekton; esplori la pasintan historion de l'suspektato; ekscii pri lia maniero akiri ĥalkomfalinon; pliprofundiĝi en liaj rilatoj kun Marta Bolomaj, ktp.

Estis grandioza diskomisiado. Oni pridemandis najbarojn, servistojn, dungitojn, amikojn, perukistojn. Oni traserĉis — laŭ juĝista ordono — la bankajn kontojn. Oni informiĝis ĉe vojaĝagentejoj kaj aviadkompanioj. Oni konsultis ĉe la armeo la koncernan dosieron. Oni serĉis gazetojn serĉe al konfirmo pri tiu aŭ alia punkto.

Finfine, oni arestis lin. Sed li indigne deklaris.

— Mi faris nenion neleĝan. Mi tuj konfidos la aferon al mia advokato, kaj tiu submetos al tribunalo mian plendon pri neleĝa aresto kun grava misfamigo.

1 ... 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)