Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Enciklopedio de Esperanto - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Enciklopedio de Esperanto

Электронная книга - «Enciklopedio de Esperanto». Краткое содержание книги:

La Enciklopedio de Esperanto estas enciklopedio pri la Esperanto-movado. Ĝin iniciatis Ivano Ŝirjaev, kiu mem pretigis milon da slipoj. Post lia morto en 1933 la projekto estis pluigita kaj efektivigita, sub redakto de Lajos Kökény kaj Vilmos Bleier kaj helpate de multaj kunlaborantoj. Ĝi aperis kiel dulibra eldono (A–J, K–Z), ĉe «Literatura Mondo» en Budapeŝto en la dua duono de 1934. La enciklopedio enhavas proksimume 2500 artikolojn.
Kiel tio estas kutima en enciklopedioj, certaj informoj estas prezentitaj per tabeloj. Tial por oportune konsulti ĉi tiun bitlibon rekomendindas uzi libroprezentilon kiu plene realigas la normon Fictionbook (do, ankaŭ la tabelojn) — ekzemple, la programon «CoolReader».
1 ... 229 230 231 232 233 234 235 236 237 ... 286
Перейти на страницу:

Schwartz (ŝvarc) Antoine, franco, polica inspektoro. Nask. 28 jan. 1898 en Trimbach (apud Strasbourg). Zorgas precipe pri gazetaj kaj polica E-aj aferoj. Vicprez. de Asocio Strasburga de E; adm. de «Information E-iste» de SFPE; kunlaboranto de «Tribune E-iste»; ĝen. sekr. de la Amikaro de policanoj de Francujo kaj kolonioj; delegito por Francujo de Int. Polica Ligo, kaj adm. redak­toro de «Int. Polica Bulteno.» Verkis (kun Jalmain). «Interprète du policièr», fakan libreton deklingvan enhavantan E-an parton.

Schwartz (ŝvarc) Raymond, franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG «Amika Rondo». Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton «Verda Kato» en Parizo. E 1932 ĉefred. de la «Gazeto de la XXIV. Kongreso». Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en «Tutmonda Espero» kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L.M. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton, «La Pirato». En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la «terura infano» de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni — Liaj versaj verkoj «Verdkata Testamento» (1926) kaj «La Stranga Butiko» (1931), estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l’ vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintaj en la «Prozo ridetanta» (1928). Lia mallonga romano: «Anni kaj Montmartre», rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco. — KALOCSAY.

Schwartz (ŝvarc) Tivadar, hungaro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon «Literatura Mondo». Verkis facilstilan romaneton «Modernaj Robinzonoj», 1923.

Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro. De Rollet de l’ Isle, 1931, 127 p. Kolekto de terminoj plejparte elĉerpitaj el artikoloj aperintaj en Scienca Revuo, en Scienca Gazeto, kaj en diversaj terminaroj, sisteme or­digitaj por prezento al la Akademio por konsistigi fundamentan bazon, sur kiu estos konstrueblaj terminaroj de ĉiuj sciencoj kaj teknikoj. — L. BASTIEN

Scienca Gazeto. Int. revuo pri scienco kaj industrio. Red. Verax. 1912–14. Formato 25×18. Entute 472 p. (v. p: 178.) — Kun la sama titolo aperas de 1932 en Madison (Usono) dumonata gazeto. 23×15 cm.

Scienco kaj tekniko. Uzo de E ebligos int. kunlaboradon de sciencistoj kaj teknikistoj, kio estas plej potenca fonto de progreso; revuoj kaj gazetoj redaktitaj en E estos legeblaj en ĉiuj landoj, kaj tiamaniere ĉiu teknikisto povos facile sciiĝi pri la laboroj faritaj en sia fako en la tuta mondo; en int. kongresoj profitdonaj interparoladoj, diskutoj havigos solvojn de la studataj demandoj, ktp. Unu­vorte E faros al sciencistoj servojn, kiujn, preskaŭ ĝis la mezo de la pasinta jarcento, latina lingvo faris.Sed E prezentas tiun superecon, ke ĝi povas esti uzita de ĉiuj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Tuj de ĝia apero kelkaj sciencistoj komprenis tiun profiton, kaj klopodis diskonigi ĝin.

En 1899, korespondanto E. Naville prezentis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikaĵon pri «Int. lingvo»; en 1901 Akademiano Generalo Sébert faris same pri «Scienca utileco de int. helpa lingvo», kaj prezentis leteron adresitan al «Int. Asocio de Akademioj», kiu ricevis 20 subskribojn. Tuj poste korespondanto Ch. Méray sendis leteron «pri la servoj, kiujn povas havigi al Sciencoj la int. lingvo de Z.»

En la UK de 1906, en Ĝenevo, kunsidis la sciencamantoj, kiuj elektis prezidanto Sébert kaj sekretario Carlo Bourlet. Oni decidis proponi al la scienculoj konstantan uzon de E en iliaj int. kongresoj; peti ke la sciencaj revuoj akceptu artikolojn en E redaktitajn aŭ aldonis E-resumon de la artikoloj, redaktitaj en nacia lingvo; fine oni decidis subteni la Sciencan Revuon, kiu estis publikigata jam de 1903 en Paris, ĉe la firmo Hachette, kaj redaktita de Paul Fruictier.

En 1908 estas fondita Int. Scienca Asocio E-ista, (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu societo rapide ricevis kuraĝigojn de multaj sciencistoj de ĉiuj landoj. Ĝi estis sinsekve prezidita de J.J. Thomson, de la Reĝa Akademio de London; Schmidt direktoro de observatorio de Pots­dam; R. Benoit, direktoro de la Int. Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Huntington, univ. prof. en Usono. En ĝia patrona komitato troviĝis grandaj societoj de fakistoj kaj famaj sciencistoj kiel Adelskold, Appel, d’Arsonval, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Flourmoy, Förster, Haller, William James, Poincare, Ch. Richet, Maurice Leblanc, Lumière, Painleve, ktp.

En 1912, la Scienca Revuo estis anstataŭita de Scienca Gazeto ankaŭ eldonata de Hachette (Paris) sub direktado de Verax.

En tiuj revuoj estis publikigitaj artikoloj pri la plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj. Ebleco krei la necesajn terminojn, por E-igo de la preskaŭ ĉiuj int. vortoj de scienco kaj tekniko, multe faciligis tiujn publikigaĵojn.

Aperis vortaroj kaj terminaroj didaktike redaktitaj, ekzemple: «Matematika terminaro» de Bricard, «Anatomia vortaro», «Muzika terminaro» de Ménil, «Marista Terminaro» de Rollet de l’ Isle, «Farmakologia terminaro» de Rousseau, ktp.

Uzante la vortojn aperintajn en la revuoj, Verax publikigis «Vocabulaire technique et technologique Français- Esperanto» en 1907, kaj en 1910, «Enciklopedia Vortareto Esperanta», kiu entenis ĉirkaŭ 20.000 vortojn.

Originalaj verkoj estis publikigitaj, nome «Absoluta analitika geometrio» de D-ro C. Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; «Teorio de ondoj» de D-ro Kelte; «Rezisto de la gisaj kolonoj» de Villareal; «Novaj trigonometriaj sistemoj» de profesoro Dombrowski; «Kontinuo» de Huntington; kelkaj artikoloj aperis en «Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco», kaj en «Meteorologia Bulteno de Observatorio» de Tokio.

La Asocio elektis komisionon por starigi teknikajn vortarojn kaj gvidi aŭtorojn pri farado de la novaj terminoj. Ĝi komencis sian laboron, publikigante Konsilaron por la farado de «Sciencaj kaj teknikaj vortoj», kaj poste klopodis por starigi vortarojn de la puraj sciencoj. Ĝi publikigis «Nomenklaturon de la minerala kaj organika kemioj», kaj elementojn de vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

Post la milito, kiu interrompis ĉiun agadon, la Asocio restariĝis en 1925, post int. konferenco organizita en Parizo, sekve de deklaro favora al E, subskribita de pli ol 40 membroj de la Franca Akademio de Sciencoj; Prof. Cotton estis prez.; Prof. Bujwid de la Universitato de Kraków nun prezidas ĝin.

ISAE klopodis kun ne konstanta sukceso por konigi E-n en plej diversajn sciencajn kaj teknikajn mediojn, profitante je ĉiuj favoraj okazoj, ĉefe la int. kongresoj. La rezultato ne estas gravaj pro ĝenerala indiferenteco de la sciencistoj pri tiu temo. Tamen du novaj faktoj multe favo­rigis ĝian agon; ili estas «Aera navigacio», kiu necesigis int. lingvon por la meteorologiaj sciigoj — kaj la T.S.F. kiu montris barojn starigitajn kontraŭ ĝenerala interkompreno de la sendaĵoj, pro la diverseco de la lingvoj, en kiuj ili estas faritaj. Malrapidaj, sed certaj, estas la progresoj, laŭ tiuj du direktoj.

1 ... 229 230 231 232 233 234 235 236 237 ... 286
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)