La Sankta Biblio
- Автор: Заменгоф Людвик Лазарь Д-р Эсперанто
- Год: 1988
- Язык: эсперанто
- Год: Brita kaj Alilanda Biblioa Societo
- ISBN: 0564001384
- Жанр: Античная литература
Электронная книга - «La Sankta Biblio». Краткое содержание книги:
La Malnovan Testamenton el la hebrea tradukis Zamenhofo, kiu fine liveris la lastajn paĝojn de sia traduko nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Ĝian finpretigon Zamenhofo konfidis al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J.M. Warden.
La Novan Testamenton tradukis komitato de anglaj pastroj el la malnova greka. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A.E. Wackritl kaj la traduko aperis en la 1912ª jaro ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.
La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo de la unua eldono ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover.
Ĉapitro 3
1 Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj, kolektiĝis la tuta popolo, kiel unu homo, en Jerusalem. 2 Kaj leviĝis Jeŝua, filo de Jocadak, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj liaj fratoj, kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael, por alportadi sur ĝi bruloferojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, la homo de Dio. 3 Kaj ili aranĝis la altaron sur ĝia loko, ĉar ili timis la popolojn de la landoj; kaj ili komencis alportadi sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, bruloferojn matenajn kaj vesperajn. 4 Kaj ili solenis la feston de laŭboj, kiel estas skribite, kaj faris la ĉiutagajn bruloferojn laŭ ilia nombro, konforme al tio, kio estas preskribita por ĉiu tago; 5 kaj post tio la ĉiutagajn bruloferojn, kaj por la monatkomencoj kaj por ĉiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo, kaj por ĉiu, kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo. 6 De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo. Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraŭ ne estis starigita. 7 Kaj ili donis monon al la ŝtonhakistoj kaj ĉarpentistoj, kaj manĝaĵon, trinkaĵon, kaj oleon al Cidonanoj kaj Tiranoj, por ke ili venigu cedrojn de Lebanon per la maro ĝis Jafo, konforme al la permeso, kiun donis al ili Ciro, reĝo de Persujo.
8 En la dua jaro post ilia alveno al la domo de Dio en Jerusalem, en la dua monato, Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj iliaj ceteraj fratoj, la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj, kiuj venis el la kaptiteco en Jerusalemon, faris la komencon, kaj starigis la Levidojn, havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la Eternulo. 9 Kaj Jeŝua kun siaj filoj kaj fratoj, kaj Kadmiel kun siaj filoj, la idoj de Jehuda, stariĝis kiel unu homo, por inspekti la faradon de la laboroj en la domo de Dio, ankaŭ la idoj de Ĥenadad kun siaj filoj kaj fratoj, la Levidoj. 10 Kiam la konstruistoj starigis fundamenton por la templo de la Eternulo, tiam stariĝis la pastroj en siaj vestoj kun trumpetoj, kaj la Levidoj, idoj de Asaf, kun cimbaloj, por glori la Eternulon per la kantoj de David, reĝo de Izrael. 11 Kaj ili ekkantis gloron kaj laŭdon al la Eternulo, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco al Izrael; kaj la tuta popolo ĝojkriis laŭte, glorante la Eternulon pro la fondo de la domo de la Eternulo. 12 Kaj multaj el la pastroj kaj el la Levidoj kaj el la ĉefoj de patrodomoj, maljunuloj, kiuj vidis la unuan templon, nun, ĉe la fondado de ĉi tiu templo antaŭ iliaj okuloj, laŭte ploris; sed multaj laŭte ĝojkriis. 13 Kaj la popolo ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de la popola plorado; ĉar la popolo kriis tre laŭte, kaj tiu kriado estis aŭdata malproksime.