Nova drinkej’ ne estis interes’-ekscita;
Malnova, laŭ antikva model’ konstruita,
Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentristoj[11]
Kaj poste judujanoj disportis surtere:
Konstruospeco, kiun fremdaj konstruistoj
Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere.
Fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo;
Arke’, kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo,
Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj
Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj, ¬180
Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj,
Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj.
Posta part’ kiel stranga sanktejo; konstrue
Memoriĝas laŭ vido, templo Salomona,
Kiun metio-sperte starigis unue
Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona[12].
Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj,
Lernej’-modelon sekvas staloj kaj drinkejoj,
El tabuletoj, pajlo: tegment’ pintigita,
Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita. ¬190
El supro ŝprucelevas randojn galerio,
Apogitajn sur ligna kolonoj-serio.
Kolonar’, kio estas miraĵ’ arĥitekta,
Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta,
Kiel en Piza turo[13], sed ne laŭ modeloj
De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj.
Super kolonoj pendas duonrond-arkaĵo,
Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo.
Supraĵe artornamoj, ne per skulptĉizilo,
Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpent’-hakilo, ¬200
Kiel kurbbrakoj de la kandelabr’ sabata;
Finependas globetoj, kvazaŭ la butono,
De la judoj dum preĝoj fruntependigata
Kaj kiun oni nomas
cices [14] en ĵargono.
Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela,
Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo:
Taŭza pajlaĵo — barbo, tegment’ kiel ĉapo,
La fulgaj muroj kiel nigra teg’ mantela,
Kaj kiel
cices frunte — skulptaĵo antaŭe.
Drinkejpartoj laŭ juda lernejo ankaŭe: ¬210
Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua
Parto por gesinjoroj, kiuj vojaĝiras;
Kaj en grandega halo, ĉe muroj, en dua,
Multpiedaj, malllarĝaj lignatabloj sin tiras,
Kun malaltaj, al tablo similaj benketoj,
Kiel idoj al patro.
Ronde, sur seĝetoj,
Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte,
Ĉiuj vice; nur sidas ekonom’ aparte.
Post frumeso, ĉar estis dimanĉ’, el kapelo
Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo. ¬220
Antaŭ ĉiu jam ŝaŭmis kaliko grizbranda;
Drinkejistin’ kuradis kun botelo granda.
Farmisto Jankjel portis longan sarafaron
Ĝis ter’, kun hoketingoj arĝentaj; li manon
Unu al sia nigra silka zono metis,
Per dua sian grizan barbon glatumetis;
Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn
Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn
Komencis, kverelantojn li emigis pace,
Sed servis al neniu, irante senlace. ¬230
Konata pro honesto, judo maljunulo
De multjaroj drinkejon farmis; sed kampulo
Neniu, nek nobelo en bieno plendis.
Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis;
Li kalkulis singarde, tamen sen trompeco,
Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco!
Li ŝatis tre amuzojn kaj oni solenis
Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉo venis
El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono,
Muzik’ kun sakfajfiloj kaj basviolono. ¬240
En muziko famigis lin granda talento;
Kun cimbalo, de sia popol’ instrumento,
Iam li domojn iris, per lud’ mirigante
Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante,
Havis sufiĉe puran elparolon polan
Kaj precipe ekamis kantaron popolan:
Li alportis, farante trans Njemen veturojn
Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurojn[15]
Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis,
Ke li el eksterlando unue alportis ¬250
Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo
Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo,
Kiun unuafoje, sur ter’ de Aŭzonoj[16]
Ludis polaj trumpetoj de la legionoj.
Kanta talent’ en Litvo akiras la amon
Ĉe la homoj kaj donas riĉecon kaj famon.
Jankjel, havante glorosufiĉon kaj monan,
Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan,
Loksidiĝis kun idoj en drinkej’ biena,
Krome, en urbo estis li helpant’ rabena, ¬260
Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto.
Li estis ankaŭ sperta grenkomerc’-konanto
Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis;
Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.
Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue
Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue;
Lin estimis egale malnovpartianoj
De Horeŝko kaj ankaŭ Soplicaj domanoj.
Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto
Minacema, kaj ankaŭ kverelant’ Vokisto; ¬270
Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo,
Minaca mane, kiel per lango Protazo.
Gervaz’, foresta, iris pelĉasi la urson.
Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson
Faru sole la Grafo, nesperta junulo,
Li iris por konsilo kaj defend’-okazo.
Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo,
Inter du benkoj, sidis en drinkej’-angulo
Honora[17], pastro Vermo; la lokon elektis
Jankjel por li. Videble, ke li altrespektis ¬280
Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis
Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis
Kaj julian mielon alverŝi ordonis.
Laŭ dir’, kun Vermo ili junaĝe sin konis,
Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj
Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj
Kun judo konsiliĝis, laŭ dir’: kontrabanda
Komerc’; sed tio ŝajnas kalumnio granda.
вернуться
[11]
Tiro, urbo en antikva Fenicio.
вернуться
[12]
Hiramo, reĝo de Tiro, ŝatanto de grandiozaj konstruaĵoj, estis en rilatoj kun Salomono, kiu konstruis la faman templon.
вернуться
[13]
En Itala urbo Piza troviĝas turo, kiu estas 54 metrojn alta kaj 5 metrojn klinita.
вернуться
[14]
Cices, fadenoj; ĉi tie oni parolas pri «tefilim», leda skatoleto kun la diaj dek ordonoj.
вернуться
[15]
Kolomijkoj (Kołomyjki), rutenaj kantoj, kiel la polaj mazuroj, aŭ mazurkoj (t.e. mazuretoj)
вернуться
[16]
Aŭzonoj, antikva loĝantaro de la sudokcidenta parto de Italujo; ĉi tie en senco de Italujo. La kanto estas la marŝo de Dąbrowski, kies komenco troviĝas en la noto [9], Lib. I.
вернуться
[17]
Loko honora, originale «pokucie»: loko, kien antaŭe oni starigis la domajn diojn kaj kie ĝis nun la rusoj pendigas bildojn de sanktuloj. Tie litva kampulo sidigas sian gaston volante lin honori.